Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Intervjuo kun la redaktoro de Libera Folio en Kontakto

Intervjuo kun la redaktoro de Libera Folio en Kontakto

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-12 15:13
En la unua numero de la revuo Kontakto por 2012 aperis intervjuo kun Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio. Kontakto estas rete alirebla nur por abonantoj, sed sojle al la apero de la sekva numero la redaktoro de Kontakto afable permesis, ke la teksto de la intervjuo aperu en la reto.

En la intervjuo sub la titolo ”Fingro sur doloraj punktoj” la redaktoro de Libera Folio interalie respondas al demando pri tio, kial ne ĉiuj estas kontentaj pri la redakcia direktiĝo de Libera Folio

- Kompreneble ĝi estas kritikata. Se ĝi ne estus kritikata, tio signifus ke neniu interesiĝas pri ĝi. La ĉefa plendo de ĉiam estas, ke la artikoloj estas tro kritikaj. Ili ja estas multe pli kritikaj ol estas la kutimo en Esperantujo, sed tia estas la esenco de vera ĵurnalismo – ne nur kanti ditirambojn, sed ankaŭ meti la fingron sur dolorajn punktojn. Se tiam iu krias “aj”, eble oni ion trafis.

Kontakto demandas ankaŭ, ĉu la redaktoro de Libera Folio konsentus transpreni la redaktadon de la revuo Esperanto de UEA. La respondo al tiu kaj aliaj demandoj legeblas en la kompleta teksto de la intervjuo, kiu nun aperas en la persona blogo de Kalle Kniivilä.

 
arkivita en: