Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / iafantomo / Belaj vortoj, sed ….

Belaj vortoj, sed ….

de Ian Fantom Laste modifita: 2016-01-17 21:00
Ĉu la Esperantistoj laboras por paca mondo?

La novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA parolas pri 'Labori por paco en malpaca mondo', kaj li anoncas la kongresan temon por la Universala Kongreso en Nitro ĉijare, dirante, "Sub la temo Socia justeco – lingva justeco ni havos okazon repripensi la laboron de la esperantistoj por pli paca mondo". Sed tio supozigas, ke la Esperantistoj ja laboras por paca mondo. Mi ne vidas grandan signon de tio, escepte ĉe malgranda minoritato de homoj, kiuj ne ĉiam estas bonvenaj en altaj rondoj. Estas eĉ seriozaj demandoj, kiom la Esperanto-asocioj eĉ laboras por Esperanto.

Li asertas, kion ni povas fari, ne kion ni fakte faras: "Sed kiel esperantistoj, ni povas strebi al solidareco, al reciproka kompreno, al kunlaboro kaj kunlernado nelimigitaj de haŭtkoloro, kredo, kulturo".

Sed li konfesas, "ke ankaŭ en Esperanto foje aperas esprimoj de maltoleremo, malrespekto, eĉ malamo". Tute prave!

Esperantistoj parolas pri la maltoleremo, malrespekto, eĉ malamo de aliaj, pretervidante la fakton, ke ili mem kulpas pri la sama afero. La problemo en la ekstera mondo estas la sama kiun ni vidas en Esperantujo: tiuj kiuj provas studi kaj evidentigi tiun maltoleremon, malrespekton aŭ malamon mem fariĝas la celoj de maltoleremo, malrespekto aŭ malamo.

La nuntempaj militoj en la 'Milito kontraŭ Terorismon' ekis tuj post la teroristaj atakoj de la 11a de septembro, 2001. Homoj kiuj provis atentigi pri la kontraŭdiroj en la registaraj asertoj pri la fonto de tiuj atakoj estis konstante marĝenigataj per mokoj kaj malrespektaj nomoj. Mia ĉefministro anoncis planojn por silentigi ilin per nova leĝo por malpermesi la sinesprimon de 'neviolentaj ekstremistoj' kiuj kontestas la registarajn asertojn pri 2001-09-11 kaj la londona atenco de 2005-07-07. Sub rekta minaco estas la grupo 'Keep Talking' en Londono, kiun mi organizas. Jam unu persono kiu vendis DVD-ojn ĵus antaŭ mia aktiviĝo pri tio estis enkarcerigita per preteksto, ke li trejniĝis por terorista agado kiam li ludis 'paintballing' [farbobula ludo] kun aliaj kiuj estis akuzitaj esti islamistaj teroristoj. Mi en decembro intervjuis lian filinon, kiu kampanjis dum sep jaroj por lin liberigi; li ricevis punon de *senlima* enkarceriĝo.

La gvidanto de la parlamenta opozicio en Britio, iama Sekretario de la Esperanta Parlamenta Grupo Jeremy Corbyn, forte kontraŭis la lanĉon de bomboj kontraŭ Sirion en 2015, kaj pro tio li kaj liaj samideanoj estis nomitaj de la ĉefministro 'simpatiantoj de teroristoj'. En la amaskomunikiloj ili estis priskribitaj kiel 'ekstremistoj', dum tiuj kiuj volas bombi Sirion estis konsiderataj 'moderuloj'. Jeremy Corbyn kaj mi streĉe laboras por ataki la fundamentan kaŭzon de tiuj militoj, kaj ni ambaŭ estas mokataj pro niaj streboj.

Ĝuste la sama afero okazis en la Esperanto-movado. Homoj kun sendependa pensado estas konstante silentigataj per mokoj kaj politika korekteco. Kiam la gvidantoj de Esperanto-asocioj diras aferojn kiuj bezonas pridemandadon kaj liberan diskutadon, la iniciatantoj estas efike silentigataj. Kernaj aktivuloj estis marĝenigataj. La Esperantistoj ankoraŭ ne kapablas kompreni, ke la tiraneco en la Esperanto-movado estas almenaŭ same forta kiel en la monda politiko. Ili ne havas la saman potencon kiel la politikistoj, sed ili des pli tiranece uzas ĝin. Mi havas multege pli facilan taskon diskutigi, kiu estu la venonta ĉefministro de mia lando, aŭ kiu estu la venonta gvidanto de iu politika partio, ol mi havas aŭ en Universala Esperanto-Asocio aŭ en mia landa filio. Mi mem unue komprenis la profundecon de la mensogado, falsado, misprezentado kaj trompado en la politiko de mia lando ĉar mi unue trovis ĝuste la saman aferon inter miaj supozataj amikoj en la Esperanto-movado. Kaj la Esperantistoj lasis al tio okazi!

