Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Forpasis Josi Ŝemer

Forpasis Josi Ŝemer

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-30 10:23
Forpasis la konata israela esperantisto Josi Shemer.

Josi (Josef) Ŝemer estis unu el la pilieroj de la israela Movado dum pli ol kvar jardekoj kaj internacie konata kaj ŝatata esperantisto, li dum multaj jaroj estis redaktoro de la revuo Israela Esperantisto.  Li estis ankaŭ antaŭa prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj je sia forpaso ĝia sekretario kaj kasisto.

Dum multaj jaroj kaj ĝis nun li senlace gvidis la Tel-Avivan klubon, kiun li vizitadis jam en la aĝo de 17 jaroj. Li estis UEA-delegito en Tel Avivo.

Pasintmonate li trapasis komplikan operacion el kiu li estis malrapide resaniĝanta, sed en la lastaj tagoj lia situacio severe malboniĝis. Li fariĝis 61-jara.

Laŭ informo de Amri Wandel

arkivita en:
goulo
goulo diras:
2012-03-30 10:59
Bedaŭrinde! Josef estis ĉiam afablega kaj sprite ŝercema kiam ajn mi bonŝancis renkonti lin. Mi kondolencas.
Rogener
Rogener diras:
2012-03-30 22:56
Mi same tre bedaŭras kaj kondolencas. Lin mi renkontis unuafoje en KEF 2005 kaj poste nur kelkfoje sed li ĉiam alparolis min kun bona humoro kaj kun simpatio. =(
a2na
a2na diras:
2012-03-30 11:21
:-(
fsoghomonian
fsoghomonian diras:
2012-03-30 12:29
Mi memoras la bonan humoron kaj la spritan humuron de Josi kiam li ĉiĉeronis dum la plurtaga ekskurso tra Israelo okazinta post la 3a Mediteranea Esperantologia Konferenco.
(http://www.radioradicale.it[…]onferenco-de-esperantologio)
Mi esprimas miajn kondolencojn al lia familio, liaj geamikoj kaj al la tuta anaro de ELI.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-30 13:40
Granda emocia shoko por mi. Dum la pasintaj jaroj mi sporade korespondis kun Josi Shemer kaj li chiam kontentigis min per siaj akurataj kaj afablaj respondoj kaj komentoj kaj ech invitis min veni esti lia gasto en Israelo. Li estis unu el malmultaj e-istoj, kun kiuj mi povis normale kaj objektive diskuti, kaj kiu ankau ne hezitis sciigi sian personan opinion. Li rakontis pri sia malsano, sed estis optimisma, ke chio ighos bona. Chi tian sorton li certe ne meritis. Vershajne la seriozeco de tiu malsano estis subtaksita de mi kaj aliaj.
Ankorau antauenlonge mi sendis al li mesaghon, sed respondon mi ne plu ricevis.
Josi Shemer estis nobla homo, kiu ne estas anstatauebla, eble la plej lasta grava kaj sincera israela e-isto, kiun mi konis. Vershajne la israela movado perdis sian plej valoran kaj indan samideanon. Mi esperas, ke UEA adekvate omaghos al li en la revuo.
reto
reto diras:
2012-03-31 09:26
Mi bedaŭras lian forpason ...
Tiom bonkora, afabla kaj aktiva persono.
Kondolencon al lia familio kaj amikaro.
testudo
testudo diras:
2012-03-31 20:24
Konsternite hieraŭ vespere mi eksciis pri la morto de Josi. Kvankam ja antaŭtempe li estis min informinta pri sia tre serioza malbonfarto, tamen lia kuraĝa reago al la malsano kaj lia kutima ŝercemo iel trompis min, tiel ke mi emis kredi, ke fine li sukcesos venki ĝin. Kaj, bedaŭrinde, ne tiel estis. Ne facilas akcepti tian anoncon. Li multe mankos al ni ĉiuj kaj la rememoro pri li nestos por ĉiam en mia koro, kiel same - mi kredas - en tiuj de multaj kaj multaj aliaj esperantistoj.
Kondolencojn tutkorajn al liaj familianoj kaj al ni ĉiuj, kiuj perdis sinceran amikon, valoran kaj eminentan aganton, kleran esperantiston.
Elda Doerfler
zecabel
zecabel diras:
2012-03-31 23:15
Tristas mi pro Josi, mia kara samnomulo, kiel mi kelkfoje alparolis lin. Aŭ mia ununura israela amiko, kiel mi diris al mia edzino kiam mi parolis pri li. Kune ni parolis pri cionismo kaj homaranismo: ni malsame opiniis, sed ni respektis unu la alian. Kaj ni parolis ankaŭ pri lingvaj aferoj, pri emeritiĝo kaj pri kion fari poste. En la pasinta decembro li skribis al mi: "Emeritiĝo estas la plej bona afero en nia vivo. Mi ja fruemeritiĝis en junio 2008 (en la aĝo 58) kaj opiniis ke mi estos nur kontenta, sed malbonŝance sufiĉe rapide aperis la malsano."
Ankaŭ pri la nomo de sia malsano mi serĉis en Interreto, kaj trovis priajn informojn i.a. en la angla kaj en mia gepatra lingvo: angle MDS - Myelodysplastic syndrome, portugale SMD - Síndrome mielodisplásica. sed mi ne scias kiel oni povus diri en Esperanto. Ankaŭ pri sia malsano li kapablis ŝerci.En antaŭa mesaĝon, li skribis: "eĉ kiam vi skribas al mi vi devas atenti kaj ne tusi aŭ terni dum la skribado…"
Precipe al lia filo, kiun mi konas persone, mi volas esprimi miajn kondolencojn.

Emmi
Emmi diras:
2012-04-01 19:15
Josi, amiko dum tiom da jaroj, ekde 1977. Amiko perdita kaj retrovita en la 90-aj jaroj. Josi, la eterna sxercemulo, kiu sendis judajn sxercojn al tiom da personoj. Josi, kiu vizitis min dum kristnasko 2008 kaj estis apud mi kiam oni telefone informis min pri la morto de mia patro. Josi, kiu estis kiel frato por mi. Cxion mi sciis pri tiu acxa malsano "MDS", sed ne volis imagi ke iu malbona povus okazi. Josi, granda sxoko - vi ne plu estas inter ni! Ne imagebla neniam plu ricevi mesagxon vian, ne plu aúdi vian vocxon, viajn sxercojn, ne plu aúskulti viajn konsilojn, ne plu vidi vin dum Esperanto arangxo. Josi, dankon pro la belaj memoroj kiujn vi lasas al mi. Vi daúre vivas en mia koro, en mia animo. Josi, neforgesebla amiko! Shalom Josi!
trio
trio diras:
2012-04-01 20:19
Ni estas treege malfeliĉaj ekaŭdi pri Josi. Ni ekrenkontis lin dum la UK en Tel-Avivo. Kiel ĉiuj diris, li estis ŝercemulo kaj inteligenta. Li helpis min malgraŭ mi estis nekonatulo. MDS estas aĉa kaj Josi mortis tro june. Kaj por la movado, ni perdis bonan kunlaboranton.
Amri
Amri diras:
2012-04-02 00:25
Ekde la forpaso de Josi ne chesis alvenadi kondolencoj el la tuta mondo, kiuj montras kiom amata kaj populara li estis. Mi kunmetis ch. cent mesaghojn ghis nun alvenitajn – retposhte kaj per Facebook - en kreskantan dosieron, kiun ni planas eldoni papere kiel memorlibro. Vi povas ghin viziti en la retejo de ELI, che http://www.esperanto.org.il/dosieroj/shemer.pdf (atingebla ankau rekte de la hejmpagho esperanto.org.il).
Koran dankon al chiuj kondolencantoj, ankau chi tie, nome de la familio kaj de ELI. Via subteno helpas nin en tiu malfacila tempo.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-02 00:45
Shajnas, ke la permashina Eo-tradukado jam postlasas siajn unuajn spurojn kaj efikojn.

La adiauaj rimarkoj de Amri Wandel en Esperanto pri Josi Shemer, kiuj oni trovas sur tiu chi papero:
http://www.esperanto.org.il/dosieroj/shemer.pdf

probable aperis kiel produkto au rezulto de tia permashina tradukado, gugla au kia ajn.

Lau mi, temas pri malserioza maniero prezenti kaj publikigi tekston en Esperanto.

Ghuste en koincido kun tiu chi kazo de fusha mashina traduko oni legas en la jhus dissendita nova versio de la Strategia Vizio de UEA jenan skeptikan frazon pri la rolo de la interreto, nome: "Prenu ekzemple la kreskantan uzadon de maŝina tradukado en la reto: tio certe helpas
kreskigi konscion pri la multlingveco de la mondo, kaj eble eĉ nutras respekton kaj
simpation al aliaj lingvoj kaj kulturoj, sed ĝi povus samtempe malkuraĝigi aktivan
lingvo‐lernadon."
 
