Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Tricent aliĝintoj al BET-52

Tricent aliĝintoj al BET-52

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-06-13 17:33

Hieraŭ, la 12-an de junio, la organizantoj de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos inter la 2-a kaj la 10-a de julio en Birštonas (Litovio), registris aliĝinton №300. La aliĝintoj al BET-52 loĝas en 29 landoj. Preskaŭ duono de la aliĝoj, nature, estas el Litovio – 148 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun 27 aliĝintoj, 19 aliĝintoj reprezentas Latvion. Sekvas 25 landoj kun malpli ol dek aliĝintoj.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/06/bet-53/