La unua paŝo, por alporti mondan pacon estas apliki la regulojn de demokratio mem, en la propra movado.

Ni konstante aŭdas similajn vortojn, kiujn ni ĵus legis en la novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA, ankaŭ de nia ĉefministro. Dum li diras la dolĉajn vortojn, li samtempe kaŭzas ĥaoson en la Mezoriento kaj enkondukas pensokrimojn dirante ke li defendas 'britajn valorojn'. Kaj la homoj lasas al li tion fari.

Pli da membroj strebu eltrovi kio vere okazas malantaŭ la kulisoj. Ni pledu por malfermeco. Silentuloj ne permesu ke aliaj bloku decan diskutadon. Asocio kiu malebligas liberan diskuton pri la elektoj por la funkciuloj estas tiraneca asocio, eĉ se la homoj faras ne per direktivoj sed per mokoj, ridindigo aŭ eĉ per falsa ĉarmo, same kiel faras la politikaj gvidantoj.

Ĉu mankos al ni la kuraĝo?

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos diras:
2016-01-17 19:53
Gratulon pro artikolo Ian. La diagnozo estas farita. Nun ni devas serĉi la kuracilon aŭ/kaj terapion.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-01-17 22:54
En tiu ĉi artikolo rilate al la E-movado mi legis nekonkretajn akuzojn kontrau nekonkretaj personoj. Mi do ne povas mem prijuĝi, ĉu la diagnozo estas trafa, sed devas aŭ kredi al la verkanto aŭ esti skeptikulo. Mi kutime preferas resti skeptikulo.
Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos diras:
2016-01-19 14:24
Kiun konkretaĵojn vi celas Sebastiano? Ĉu la posteno de prezidento de UEA estas nekonkreta? Mi vidas tie ĉi serioza problemo kaj, laŭ mi, Esperantujoj malsanas. Ĉu Eo kaj niaj komunumoj stagnos por ĉiam? Esperanto ne estas lingvo de anĝeloj. La uzantoj estas neperfektaj homoj. Kiun certezon vi bezonas por vidi, ke Eo stagnas?
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-01-21 00:08
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-01-21 13:59
La plej granda danĝero por Esperanto estas homoj kiuj ne bone ellernas ĝin.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-01-21 14:38
Mi preferas milionojn da malperfektaj Esperantistoj, kiuj havas interesajn temojn ol la manpleno da lingvaj perfektuloj, kiuj nur kapablas paroli pri lingvaj aferoj. Esperanto estas vivanta lingvo kaj en cxiu vivanta lingvo la plej multaj uzantoj ne bone parolas la lingvon.
La fanatikuloj pri "bona lingvo" forpelas la homojn.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-01-21 19:24
Mi ne uzis la vorton "perfekte", sed "bone". Kaj en ĉiu vivanta lingvo la plejmulto de uzantoj ja "bone" parolas ĝin. Homoj kiuj ne "bone" parolas Esperanton simple pruvas al la mondo ke ĝi ne estas tiel facile lernebla, nek tiel utila, kiel oni asertas. Fojaj eraroj en lingvouzado estas tute normalaj kaj senproblemaj, sed konstantaj eraroj kiuj baziĝas en malbona lernado de la lingvo blokas interkomunikadon.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-01-22 10:17
La chefa temo estus la demokratio en nia movado, nome de UEA . Sed ankau ekzistas movadoj SAT-, kaj E- civito , krom multnombraj fakaj kaj naciaj asocioj. Lau mia opinio, la malperfektaj esperantistoj ne povas esprimi pli interesajn temojn - ol bonlingvuloj! La prezidanto de svislando konstante faras lingvajn erarojn -sed en diplomatio li neniel blokas la interkomunikadon!
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-01-22 18:51
Tute prave. Escepte ke SAT kaj La Civito ne estas por-Esperantaj movadoj, sed per-Esperantaj movadoj. La Civitanoj konstante memorigas pri la difino de 'Esperantisto' en la Universala Kongreso de 1905, kiu inkluzivas ĉiujn kiuj scipovas Esperanton, eĉ se ili kontraŭas la Esperantismon. Sed per tiu difino ankaŭ estas Esperantistoj kiuj tute ne scipovas la lingvon sed subtenas la Esperantismon. Paroli pri 'neperfektaj Esperantistoj' en senco de tiuj kiuj ne perfekte scipovas la lingvon estas laŭ tiu difino erare. La tuta afero estas lingva manipulo.

