Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por UEA-estraro

Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por UEA-estraro

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-02 22:06
La 22-an de marto pasis la limdato por proponi kandidatojn por la estraro de UEA. Laŭ informo sendita al la komitato de UEA, estas dek validaj kandidatiĝoj. Pliaj nomoj povos aperi nur, se la komitato en Rejkjaviko ne sukcesos elekti estraron inter la nunaj kandidatoj. Ni publikigas la komunikon de la elekta komisiono.

Karaj gekolegoj,

kiel vi scias, ĝis la 22a de marto komitatanoj povis proponi kandidatojn por la elekto de novaj Komitatanoj C kaj Estraranoj. Ni, la tri anoj de la Elekta Komisiono, nun deziras vin informi, ke alvenis la jenaj validaj kandidatigoj:

1. Komitatanoj C

  • Jean Codjo
  • Johan Derks
  • Josep Franquesa Sole
  • Julian Hernandez
  • Stefano Keller
  • Zsofia Korody
  • Orlando Raola


2. Estraranoj

  • Johan Derks
  • Mark Fettes
  • Stefano Keller
  • Lee Jungkee
  • Stefan MacGill
  • Barbara Pietrzak
  • Orlando Raola
  • Martin Schaeffer
  • Jose Antonio Vergara
  • Amri Wandel


3. Komitataj reviziantoj

  • Marcel Delforge
  • Loes Demmendaal


Detalojn pri la kandidatoj – ankau pri la fakoj, kiujn la kandidatoj povus prizorgi – kaj konsilojn pri eblaj kaj preferindaj teamkunmetoj por la Estraro ni sendos ĝustatempe al la Ĝenerala Sekretario, kiu siavice informos vin.

Kun koraj salutoj
Nico Huurman
Lee Jungkee
Ulrich Lins

arkivita en:
Maria Sandelin
Maria Sandelin diras:
2013-03-26 18:41
 El genra vidpunkto tamen pli bona situcaio ol ĉe la Konklavo. Almenaŭ iomete ;-)
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-03-26 20:08
Se ni volas kompari kun Konklavo, do tie estis pli bona situacio, char oni komencis komprenis, ke malnova shtufo de la foruzita raketo ne povas antaumovigi!
Osmo Buller
Osmo Buller diras:
2013-03-27 10:27
Ni memoru, ke dum la periodo 2004-2007 la Estraro havis virinan, dum 2007-2010 viran kaj dum 2010-2013 denove virinan plimulton. Inter la membroj de UEA 31% esras virinoj. Tiu proporcio estas stabila de longe, eble de jardekoj. En la reta mondo viroj eĉ pli regas: el 3500 ŝatantoj de la Facebook-paĝo de UEA 27% estas inoj.
Gonçalo Neves
Gonçalo Neves diras:
2013-03-27 14:34
Ĉu sekso (ne "genro") tiel gravas? Gravas ja, ke komitatanoj, estraranoj k.s. estu kompetentaj...
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-03-27 14:50
Nur du el tiuj mi ne persone konas (Lee Jungkee kaj Orlando Raola), sed pri la kompetenteco de la aliaj mi ne dubas. (Ĉu parenteze decas, ke membro de la Elekto-Komisiono mem kandidatiĝu?). Pri la kompetenteco de Barbara Pietrzak daŭre teni la membrojn en stato de nescio, eviti eĉ bazajn demandojn, kaj paroli pri kalumnio kiam homoj volas iomete tro scii, kaj bloki la retan balotadon por la Komitato, mi ne dubas. Tamen ĉiuj aliaj kompetentuloj ŝajnas pozitivaj rilate al la malfermeco de UEA, kaj la antaŭenigo de Esperanto.

Kio estas la situacio rilate al Komitatanoj B?

Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2013-04-02 13:39
Chu oni povas samtempe esti membro de elekta komisiono kaj kandidato? Plia mistero en la UEA familieca rondo.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-04-02 18:03
Kial ne? Ĉu membro de tiu komisiono havas iun avantaĝon je aliaj kandidatoj? Ĉu en iu ŝtato de la mondo ekzistas leĝo, kiu malpermesas elektotecon de homoj organizantaj la elektojn?
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-04-03 09:16
> Ĉu membro de tiu komisiono havas iun avantaĝon je aliaj kandidatoj?

Kompreneble. Ne plu nun dum la fin-elekta fazo, sed absolute dum la serĉ-elekta fazo.

> Ĉu en iu ŝtato de la mondo ekzistas leĝo, kiu malpermesas elektotecon de homoj organizantaj la elektojn?

Se ne leĝo, almenaŭ prudenta agmaniero. Kiel diras Pascal: "Neplektado de personaj interesoj shajnas baza principo de kiu ajn elektoprocezo".

Estas memevidente, ke membri en elekto-komisiono kaj en la elektotaro estas almenaŭ atentoveke. Ni imagu por momento, ke tiu komisionano samtempe kandidatanta por posteno faras tion ne nur kvazaŭ preterpase, sed ke li vere deziras, eĉ avidas - kiom ajn altruisme - akiri la koncernan postenon: ĉu ni vere kredas, ke lian (konscian aŭ nekonscian) juĝokapablon pri eblaj taŭgaj kandidatoj tio ne influos? Ekzistas la pli ol evidenta risko, ke li (intence aŭ senintence) malvolonte akceptos "danĝeran" kandidaton aŭ evitos serĉi ĝuste tian.

Bv. atenti: mi ne celas, ke ĉi-foje nepre okazis tio. Mi celas, ke ĝenerale tia situacio eblas. Eĉ probablas.
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2013-04-02 21:16
La 1an de Aprilo forpasis sed hodiaù ni ekscias ke UEA estas shtato. Kaj kiu dejhoras che la landlimo kun la Civito?
Neplektado de personaj interesoj shajnas baza principo de kiu ajn elektoprocezo.
Kiu deziras perfektigi siajn jurajn konojn povas konsulti la retejon de Venecia komisiono :
http://te.gob.mx/