Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / La sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman

La sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-21 16:59
Rogier Huurman estos la sekva TEJO-volontulo – decidis la Estraro de TEJO en sia ĉiumonata retkunveno.

Rogier, pli bone konata kiel Roĉjo, venas el Nederlando kaj nuntempe loĝas en Danio. Li estas unu el la organizantoj de FESTO, KKPS kaj la Esperanta teamo en Roskilde; ekde 2011 li reprezentas Nederlandan Esperanto-Junularon en la Komitato de TEJO. En 2012 li estis kuniniciatinto de la revivigo de la Esperanto-monunuo Stelo, kiu funkcias nun en kelkaj aranĝoj kiel kutima pagilo.

La sekva volontula oficperiodo komenciĝos en septembro 2013, kiam sian laboron finos la nun oficanta Quentin Weber-Seban.

Laŭ TEJO.org

arkivita en:
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-04-22 11:16
Kiom longe daŭras tia volontulado, kaj kiujn taskojn oni solvas?
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-04-22 15:02