Mi konstante batalas kontraŭ tiujn kiuj senĉese asertas, ke la 'neperfektaj Esperantistoj' prezentas danĝeron al Esperanto. Ili provas krei getan pensmanieron, tiel ke nur la bonaj parolantoj de la lingvo estas bonvenaj. Se vi ne parolas la lingvon sed bone subtenas la Esperantismon, vi ne estas bonvena en mia landa Esperanto-asocio. En 1972 mi iniciatis kampanjon por gajni la subtenon ĝuste de homoj kiuj ne scipovas la lingvon, kaj unu rezulto estis, ke post la unua nacia parlamenta balotado en 1974 mi povis dissendi gazetaran bultenon, por diri ke la Esperanta Parlamenta Grupo estas la plej granda grupo en la malsupra ĉambro de la parlamento, kaj ke ĝi havas la plimulton, kion ne havis la Laborpartio, la partio de la registaro de Harold Wilson. Harold Wilson cetere mem estis Esperantisto – verŝajne ne perkekta parolanto de la lingvo, sed fidela. Ankaŭ la nuna gvidanto de la Laborpartio, Jeremy Corbyn estas Esperantisto, kaj iama Sekretario de la nun mortinta Esperanta Parlamenta Grupo. Laŭ mia scio li ne scipovas la lingvon.

Mi devis lukti por ŝanĝi la mensostaton de la britaj Esperantistoj en 1972, por ke ni tion atingu. Sed pli lastatempe evidentiĝis, ke iuj ne ŝatis la parlamentan grupon. Mi estis nekredema, kiam la eksa jura konsilisto de EAB tion diris al mi, sed ĝi evidentiĝis esti la vero. Ili detranĉis rilatojn kun la grupo per falsa preteksto, kaj pli kaj pli emfazis, nur la uzon de Esperanto, tiel ke subtanantoj ne estu bonvenaj.

Sed kial Lu denove regurdas tiun aserton, ke tiuj 'neperfektaj Esperantistoj' estas danĝero al Esperanto? Ĝi eĉ ne rilatas al la temo de la artikolo. La temo estis 'Ĉu la Esperantistoj laboras por paca mondo?'. La respondo devas esti, ke la Esperanto-parolantoj kaj la membroj de UEA plejparte ne laboras por monda paco, sed la plej eminenta Esperantisto en nuntempa Britio, iu 'neperfekta Esperantisto' dediĉis sin dum multaj jaroj por alporti la pacon, kaj ankoraŭ faras multege pli por la monda paco ol iu ajn Esperanto-parolanto kiun mi konas.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-01-24 19:34
Ne Lu, pardonu. Lu regurdis la ideon, ke Esperanto kreskas, kaj tiu ideo almenaŭ en mia lando forprenus kredindecon. Tio impresas nur kelkajn esperplenajn Esperantistojn, kaj neniun alian. Mi do reverkis la plej lastan alineon:

Sed kial Lee Alexander Miller asertas, ke 'neperfektaj Esperantistoj' estas la plej granda danĝero al Esperanto? Laŭ Zamenhof la ĉefa danĝero venas de tiuj kiuj atakas la movadon de interne.

La lingva nivelo eĉ ne rilatas al la temo de la artikolo. La temo estis 'Ĉu la Esperantistoj laboras por paca mondo?'. La respondo devas esti, ke la Esperanto-parolantoj kaj la membroj de UEA plejparte ne laboras por monda paco, sed la plej eminenta Esperantisto en nuntempa Britio, iu 'neperfekta Esperantisto' dediĉis sin dum multaj jaroj por alporti la pacon, kaj ankoraŭ faras multege pli por la monda paco ol iu ajn Esperanto-parolanto kiun mi konas. Se Jeremy Corbyn estus elĵetita de sia rolo – kaj la subtenantoj de Blair ja provas tion atingi – kaj elirus la parlamenton, mi bonvenigus lin kiel novan prezidanton de mia landa asocio, eĉ se li ne scipovas la lingvon, por anstataŭi la nunan prezidanton, kiu puŝas la asocion pli kaj pli en la direkton de lingva geto.

Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-01-26 21:32
"Sed kial Lee Alexander Miller asertas, ke 'neperfektaj Esperantistoj' estas la plej granda danĝero al Esperanto?"