En la sama Dokumento oni parolas pri plialtigo de la nivelo de la laboro, sed shajnas, ke Amri Wandel, universitata profesoro kaj estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado, ne sentas sin koncernata de tiu chi postulo.
Amri
Amri diras:
2012-04-02 18:24
Apenau estas kredeble ke homo, kiu antau nur du tagoj skribis belajn vortojn pri la forpasinto, utiligas tiujn plej dolorajn monentojn por cinike kaj malice kritiki liajn amikojn kaj samideanojn, pro ilia strebo konservi lian memoron. Jes, oni uzis Google por traduki mian adiauan parolon de la entombiga ceremonio, char mi mem devis okupighi pri pli urghaj aferoj ligitaj al la forpaso, inkluzive de kondolenca vizito al la familio kaj preparo de memorlibreto.
La mashintradukita teksto jam delonge estas plibonigita, sed la kalumnioj chi supre elverŝitaj de Kunzli (la stilon oni ja rekonas malgraŭ la kaŝnomo) restos kiel atesto kiom senkora povas esti tiu homo, kiun malamo igis malhomeca.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-04-04 19:10
Mi ne komprenas vian komenton, ke vi rekonis la stilon de Andy malgraŭ la kaŝ-nomo. Ĉu vi opinias ke la fakto ke Andy Künzli uzis la formon "Andreas Kuenzli" estas kaŝ-nomo?

Yves Bellefeuille
esperanto
esperanto diras:
2012-04-04 20:48
Ho jes, interesa kazo por (kanadaj) juristoj...

Nu, por esti sincera: mia vera nomo fakte estas Huondrey (au Andrasho) Erwinowitsch KJUNC LI (fakte LEE) - tio fakte iom similas al A.K. alias A.K.
Sed che la sekretaj servoj (ekzemple Mosad) kaj en la romanoj de John Le Carre AK estas konata chefe kiel Hugo X. Esperov, civitano de Spitzbergen kaj malamiko de Basic Russish.
Kaj mia stilo dependas de la konkreta kazo.
Preskau kiel che Guiroccio Silber(man).
nicole
nicole diras:
2012-04-04 23:07
Mi malŝategas tiajn konkludojn de Amri. Amri evidente reagis emocie sen vere pripensi tion kion li skribis. La fakto ke iu kritikas la fakton ke maŝintraduko ne devintus esti publikigita, havas absolute nenian rilaton kun kiom homeca tiu persono estas. Ankaŭ mi foje kritikas la malaltan lingvonivelon de iuj esperantistoj, ĉu pro mia deziro atingi pli altan nivelon tio signifas ke mi estas senkora? Laŭ mi Amri faris eraron, sed kompreneble oni povas senkulpigi lin pro la cirkonstancoj. Tamen mi ne subtenas la uzon de la vorto "kalumnio" de Amri.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-04 23:21
Finfine aperis sagha persono kun prava opinio. Gratulon! Mi shatas vin kvankam mi havas nul imagon kiu vi povus esti, ech via "neutrala" skribstilo ne aparte malkashas vin. -))
Mi konas nur unu (inan) personon kun la nomo Nicole, kiu estas e-isto.
nicole
nicole diras:
2012-04-04 23:50
Mi loĝas en Sidnejo. En la aŭstralia Esperanto-movado estis grandaj problemoj pro "kalumnioj" fakte simple kritiketojn. Sed ŝajne iuj ne povas akcepti kritikojn. Antaŭ ne longe estrarano atentigis pri kelkaj eraroj en raporto. Li devis pardonpeti, ĉar rimarkigi erarojn estas dubi pri la kompetenteco de la aŭtoro de la raporto, do tute ne akcepteble. Li ricevis minacojn de la aliaj estraranoj esti eksigita, se li ne pardonpetas. Neniu estas perfekta, do ĉiu faras foje erarojn. Amri faris eraron, Andy faris eble ankaŭ eraron ne elektante la plej bonan momenton por kritiki, ktp, sed tio ne signifas, ke homoj estas aĉaj, senkoraj, malhomecaj. Estas krimo voli plialtigi la nivelon de aferoj ŝajne.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-05 00:54
Mi konfesas, ke chi malfelicha "kverelo" ne devus/devintus okazi en la rubriko pri Josi Shemer, sed prefere en la rubriko pri mashina tradukado. Do, mea culpa.

