Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Heroldo ĉesis aperi

Heroldo ĉesis aperi

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-14 12:26
Ŝajne ĉesis aperi Heroldo de Esperanto, kiu iam estis unu el la ĉefaj gazetoj de la Esperanto-movado. La lasta numero laŭ la regula vicordo estas numero 10 por la pasinta jaro. Poste sekvis truo de tri numeroj, ĉar la sekva aperinta numero estis numero 14 por 2011. La lastaj tri pasintjaraj numeroj ne aperis, same ne aperis iu ajn numero de la jaro 2012, kiuj devus jam esti tri aŭ kvar.

Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en la jaro 1920 en Kolonjo, Germanio kiel semajna gazeto, unue sub la titolo Esperanto Triumfonta. Ĝi dum multaj jaroj estis la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto, eĉ se la aperritmo iĝis dusemajna kaj poste eĉ pli maldensa, tiel ke en la lastaj jaroj laŭplane devis aperi po 17 numeroj.

Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada Fighiera-Sikorska. Post ŝia morto en 1996 la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tuj transdonis ĝin al Kooperativo de Literatura Foiro. En la praktiko Heroldo de Esperanto baldaŭ iĝis la organo de la Esperanta Civito, kio supozeble gvidis al malkresko de la abonkvanto.

La Civito neniam publikigis precizajn informojn pri la abonantaro de Heroldo, sed jam je la transpreno en 1996 la kvanto estis sub mil. Ankoraŭ komence de la 80-aj jaroj la preskvanto estis pli ol 4.000 kaj la abonantaro verŝajne ĉirkaŭ 3.000. 

Unu kialo por la nuna, eventuale provizora halto de Heroldo sendube estas la manko de redaktoro ekde la komenco de la pasinta jaro. En oktobro estis anoncita elekto de redakcia teamo, kun Etel Zavadlav.

La grupo devis labori ĝis la definitiva elekto de ĉefredaktoro fine de februaro 2012. Tamen en novembro la retejo de la Civito anoncis, ke Etel Zavadlav tute ne aŭdiĝis post sia elekto, pro kio oni nuligis ŝian elekton kaj elektis anstataŭ ŝi Anna Bartek.

Evidente ankaŭ ŝi ne multon faris por antaŭenigi Heroldon, ĉar la unua mankinta numero, kiu devintus aperi en aŭgusto pasintjare, venis al la abonantoj nur en januaro ĉi-jare.

La manko de formala redaktoro tamen apenaŭ estas la ĉefa kialo de la halto, ĉar la efektiva ĉefredaktoro de Heroldo estas la "imprimatura komisiono", kiu praktike konsistas el Valerio Ari, kaj kiu revizias ĉiun numeron antaŭ la presado. La imprimatura komisiono tamen evidente havas kreskantan problemon pro forfalo de pluraj konstantaj kunlaborantoj.

Rilata enhavo
La kapero de Heroldo
arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2012-03-15 15:23
Feliche tiu stulta gazeto chesis aperi!
Jorge
Jorge diras:
2012-03-17 18:54
Jam pretas BA13! Post kelkaj tagoj ekvojaĝos la freŝe presitaj ekzempleroj...

http://www.beletraalmanako.com/boao/ba13/index.html
jakvo
jakvo diras:
2012-03-18 15:54
Por tiuj kiuj uzis "Heroldo" ĝis nun por purigi postaĵon. Ankaŭ eblas per necesejpapero! Mi ne legis nun pompajn vortojn de Joĉo Silfer pri malsukseco eldoni gazeton. Tamen por kritiki aliajn aktivulojn, li montras sin la majstro [ kaj Bagatelo ?]
Tamen mi bedaŭras la malaperon por homoj kiel Dieter Rooke, kiu per koro kaj animo laboris por helpi Joĉo teni la kronon sur kapo de grava eldonisto de grava gazeto.
Certe Joĉo trovos aliajn manierojn por ataki aktivulojn, kiuj ne submetigas sin al la kapricoj de la grandmogolo de La Civito.
nicole
nicole diras:
2012-03-27 13:25
Kaj kio pri la revuoj de SAT? Mi konas membron kiu ricevis nur unu revuon en tuta jaro. Kaj plendoj ŝajne estas perdo de tempo. Nu, mi scias ke vi ne plu respondecas en SAT, sed ŝajne nenio ŝanĝiĝis dum la lastaj monatoj. SAT prenas la kotizon kaj poste ignoras membron.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-18 19:24
La ĝojkrioj tro fruis: Heroldo ŝajne plu aperos.

