Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064
UEA en UN-kunsido pri indiĝenaj popoloj

UEA en UN-kunsido pri indiĝenaj popoloj

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-22 21:45

Inter la 9-a kaj 13-a de julio okazis ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo la 5-a sesio de la fakula kunsido traktanta la tutmondan situacion koncerne rajtojn de indiĝenoj, "Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP)". Reprezentantoj de UEA Verena Graf, Cesco Reale kaj Stefano Keller partoprenis la eventon, kiun ĉeestis delegitoj de indiĝenaj popoloj el ĉiu kontinento kaj membroj de NRO-oj defendantaj indiĝenojn. La rezultoj de la EMRIP-kunsido, kiu okazas unufoje ĉiujare, estos plutraktataj de la Homrajta Konsilio de UN.

UEA en UN-kunsido pri indiĝenaj popoloj - Legu pli...

Plia instruisto de Esperanto subvenciota de EU

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-22 17:24

Eŭropa Unio subtenos la restadon plia instruisto de Esperanto Mazara del Vallo en Italio. Laŭ informo de Itala Esperanto-Federacio kaj de la entrepreno Kosmo, esperantisto el Francio ricevos stipendion por translokiĝi al Mazara kaj kunlabori kun la tieaj agadoj de IEF dum kvin semajnoj, aŭtune de 2012.

Plia instruisto de Esperanto subvenciota de EU - Legu pli...

Akademio de Esperanto trovas frua decidi

Akademio de Esperanto trovas frua decidi

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-16 22:25

La Akademio de Esperanto, 125 jarojn post la publikigo de Unua Libro, opinias ke la lingvouzo ankoraŭ ne decidis, ĉu resti kun leono estas danĝera, aŭ tamen danĝere. Tiun konkludon de la Sekcio pri Gramatiko diskonigas la 13-a Oficiala Informo de la Akademio, dissendita en la reto en vendredo la 13-a de julio.

Akademio de Esperanto trovas frua decidi - Legu pli...

EAB ricevos la premion Cigno

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-29 21:18

Esperanto-Asocio de Britio ricevos la unuan novformatan Premion Cigno, kiun Fondaĵo Cigno, starigita de Etsuo Miyoshi, aljuĝas al la landa asocio de UEA kiu dum la lasta jaro plej sukcese informis la eksteran publikon pri Esperanto.

EAB ricevos la premion Cigno - Legu pli...

John Wells trafita de apopleksio

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-21 20:50

La konata lingvisto kaj esperantisto John Wells estis trafita de apopleksio dum promeno en merkredo, kaj nun estas flegata en malsanulejo. Komuniko pri tio aperis en lia paĝo en Facebook ĵaŭde antaŭtagmeze.

John Wells trafita de apopleksio - Legu pli...

Esperantistoj aktivas en Rio+20

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-21 23:38

La fama urbo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo gastigas la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, Rio+20, okazantan de la 13-a ĝis la 22-a de junio. Ŝtatestroj kaj aliaj politikistoj el 193 membroŝtatoj de UN kaj reprezentantoj de la civila socio kunvenas en la kongresejo Riocentro. La nomo Rio+20 referencas al la unua tia konferenco en Rio-de-Ĵanejro en 1992.

Esperantistoj aktivas en Rio+20 - Legu pli...

Universala Kongreso 2014 okazos en Bonaero

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-08 13:42

La 99-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. La Estraro de UEA elektis la ĉefurbon el inter tri argentinaj urboj, kun kies organizaj kondiĉoj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães antaŭe konatiĝis surloke.

Universala Kongreso 2014 okazos en Bonaero - Legu pli...

Urbaj bicikloj en Varsovio havos Esperantan nomon

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-30 18:16

"Veturilo" estos la nomo de la novaj urbaj bicikloj en Varsovio, laŭ decido de interreta voĉdonado. La Esperanta nomo gajnis spite la fakton ke ĝi enhavas la literon "v", kiu ne estas uzata en la pola.