Ion tian mi efektive ne diris. Sed estas tute normale nuntempe misciti homojn, kaj sur la miscitaĵoj konstrui tute misan argumenton.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-02-07 10:54
Nu, Ian, pri la kresko de Esperantujo ni prefere vidu la faktojn: En Duolingo aliĝis por Esperanto-kurso preskaŭ 300.000 homoj ekde majo 2015 (hodiaŭ 287.000, plus mil tage), en Hungario trapasis ŝtate rekonitan Esperanto-ekzamenon pli ol 34.000 homoj ekde 2001, en Facebook proks. 340.000 homoj informas ke Esperanto estas unu el iliaj lingvoj, en Vikipedio estas pli ol 220.000 artikoloj (pli ol en la dana aŭ en la slovaka versio), en pli ol 120 landoj tutmonde estas nun Esperanto-parolantoj, Google Translate akceptis Esperanton en 2012, la ĉina registaro publikigas novaĵojn en Esperanto preskaŭ ĉiutage ekde 2001, la verkista asocio PEN akceptis la Esperantan PEN-centron en 1993, la katolika eklezio akceptis Esperanton kiel liturgian lingvon en 1990 ktp. (Fontoj ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo kaj https://eo.wikipedia.org/wi[…]o-historio_.28kronologio.29 )

Ne diru al la homoj en via lando, ke "Esperanto kreskas". Simple prezentu al ili tiujn kaj similajn faktojn - kaj lasu ilin mem respondi, ĉu ili supozus tion, ĉu tio kongruas kun ilia bildo pri Esperanto (kiel aktuala lingvo de internacia parolkomunumo, ne kiel projekto por ĝenerala tutmonda lingvo - du tre malsamaj temoj). Kaj ili mem prijuĝu, ĉu tio indikas kreskon de tiu reale ekzistanta Esperantujo, kreskantan disvastiĝon de Esperanto - aŭ stagnon aŭ malkreskon. Kaj poste raportu eble ĉi tie, kiel ili reagis. Antaŭdankon jam nun.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-02-09 16:34
Jes, tio estas faktoj, el kiuj tiu au alia eble konkludas, ke la afero Esperanto ankorau estas ie iel cheesta. Sed: Kiel reagi, se la interparolanto tamenas, ke ekster la sfero de Esperanto-aranghoj, do en la reala mondo, chu profesia, chu libertempa, Esperanto preskau neniam uzighis kiel simpla interkomunika lingvo kaj ke, kiel tia, plej ofte, preskau chiam, uzighas la angla, do por tiaj situacioj, por kiuj Esperanto estis elpensita?
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-01-27 10:34
 Kara s-ano Lee: vi skribis 2016 1 21 13.59 la plej granda danghero por E-to estas homoj, kiuj ne bone ellernis ghin
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-01-28 00:11
Ĉu vi vidas en tiu komento la vorton "neperfektaj"?

Mi ja dirus ke la plej granda subteno por Esperanto estas homoj kiuj bone elleranas ĝin, kaj la plej granda danĝero por Esperanto estas homoj kiuj ne bone ellernas ĝin. Ĉar Esperanto estas lingvo. Ne movado.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-01-29 10:38
 ne bona - ne perfekta. en cxiu lingvo ekzistas perfektaj kaj neperfektaj parolantoj- kaj ne bonaj kaj tre bonaj . - kie estas la danghero ?

Kial vi S-ano Lee ne respondas al la enhavo de artikolo ? Chu vi mem ne regas Esperanton?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-03-05 14:01
Jen la vortoj de Osmo Buller, el "Esperanto" 12/2001:

"Kiam ni informas pri Esperanto, ne malofte oni petas nin diri ion en tiu lingvo. En tiu banala peto kuŝas io profunda: por esti kredinda, necesas mem koni kaj regi tion, por kio oni provasvarbi aliajn."
Molnár László
Molnár László diras:
2016-02-04 12:55
 Via alparolo, kiu lau mi povas esti bonstile priskribita, per konkretaj ekzemploj ecx per personaj travivajxoj, spertoj argumenti diskut-, helpmaterialo,
komento..., enhavanta gravajn principojn, montranta malsekvindajn homajn kondut-, sintenformojn, estas pro tio konvinka ecx inda je plia kaj plua pripensado por ekkoni, "...kio vere okazas malantau la kulisoj " kaj helpi kiel eble plej sukcese pridiskuti la kongresan temon, al kiu donis helpilon, vojmontrilon S-ro Prezidanto de UEA,d-ro Mark Fettes.

Apartan penon valorus la pridiskuto de "..profundeco de la mensogado, misprezentado kaj trompado en la politiko " de vi menciita, gxenerale.