"Heroldo" eliras el sia redakcia krizo
http://www.esperantio.net/index.php?id=1890
esperanto
esperanto diras:
2012-03-18 20:59
Ba, tio estas nur blufo. Lau mi la gazeto kaj la tuta cxaudefona entrepreno trovighas en grandega krizo, pro manko de fidindaj kunlaborantoj, kiun oni provas kashi pere de shajnigaj anoncoj.
eventoj
eventoj diras:
2012-03-19 12:02
Ŝajne la sektanoj havas selektivan memoron... Ili skribas:

>> La nuna konjunkturo pruvas, ke neniu ekster LF-koop kapablas produkti tiel
>> oftan periodaĵon. LF-koop ĝis nun eldonis dek kvin jarkolektojn sinsekve.

La gazeto Eventoj aperis eĉ pli ofte: 2-semajne, t.e. 24 numeroj jare. Ĝi aperis tra 11 jaroj inter 1992 kaj 2002 - jen do la pruvo, ke ekzistas instancoj, kiuj superas LF-Koop-on :-)

Krome, laŭ mia scio Eventoj estis la sola E-gazeto kiu havis regionajn represojn: laŭ la "centra" originalo oni presis lokajn versiojn en Litovio kaj en Pollando (kelkajn numerojn ankaŭ en Rusio), kiujn oni dissendis al enlandaj abonantoj kun enlanda suplemento. La orgojleco de LF-Koop do denove estas senbaza.

Cetere Eventoj estis haltigita - malgraŭ la financa stabileco - pro merkat-analizaj kialoj: laŭ mia pritakso en la interreta epoko estis/-as bezonataj alitipaj novaĵservoj...
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-04-16 21:59
Se paroli pri (aperantaj) E-revuoj: ĉu vin tedas politikumado k tial vi ne volonte legas la artikolojn de "Le monde diplomatique en Esperanto"? (http://eo.mondediplo.com)

Nu, ne ĉio estas seka politiko ĉe "la Diplo": ankaŭ ni foje prenas lupeon kaj ekĉasas la krimulon:

"La detektiva romano ĉina inter Mao kaj tao"
http://eo.mondediplo.com/article1817.html


PS: post kapto de la murdinto ne forgesu ĵeti rigardon ankaŭ al aliaj artikoloj de la Diplo: eĉ la "seke politikaj" havas fajnan spursenton.
Nicole
Nicole diras:
2013-08-04 23:33
Kio okazis en Islando? Mi legis, ke nova redaktanto estos tie anoncita. Ĉu ili tamen rezignis pri tio kaj lasos Silfer daŭre estri la gazeton?
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-05 10:25
Chu vi ne vidis la lastan paskvilon de la Civito?:
"Tri numeroj de HdE survojas al la abonantaro"
http://www.esperantio.net/index.php?id=2218

I.a. oni diras, ke "la iom pli frua numero detale raportos pri la mistifika prezento rilate anoncon en HeKo, fare de skandalismaj organoj, koncerne la hipotezitan "vendon" de HdE: la artikoloj kaj komentarioj donas la okazon analizi la ĵurnalisman etikon en Esperantio".

"Skandalismaj organoj"... hm... kiun oni celas? Sed kiel ajn, estus bone, se ankau neabonantoj de HdE havus aliron al tiuj artikoloj kaj komentarioj: alie oni sukcesos nur prediki al konvertitoj kaj maltrafos shancon montri sian pravon kaj justan indignon.