Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / La nova papo ne salutis en Esperanto

La nova papo ne salutis en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-31 19:29
Papo Francisko ne sekvis la kutimon de siaj antaŭuloj, kaj tute ne legis multlingvajn paskajn bondezirojn post sia itallingva paska parolado "urbi et orbi", "al la urbo kaj al la mondo".

En la pasko de la jaro 2006 la tiam nova estro de la katolika eklezio, papo Benedikto la 16-a, revenis al la multjara tradicio de festotagaj salutoj en multaj lingvoj, inter kiuj estis ankaŭ Esperanto. La antaŭan kristnaskon li decidis duonigi la kvanton de lingvoj kaj forigi interalie Esperanton. En la paska dimanĉo la 16-an de aprilo 2006 li tamen denove bondeziris en Esperanto - kaj en 61 aliaj lingvoj.

Post la neatendita abdiko de Benedikto la 16-a en februaro, kiel nova papo estis elektita la argentina kardinalo Jorge Mario Bergoglio, kiu alprenis la papan nomon Francisko. En siaj unuaj paŝoj en la ofico li montris sin diversmaniere malpli formala kaj tradiciema ol sia antaŭulo. Tio montriĝis ankaŭ en la fakto, ke li en sia paska parolado tuŝis plurajn konkretajn politikajn problemojn en la mondo - sed aliflanke transsaltis la tradiciajn multlingvajn paskajn bondezirojn.

Kiel kutime, en la placo de Sankta Petro en Vatikano ĉeestis esperantistoj, kiuj tenis ŝildojn kun la literoj "Esperanto". Fotoj kaj la parolado de la papo en Esperanto troveblas en la retejo de IKUE.

arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-03-31 20:55
Jakvo schram
Jakvo schram diras:
2013-04-04 17:10
HmG
Molnár László
Molnár László diras:
2013-04-07 11:34
Estimataj Gesinjoroj,Geamikoj,

Tio,ke la papo salutas siajn kredantojn,fidelulojn propralingve,estas ne nur sekvinda gxentileco,nobla gesto ecx klara,audebla,spertebla manifestacio de lingva egalrajteco,de amo al proksimuloj,tiamaniere ekzemplodona konduto.

Gxererale tre mankas al mi kaj pensas al multaj la multlingva salutado simple pro tio,cxar oni sxatas informigxi antau cxio en sia gepatra lingvo aldone,ke iu ajn lingvo estas la gepatra de pli-malpli granda popolo.Precipe mankas al mi la salutado en lingvo de la PACO kaj de la INTERPOPOLA KOMPRENO.
precipe tiu en lingvo de paco,de interpopola kompreno,en ESPERANTO.

Samtempe estas gxojige,ke surloke kaj dise en la mondo oni povis vidi la jam tradicie cxeestantajn,elstarajn esperantistojn kun granda sxildo ESPERANTO,al kiuj mi tutkore gratulas kaj sxuldas rekonon.

Kun respektplenaj salutoj kaj bondeziroj,via
Molnár László
Damien
Damien diras:
2013-04-12 14:55
Oni povus klarigi tion per la ebleco, ke tiu homo farigxus la lasta papo antaù la fina kolapso. Cxu li vere estas la priparolata kontraùkristo?
Li ja scias, ke Esperanto estas paca kaj amika lingvo, transiranta la landlimojn.
Nun atendu, vidu kaj aùskultu....