Mi pensas, ke cxi tio pli-malpli gravas por antauenigi la aferon de Esperanto.

Kun estimplenaj salutoj kaj bondeziroj

Molnár László
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2016-02-09 22:25
Andreas Kueck diras:
2016-02-09 16:34

Jes, tio estas faktoj, el kiuj tiu au alia eble konkludas, ke la afero Esperanto ankorau estas ie iel cheesta. Sed: Kiel reagi, se la interparolanto tamenas, ke ekster la sfero de Esperanto-aranghoj, do en la reala mondo, chu profesia, chu libertempa, Esperanto preskau neniam uzighis kiel simpla interkomunika lingvo kaj ke, kiel tia, plej ofte, preskau chiam, uzighas la angla, do por tiaj situacioj, por kiuj Esperanto estis elpensita?

=============================================================

Brave, Andreas! Jen vere sobra kaj realisma rigardo al la problemo -- bedaŭrinde, ege rara inter Esperantistoj. Vi tuŝis unu el kernaj punktoj: ni neniam estos konvinkaj por la ekstera aŭditorio, se ne ne povos demonstri ekzemplojn de _praktika sukceso_ de Esperanto en "la vera mondo". Tia estas homa psikologio, kiun oni devas konsideri. Tamen, kiel oni povus atingi ĉi tiun sukceson?.. Jen demando multe pli grava, ol kvanto da lernantoj de la lingvo.

Laŭ miaj esploroj, nuntempe ekzistas du terenoj, sur kiuj Esperanto funkcius pli efike, ol ĉiuj aliaj variantoj, inklude la anglan lingvon. Do mi proponas etan ludon: ĉu iu el la diskutantoj povos trovi ĉi tiujn terenojn memstare? Se ne, mi certe rakontos pri ili :).
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-02-13 09:07
Andreas, ĉu por beletro kaj interpersona komunikado reciproke interkompreniga?
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-02-13 09:46
Jes. Sed mi celis alian apliksferon: la chiutage en hoteloj kaj che gichetoj de observeblan situacion, ke homoj de malsamaj gepatraj lingvoj devas interkomprenighi, ekzemple por mendi chambron au manghajhon, acheti bileton, peti pri taksio au lu-auto, demandi pri la vojo au retkonekto k. t. p. En tiaj chiutagaj situacioj mi neniam rimarkis, ke uzighis Esperanto, sed preskau chiam la angla, kaj ke chi lasta funkcias sufiche bone.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2016-02-13 13:22
Necesas precizigi vian aserton. Kiam la kunparolantoj ne konas sin reciproke, oni preskaŭ ĉiam uzas lokan lingvon. Se oni uzas nek lokan lingvon, nek komunan ĉefan lingvon, tiam oni, kredeble, "preskaŭ ĉiam" uzas la anglan.

Kompreneble tio dependas de la difino de "loka lingvo".

(Ĉu unu el la lokaj lingvoj de itala restoracio en Nederlando estas la itala? Antaŭ longega tempo mi estis en itala restoracio en Amsterdamo. Ĉar unu en nia grupo sciis certagrade la italan, la restoraciisto parolis al ni en la itala. Li klarigis, ke li alvenis antaŭ mallonga tempo en la lando kaj ankoraŭ ne lernis la "germanan". Ne estis klare, ĉu li ankoraŭ ne lernis eĉ la nomon de la loka lingvo, aŭ ĉu li efektive opiniis, ke pli gravas por li la germana ol la nederlanda. La mistero neniam solviĝis.)
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2016-02-13 17:58
Estas interese ke en nia regiono la hispana funkcias kiel plej uzata lingvo pro tiaj banalaj interŝanĝoj de informo. Aparte la brazilanoj kaj haitianoj kiuj venas al Miami unue uzas simplan formon de la hispana por interkomuniki. Kelkaj inter ili eĉ vivas multajn jarojn ĉi-tie sen akiri la usonan. En Usono la hispana disvastiĝas ege kvankam la usona (angla) regas sed eĉ usonparolantoj aspiras akiri la hispanan - kaj kiam mi parolas la dialekton de mia regiono eksterregione oni tuj demandas min ĉu mi parolas la hispanan. Ŝajnas ke la influo de la hispana jam kolorigis nian dialekton.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-02-17 11:03
Bedaurinde la diskuto drivis al prilingva debato pri dialektoj. Sed ni ankoraux ne kverelis pri la akuzativo! En SAT pagho de liberpensula frakcio legeblas shovinistaj artikoloj - ili neniel kontribuas al paco - sed al milito!