Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064

Papera Pasporta Servo prokrastita

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-04 00:18

TEJO daŭre planas aperigon de papera listo de gastigantoj de Pasporta Servo ĉi-jare, sed jam klaras, ke la listo apenaŭ atingos la bezonantojn antaŭ septembro.

Papera Pasporta Servo prokrastita - Legu pli...

La movado en Indonezio reviviĝas

La movado en Indonezio reviviĝas

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-15 06:15

Dum la ĵusa Indonezia Esperanto-kongreso estis fondita landa Esperanto-asocio. La kongreson ĉeestis reprezentanto de la ministerio de eksteraj aferoj, kiu diris, ke oni proponos kurson de Esperanto al indoneziaj diplomatoj. Ni intervjuis Heidi Goes, kies instruvojaĝoj kondukis al la vigliĝo de la movado.

La movado en Indonezio reviviĝas - Legu pli...

UEA gratulis la novan reĝon de Nederlando

UEA gratulis la novan reĝon de Nederlando

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-03 07:41

La 30-an de aprilo ŝanĝiĝis la ŝtatestro de Nederlando, kiam reĝino Beatrix transdonis la tronon al sia 46-jara filo Willem-Alexander. Beatrix, kiu en sia junaĝo konatiĝis kun Esperanto, estis reĝino dum 33 jaroj. La edzino de Willem-Alexander, reĝino Máxima, devenas el Argentino, kiu venontjare gastigos la 99-an UK. Ĉi-sube Esperanta traduko de la gratula letero de UEA al la reĝo.

UEA gratulis la novan reĝon de Nederlando - Legu pli...

Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-21 21:46

La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro.

Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo - Legu pli...

La sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-21 16:59

Rogier Huurman estos la sekva TEJO-volontulo – decidis la Estraro de TEJO en sia ĉiumonata retkunveno.

La sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman - Legu pli...

Mezorienta kunveno okazis laŭplane

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-13 06:28

Okazis laŭ plano la 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano de la 29-a de marto ĝis 1-a de aprilo 2013 kun postkunvenaj ekskursoj la 2-an kaj 3-an de aprilo.

Mezorienta kunveno okazis laŭplane - Legu pli...

Jarlibro ne aperos pro subita maldungo

Jarlibro ne aperos pro subita maldungo

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-01 23:12

La apero de la Jarlibro de UEA por 2013 estos severe prokrastita aŭ eventuale tute nuligita post la subita maldungo de ĝia redaktoro Roy McCoy. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la Jarlibro jam estis preskaŭ finredaktita, sed la nun-eksredaktoro proteste detruis la koncernajn komputilajn dosierojn, tiel ke ne eblos restarigi ilin sen kompleta reentajpado de la tekstoj kaj rekreado de la grafikaĵoj.

Jarlibro ne aperos pro subita maldungo - Legu pli...

La nova papo ne salutis en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-31 19:29

Papo Francisko ne sekvis la kutimon de siaj antaŭuloj, kaj tute ne legis multlingvajn paskajn bondezirojn post sia itallingva paska parolado "urbi et orbi", "al la urbo kaj al la mondo".

La nova papo ne salutis en Esperanto - Legu pli...

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-29 10:23

[RET-INFO] Plurcent sciencaj kaj teknikaj libroj, artikoloj estas senpage legeblaj kaj elŝuteblaj en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB...

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB - Legu pli...

Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por UEA-estraro

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-02 22:06

La 22-an de marto pasis la limdato por proponi kandidatojn por la estraro de UEA. Laŭ informo sendita al la komitato de UEA, estas dek validaj kandidatiĝoj. Pliaj nomoj povos aperi nur, se la komitato en Rejkjaviko ne sukcesos elekti estraron inter la nunaj kandidatoj. Ni publikigas la komunikon de la elekta komisiono.

Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por UEA-estraro - Legu pli...

Universala Kongreso 2015 okazos en Francio

Universala Kongreso 2015 okazos en Francio

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-24 23:10

La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100-an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis de la 22-a ĝis la 24-a de marto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la 100-a UK en Lillo faris Unuiĝo Franca por Esperanto.