Urbaj bicikloj en Varsovio havos Esperantan nomon - Legu pli...

Libera Folio refunkcias post diskopaneo en servilo

Libera Folio refunkcias post diskopaneo en servilo

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-01 11:20

Post plurtaga foresto el la reto, en merkredo ekrefunkciis Libera Folio. La paneo estis kaŭzita de rompita disko en servilo. Aldone misfunkciis programaro, kiu devis aŭtomate uzi plurajn diskojn por provizi la servilon per spaco. Ni petis la teknikan respondeculon de Libera Folio, Jan Ulrich Hasecke, klarigi kio okazis.

Libera Folio refunkcias post diskopaneo en servilo - Legu pli...

Demisiis la ĝenerala sekretario de TEJO

Demisiis la ĝenerala sekretario de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-13 22:41

Nur unu monaton post la demisio de la kasisto, la estraro de TEJO perdis plian membron. Demisiis la ĝenerala sekretario Paulína Kožuchová. Ŝian lokon provizore okupos Paweł Fischer-Kotowski, ĝisnuna komitatano A por PEJ kaj komisiito pri ŝanĝoj de regularo kaj reglamentoj. La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas la demision, respondante al demandoj de Libera Folio.

Demisiis la ĝenerala sekretario de TEJO - Legu pli...

85 vizitantoj festis la 50-jariĝon de UEA en Nieuwe Binnenweg

85 vizitantoj festis la 50-jariĝon de UEA en Nieuwe Binnenweg

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-06 18:50

Ulrich Lins estis la ĉefa preleganto en la 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28-an de aprilo. La aranĝo allogis 85 vizitantojn kaj okazis precize 50 jarojn post la translokiĝo de la oficejo al la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. D-ro Lins, kiu vizitas la UEA-domon jam de pli ol kvar jardekoj, prelegis dufoje pri personoj, kiujn li renkontis dum siaj vizitoj, kaj pri movadaj eventoj, ligitaj al la CO dum tiu periodo.

85 vizitantoj festis la 50-jariĝon de UEA en Nieuwe Binnenweg - Legu pli...

32 membroj voĉdonis en TEJO-elektoj

32 membroj voĉdonis en TEJO-elektoj

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-13 17:46

Nur 32 voĉdoniloj revenis al la Centra Oficejo, kiam ĉiuj individuaj membroj de Tutmonda Esperantista Organizo (TEJO) rajtis baloti en la elekto de novaj komitatanoj B. Entute la asocio havis 253 pagintajn membrojn je la fino de la balota proceduro, en aprilo. Nur 13 procentoj el la pagintaj membroj do trovis la aferon inda je la kosto de poŝtmarko.

32 membroj voĉdonis en TEJO-elektoj - Legu pli...

Heroldo parte ĉesis malaperi

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-25 14:21

Post plurmonata paŭzo denove aperis du numeroj de Heroldo de Esperanto.

Heroldo parte ĉesis malaperi - Legu pli...

TEJO perdis sian kasiston

TEJO perdis sian kasiston

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-19 08:00

Ok monatojn post sia elektiĝo demisiis la kasisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Alisa Nikitina. Pro personaj kialoj ŝi tute lasis la estraron de la asocio. Provizore la kasistajn taskojn transprenis Nico Huurman, estrarano pri aktivula trejnado. La ŝrumpinta estraro ne plu povos senprobleme prizorgi ĉiujn bezonatajn taskojn, kaj TEJO tial urĝe serĉas novan aktivulon kiu povos transpreni, kiel eksterestrara komisiito, parton de la taskaro. La subita krizo estos grava temo dum la estrarkunsido de TEJO, kiu komenciĝos en Varsovio en malbonaŭgura tago - vendrede la 13-an de aprilo.

TEJO perdis sian kasiston - Legu pli...

Intervjuo kun la redaktoro de Libera Folio en Kontakto

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-12 15:13

En la unua numero de la revuo Kontakto por 2012 aperis intervjuo kun Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio. Kontakto estas rete alirebla nur por abonantoj, sed sojle al la apero de la sekva numero la redaktoro de Kontakto afable permesis, ke la teksto de la intervjuo aperu en la reto.

Intervjuo kun la redaktoro de Libera Folio en Kontakto - Legu pli...

Eŭropa Komisiono pritraktos himnon en Esperanto

Eŭropa Komisiono pritraktos himnon en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-02 10:14

Je la monatŝanĝo ekfunkciis la mekanismo de la Eŭropa Civitana Iniciato, nova proceduro de la Eŭropa Unio, per kiu peticio por nova leĝo, subskribita de unu miliono da EU-civitanoj, devos esti formale pritraktita de la Eŭropa Komisiono. Plej rapide agis la aktivuloj de Eŭropa Esperanto-Unio, kiuj jam kolektis la bezonatajn subskribojn en sep landoj. La iniciato de EEU proponas enkonduki devigan kantadon de la eŭropa himno en latino kaj Esperanto en ĉiuj lernejoj de la unio.

Eŭropa Komisiono pritraktos himnon en Esperanto - Legu pli...

Forpasis Josi Ŝemer

Forpasis Josi Ŝemer

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-30 10:23

Forpasis la konata israela esperantisto Josi Shemer.

Forpasis Josi Ŝemer - Legu pli...

Stano Marček redaktos la revuon de UEA ĝis la pensio

Stano Marček redaktos la revuon de UEA ĝis la pensio

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-28 22:12

Stano Marček, kiu redaktas la revuon de Universala Esperanto-Asocio ekde januaro 2002, antaŭvideble restos ĉe la redaktora posteno ĝis sia pensiiĝo. Ĉar UEA jam dum dek jaroj regule renovigadis la unujaran kontrakton kun redaktoro, la kontrakto nun definitiviĝis, kaj ne povas esti unuflanke nuligita. Tio evidentiĝis, kiam respondeculoj de UEA kontaktis nederlandan juriston por certiĝi, kies interpreto pri la kontrakto validas.

Stano Marček redaktos la revuon de UEA ĝis la pensio - Legu pli...

Policanoj de Esperanto proponas ŝvabrilon en pugon

Policanoj de Esperanto proponas ŝvabrilon en pugon

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-25 13:10

La vorto "Esperanto" ekhavis malagrablan kromguston en Rusio post novaj malkovroj pri polica perforto. Pasintsemajne arestito en la urbo Kazan mortis pro krevo de rektumo, post kiam policanoj torturis lin, ŝovante ĉampanbotelon en lian pugon. La okazaĵo klare montris la fiaskon de la polica reformo, entreprenita de prezidento Dmitrij Medvedev. Por konvinki la publikon ke temis pri escepta okazaĵo, la aŭtoritatoj decidis tute malfondi la policejon Dalnij, kie okazis la skandala perfortaĵo. Tamen baldaŭ oni malkovris similajn okazaĵojn en du pliaj policejoj de Kazan. Unu el tiuj estas la policejo Esperanto, tiel nomata ĉar ĝi situas en la Esperanto-strato. Ni publikigas eltiraĵon el la reta gazeto Gazeta.ru pri la okazaĵoj kiuj nun disfamigas la vorton Esperanto en Rusio.

Policanoj de Esperanto proponas ŝvabrilon en pugon - Legu pli...

Heroldo ĉesis aperi

Heroldo ĉesis aperi

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-14 12:26

Ŝajne ĉesis aperi Heroldo de Esperanto, kiu iam estis unu el la ĉefaj gazetoj de la Esperanto-movado. La lasta numero laŭ la regula vicordo estas numero 10 por la pasinta jaro. Poste sekvis truo de tri numeroj, ĉar la sekva aperinta numero estis numero 14 por 2011. La lastaj tri pasintjaraj numeroj ne aperis, same ne aperis iu ajn numero de la jaro 2012, kiuj devus jam esti tri aŭ kvar.

Heroldo ĉesis aperi - Legu pli...

Agoj pri dokumento