Finfine la afero ne estas tre grava - kaj fakte nur shtormo en la akvoglaso, kiel diras germanlingvanoj. Mi nur volis atentigi pri tio, ke oni ne disvastigu tekstojn kolbasigitajn en la gugla tradukmashino sen esti poluritaj. Pri kalumnio ne temas.

Do, vi estas alia Nicole, kaj chiukaze vi estas bonvena en la klubo de la pozitivaj kritikantoj. :-)) Kaj senghene intervenu, se al vi io ne plachas, kaj la kverelemaj kaj orgojlaj virbovoj (au narcisistoj) eble trankvilighos (pormomente). :-)

Salutojn al Australio (kie cetere vivas Sandor Monostori, cetere malnova amiko mia kaj cetere ekzemplo de tre valora kaj lau mi pacama e-isto). Estus bone se oni havus pli ofte je la dispono la opinion kaj konsilon de tiuspecaj personoj en niaj diskutrondoj.
Amri
Amri diras:
2012-04-02 18:25
Apenau estas kredeble ke homo, kiu antau nur du tagoj skribis belajn vortojn pri la forpasinto, utiligas tiujn plej dolorajn monentojn por cinike kaj malice kritiki liajn amikojn kaj samideanojn, pro ilia strebo konservi lian memoron. Jes, oni uzis Google por traduki mian adiauan parolon de la entombiga ceremonio, char mi mem devis okupighi pri pli urghaj aferoj ligitaj al la forpaso, inkluzive de kondolenca vizito al la familio kaj preparo de memorlibreto.
La mashintradukita teksto jam delonge estas plibonigita, sed la kalumnioj chi supre elverŝitaj de Kunzli restos kiel atesto kiom senkora povas esti tiu homo, kiun malamo igis malhomeca.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-02 19:03
Amri, mi kredis vin pli inteligenta, por ke vi faru diferencon inter miaj sinceraj "belaj vortoj" pri Josi Shemer kaj la kritiko pri via NEKREDEBLE fusha gugla tradukajho, kiu estis eksterordinare malinda okaze de la funebro pri Josi Shemer, ech se vi ne havis tempon por poluri ghin.
Via ekzemplo estis brila: Se oni ne havas tempon, oni simple tradukigas tekstojn per la gugla mashino kaj dissendas ilin nepoluritaj. Lau mi tiu chi kazo eniru la historion de la Eo-movado. Au via kazo instruu la ceterajn e-istojn, ke ili ne imitu vian ekzemplon.

Mi neniel "utiligis tiujn plej dolorajn monentojn por cinike kaj malice kritiki liajn amikojn kaj samideanojn, pro ilia strebo konservi lian memoron", kiel vi asertas, sed utiligis la momenton por montri, ke esperantistoj jam komencaas nekredeble kaj stulte utiligi la guglan tradukmashinon por produkti tekstojn kaj ilin distribui en la reto - kiel datena rubajho. Vershajne ech Josi Shemer estus malaprobinta tiun diletantecon de siaj amikoj kaj samideanoj, tiel kiel mi konis lin.

Mi faris la solan eraron kaj metis mian komenton en la rubrikon pri la forpaso de Josi Shemer anstatau en la rubrikon pri mashina tradukado. La mesaghon mi volis ankorau tien shovi, sed estis tro malfrue, char oni sciigis al mi, ke via fusha teksto estis iomete plibonigita.

Cetere, mi konstatis, ke en via longa pdf-dokumento miaj kondolencaj vortoj tute ne aperis.

Do, se vi konsideras la supran komenton kiel kalumnion, tio estas via propra problemo. Ni ne estas en religia sekto, sed en organizajho, en kiu oni devas atentigi pri fushajhoj, por ke ili ne estu ripetitaj.

Tiel kaj ne aliel statas la aferoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-02 19:47
PS
Cetere, mi bedauras, ke vi ne pli forte rimarkis kaj aprezis mian engagighon kontrau tendencoj de antisemitismo, antijudismo kaj antiisraelismo en la Eo-movado. Mi multe korespondis kun Josi pri tiuj chi temoj. Shajnas, ke mi estas pli malpli la sola en la Eo-movado, kiu okupighas pri tiuj chi temoj. Kaj shajnas ankau ke mi estas unu el la malmultaj amikoj de Israelo en la Eo-movado.
En mia Zamenhof-biografio mi detale traktis la judajn aspektojn de Z. La rezulto estis skeptikaj, negativaj, reakciaj kaj cinikaj recenzoj. Ankau el Israelo venis neniuj reagoj pri mia Zamenhof-biografio (nu bone, char la libro estis verkita en la germana lingvo).

Eble konsideru foje ankau tiujn faktojn, antau ol vi riprochas al mi, ke mi kalumnias iun ajn au ion ajn.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-02 20:19
PS PS
La koncerna teksto shajne denove estis polurita, char el Internacia Konferenco subite ighis Universala Kongreso.

:-))
esperanto
esperanto diras:
2012-04-03 14:55
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7122

Lau mi, oni ne diras "pacon al lia memoro!" sed ekzemple "pacon al lia cindro" au "li ripozu en paco".

Proksimume lau tiu sama fusha esprimmaniero la nova strategia papero estas verkita...

(Sed supozeble mi denove kalmuniis).
Amri
Amri diras:
2012-04-04 13:15
Via daura eraro estas absoluta malrespekto de homaj sentoj en viaj (foje pravaj) kritikoj. La utiligo de tiu-chi podio, LF-artikolo je la memoro de Josi, por trapiki/kritiki/riprochi min (unu el viaj plej shatataj batsakoj), pro tio ke dum mallonga tempo aperis en la memorpagho mashintraduko de mia nekrologa parolo en la entombiga ceremonio, anstatau ol la fine polurita teksto, estis (almenau por mi) unu el viaj (mal)pintoj.

Cetere, se vi tiom skrupule kaj ofte kontrolas la memorpaghon (mi ja ghisdatigis ghin dufoje, chefe por inkludi la novalvenintajn mesaghojn), estas mirinda via konstato "ke en via longa pdf-dokumento miaj kondolencaj vortoj tute ne aperis" - ili certe aperas (jam en la dua versio aperinta dimanche nokte, inter la reagoj en Libera Folio).
esperanto
esperanto diras:
2012-04-04 13:41
Kia stulta reago!

Prefere koncentrighu efike pri scienca kaj faka agado, char vi riprochindege ghin neglektas, kaj la homaro estos pli felicha kun vi!

Au konstrue kundiskutu kaj proponu novajn solvojn! Chio tio ne estas videbla. Nenie.
Au vi forlasu la estraron de UEA kaj cedu vian lokon al alia pli kunlaborema persono. De tridek au kvardek jaroj vi nur tedas la homojn. Tion mi konstatis jam en Rauma 1980.


Kirilo
Kirilo diras:
2012-04-04 16:54
Mi opinias tragike, Andy, ke vi per via respondo plene konfirmas tion, kion skribis Amri.
Per tio vi perdas tiom da energio kaj okazoj, pozitive kaj laŭ via vidpunkto influi diskutojn kaj procezojn, kaj finfine atingos la malon de viaj intencoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-04 17:24
Jes, bedaurinde mi ankau konstatis, ke mi investas tro da energio por kontraubatali la stultecon de certaj e-istoj! Jam delonge mi intencas fini mian kontribuadon en LibFolio, sed se mi restas optimisto, mi kredas, ke unuaj efikoj kaj fruktoj de mia kritiko komencas sentighi. Do, la komentoj eble valoris la penon.

Chu vi chiuj estas tiaj hontindaj hipokrituloj, se unuflanke vi pensas, ke mia kritiko estas grandparte prava, sed se vi aliflanke diras, ke mi nenion atingos per ghi. Chi tio ja groteske memorigas min al la sinteno en la tempoj de Honecker kaj Breschnew. Chu vi chiuj estas la samaj pensuloj kiel Margot Honecker-Faist, pri kiu ARD disaudigis impresan elsendon antau du tagoj? Se jes - bonan nokton al la Eo-movado, kiu ghuste restas rigida en sia pozicio kaj nenion lernas el eraroj kaj kritiko.