Universala Kongreso 2015 okazos en Francio - Legu pli...

Tekstoparola programo ankaŭ por Esperanto

Tekstoparola programo ankaŭ por Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-24 19:45

[RET-INFO]Komputilaj voĉlegaj programoj iĝas ĉiam pli bonkvalitaj, sed kian perspektivon ili signifas?

Tekstoparola programo ankaŭ por Esperanto - Legu pli...

6 personoj subvenciitaj de TEJO por partopreni IJK-n

6 personoj subvenciitaj de TEJO por partopreni IJK-n

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-24 12:42

[RET-INFO]Parto de la kongresaj kotizoj de IJK formas bazon de "Fonduso Partopreno IJK", pere de kiu la estraro de TEJO subvencias alveturon kaj partoprenon de kelkaj junuloj-aktivuloj en la Junulara Kongreso. Ankaŭ ĉi-jare estis anoncita konkurso, kaj TEJO ĵus anoncis ĝian rezulton:...

6 personoj subvenciitaj de TEJO por partopreni IJK-n - Legu pli...

Arkivo de Scienca Revuo aperos en la reto

Arkivo de Scienca Revuo aperos en la reto

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-10 12:48

Internacia Scienca Asocio Esperanta intencas igi la tutan arkivon de sia revuo libere atingebla en la reto. Por eviti eventualajn problemojn pri kopirajto, ISAE nun provas kontakti ĉiujn aŭtorojn de artikoloj ekde 1949. Libera Folio republikigas la alvokon de la asocio.

Arkivo de Scienca Revuo aperos en la reto - Legu pli...

TEJO serĉas novan volontulon

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-18 21:15

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde septembro 2013 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 24a de marto 2013.

TEJO serĉas novan volontulon - Legu pli...

Kvin filmaj minutoj pri Esperanto

Kvin filmaj minutoj pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-12 10:59

Germana Esperanto-Asocio anoncis en 2012, okaze de la 125-jara jubileo, konkurson pri filmetoj maksimume kvinminutaj. Ili montru, kion signifas Esperanto, aŭ kiel oni povas montri la fascinon de Esperanto al la ekstera mondo. Partoprenis 56 filmetoj el 17 landoj. La premiado okazis en Berlino dum la filmofestivalo Berlinale, la 9-an de februaro 2013.

Kvin filmaj minutoj pri Esperanto - Legu pli...

Junuloj kaj infanoj faras sian unuan filmon

Junuloj kaj infanoj faras sian unuan filmon

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-19 16:39

[RET-INFO] La organizantoj petas vian helpon konatigi la suban inviton al junuloj, gimnazianoj, junularaj artaj komunumoj – aŭ eĉ simplaj unuopuloj, interesiĝantaj pri filmo-farado. La ideo estas, ke esperantistoj peru informon – akiritan pere de Esperantaj kanaloj – al sia ĉirkaŭaĵo.

Junuloj kaj infanoj faras sian unuan filmon - Legu pli...

Aŭstria nacia biblioteko skanas historiajn Esperanto-revuojn

Aŭstria nacia biblioteko skanas historiajn Esperanto-revuojn

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-29 09:25

[RET-INFO] Aŭstria Nacia Biblioteko daŭre enretigas historiajn Esperanto-revuojn, kaj jam 25 el ili estas libere atingeblaj en la retejo de la Kolekto por Planlingvoj.

Aŭstria nacia biblioteko skanas historiajn Esperanto-revuojn - Legu pli...

Mongola Esperanto-Societo lanĉis komercan servon

Mongola Esperanto-Societo lanĉis komercan servon

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-20 19:52

[RET-INFO] Mongola Esperanto-Societo lanĉis nekutiman servon sub la nomo "Komerca Servo Mongolia, KoSeMo", kiu celas plibonigi ekonomian bonhavon de la asocio kaj reale utiligi Esperanton en laŭprofesia kampo. La iniciato povas veki eventualajn novajn ideojn ankaŭ en aliaj landoj.

Mongola Esperanto-Societo lanĉis komercan servon - Legu pli...

Agoj pri dokumento