Espereble vi intertempe legis mian raporton pri "der esperantist", kiun vi povas aldoni al via Sacrilegium Interlingvisticum. Sed lau via jhusa reago, mi devas konstati, ke ankau vi ne vekighis kaj neniel pretas revizii viajn vidpunktojn, kiel centoj da aliaj senesperaj e-istoj. Supozeble oni fere prisilentos tiun raporton en la bibliografioj, kvankam ghi aperis sub ISBN numero, same mia recenzo pri la libro de Bendias kaj aliajn kritikajn tekstojn, kiuj ne kongruas kun la mondkoncepto de la kriptokomunisma UEA-koterio.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-04-04 17:37
> Chu vi chiuj estas tiaj hontindaj hipokrituloj, se unuflanke vi pensas, ke mia kritiko estas grandparte prava,

Sendube ni estas hontindaj hipokrituloj, sed ne chiuj hontindaj hipokrituloj pensas, ke viaj kritikoj estas grandparte pravaj: multaj kontraue pensas, ke kritiki chion k chiun, k tiel foje hazarde trafi ion vere kritikindan, ne estas aparta heroajho.
Kirilo
Kirilo diras:
2012-04-04 18:22
Kredu aŭ ne, mi uzis mian liberan tempon dum familia feriado pasintan semajnfinon por atente legi vian studon (kaj dankas pro la nova nobela titolo "senkritika Blanke-adoranto").
Mi aprecas vian multan laboron, sed ĉu vi vere opinias tion serioza scienca artikolo? Mi povus nomi dekon da emociaj kaj valortaksaj vortigoj nur sur la unuaj kvin paĝoj; estante eldonisto mi ne akceptus ion tian jam pro la formo. Mi tute sincere rekomendegas al vi reverki la artikolegon laŭ sobra lingvaĵo, se vi volas esti aŭdata - tia, kia ĝi estas nun, estas tro facile ĝin rifuzi eĉ ne enirante enhavan argumentadon.

---

Mi ne diris, ke via kritikado estas prava (kvankam mi pensas, ke vi alparolas multajn verajn punktojn, kiujn multaj aliaj E-istoj prisilentas), sed nur, ke ĝi estas vana, ĉar vi ne kapablas ĝin vortigi en minimume afabla, respekta kaj moderata maniero, kio estas bazo por ajna diskuto.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-04 20:31
vi povas au rajtas konsideri mian verkajhon pri "der esperantist" kiel unuaaprilan shercon kaj tute ignori ghin. Eble ontaj generacioj de e-istoj atentos ghin.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-05 19:02
Chu por vi, kiel eldonisto, jena titolo de mia lakso pri "der esperantist" estus pli akceptebla, se ghia titolo estus:

"Die Wahrheit ist nicht unsere Stärke. Geschichte und Folgen des Stalininismus für die Esperanto-Bewegung in der DDR?"
(Lau la titolo de fama libro de Roy A. Medwedew)

Chu tio sonus malpli emocie?
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2012-04-04 17:54
Pro la akraj komentoj de Künzli kaj Simon Pejno mi ne plu ofte rigardas Liberan Folion. Mi preferas legi tesktojn de pli ĝentilaj homoj kiuj ne klopodas insulti kaj vundi aliajn.
nicole
nicole diras:
2012-04-04 22:47
Mi devas diri ke mi ne vere komprenas kial Amri metis aĉan komputiltradukon sur la memorpaĝon. Josi estis lerta esperantisto, ĉu ne? Ŝajnas al mi ke ne vere estas respekti lin, meti maŝintradukon. Mi bone komprenas, ke Amri estis tro okupata por tuj traduki, sed kial li ne povis skribi ke la traduko sekvos post kelkaj tagoj? Kial tia urĝo?
Emmi
Emmi diras:
2012-04-04 22:19
Ni perdis grandan amikon, specialan korplenan homon. Kaj vi batalas por lingvaj eraroj? Bone ke Josi ne plu povas legi tion. Li estus sxokita. Same kiel mi.
AlKo
AlKo diras:
2012-04-05 11:40
Stranga estas la suba tekstaro... Mi ne emas komenti ĝin, sed mi nur skribas, ke kelkajn horojn post la forpaso de la karmemora Josi mi verkis jenan noton en mia ĵurnalo:
http://sezonoj.livejournal.com/30276.html
Franco
Franco diras:
2012-04-21 16:30
Al Familio kaj al Esperantistoj de Israelo, mi sendas miajn plej sincerajn kondolencojn por la forpaso de Josi Shemer. Mi konis lin nurper la reto, li estis cxiam tre afabla kaj mi estis kutimigita ricevi liajn humurajxojn. Ankaux dank'al li mi amas plie Israelo kaj Esperanton. El Italio,
                          
                                                 Gianfranco Vignando
Neil Blonstein
Neil Blonstein diras:
2013-05-28 05:32
Mi profunde funebras amikon, Josi Sxemer, kiu ofte helpis min dum miaj 11 sinsekvaj jaroj en Israelo. Mi vidis lin dau're cxe kongresoj dum preskau' 30 jaroj.