Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064

Kongresa temo: Ĉu nepoj nin benos?

de Redakcio Laste modifita: 2013-12-08 16:52

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco. Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko.

Kongresa temo: Ĉu nepoj nin benos? - Legu pli...

Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en 2014

de Redakcio Laste modifita: 2013-11-20 22:59

Irana Esperanto Asocio anoncas okazigon de la unua Irana Esperanto-Kongreso, aranĝota de la 24-a ĝis 26-a de marto 2014.

Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en 2014 - Legu pli...

Forpasis Lena Karpunina

Forpasis Lena Karpunina

de Redakcio Laste modifita: 2013-11-05 14:06

En la aĝo de 50 jaroj la 4-an de novembro 2013 en Germanio pro malsano forpasis Lena Karpunina, verkisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Forpasis Lena Karpunina - Legu pli...

Fabricio Valle redaktos revuon Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2013-10-17 08:38

Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.

Fabricio Valle redaktos revuon Esperanto - Legu pli...

Esperantisto la plej bona ĉefministro de Nederlando

Esperantisto la plej bona ĉefministro de Nederlando

de Redakcio Laste modifita: 2013-10-02 08:43

En enketo farita de la prestiĝa nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad kvindek fakuloj elektis la esperantiston Willem Drees kiel la plej bonan ĉefministron de Nederlando post la jaro 1900. En 1954 Drees faris la malferman paroladon de la Universala Kongreso en Haarlem. Li kompreneble parolis en Esperanto. En 1962 li iĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Esperantisto la plej bona ĉefministro de Nederlando - Legu pli...

UEA anoncis konkurson pri redaktora posteno

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-23 15:29

En gazetara komuniko dissendita la 22-n de aŭgusto UEA oficiale anoncis la pli frue promesitan konkurson pri la posteno kiel redaktoro de revuo Esperanto. La nova redaktoro ĉefe laboros ekster la Centra Oficejo, kaj sinproponoj devas atingi la asocion antaŭ la fino de septembro. Ni publikigas la kompletan tekston de la gazetara komuniko.

UEA anoncis konkurson pri redaktora posteno - Legu pli...

Premio Deguĉi al Lernu.net

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-24 13:21

Premio Onisaburo Deguĉi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987, la Jubilea Jaro de Esperanto, kaj estis aljuĝita ĉiujare ekde tiam. La Premio konsistas el monsumo de 2000 eŭroj kaj el diplomo.

Premio Deguĉi al Lernu.net - Legu pli...

Premio Diana Aitai al Siru Laine

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 20:54

Siru Laine el Finnlando fariĝis la dua ricevanto de la Premio Diana Aitai, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai omaĝe al la memoro de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento.

Premio Diana Aitai al Siru Laine - Legu pli...

UEA diplomis 12 elstarajn agantojn

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 20:52

En la Solena Fermo de la 98-a UK en Rejkjaviko oni anoncis la nomojn de 12 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.

UEA diplomis 12 elstarajn agantojn - Legu pli...

UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion

UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 20:49

En la Fermo de la 98-a Universala Kongreso la 27-an de julio en Rejkjaviko estis anoncita la decido de la antaŭa Estraro de UEA pri la aljuĝo de Trofeo Fyne al Vjetnama Esperanto-Asocio.

UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion - Legu pli...

Esperanta vetero en Islanda televido

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-25 15:29

Almenaŭ en unu elsendo dum la kongresa semajno, la islanda publika televido en sia veterprognozo montris la tagon de la semajno ne nur en la islanda, sed ankaŭ en Esperanto.

Esperanta vetero en Islanda televido - Legu pli...

La 98-a UK inaŭgurita en ĉeesto de la ŝtatestro

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-22 11:07

La 98-a Universala Kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita dimanĉon matene, la 21-an julio, en la Rejkjavika kongresejo Harpa. La Alta Protektanto, la islanda prezidento Ólafur Ragnar Grímsson, ĉeestis la inaŭguron kaj legis sian salutmesaĝon, premiitan per forta aplaŭdo. Krom la prezidento, ĉeestis ankaŭ kvar membroj de la Honora Komitato de la UK: ministro pri kulturo Illugi Gunnarsson kaj eksministro pri kulturo Katrin Jakobsdottir, kaj la esperantistoj prof. Sigurður Líndal kaj Baldur Ragnarsson.

La 98-a UK inaŭgurita en ĉeesto de la ŝtatestro - Legu pli...

Helpu nin raporti pri la kongreso

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-18 07:26

Bonvolu helpi la legantojn de Libera Folio ekscii, kio okazas dum la Universala Kongreso! Sendu informojn pri decidoj, kunsidoj, okazaĵoj kaj etoso al la redakcio!

Helpu nin raporti pri la kongreso - Legu pli...

Mireille Grosjean nova prezidanto de ILEI

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-16 14:01

En la konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Herzberg, Germanio, la komitato elektis novan prezidanton: Mireille Grosjean el Svisio. Ŝia multjara antaŭulo Stefan MacGill demisiis, ĉar li kandidatas por la estraro de UEA.

Mireille Grosjean nova prezidanto de ILEI - Legu pli...

UEA renkontis diplomatojn ĉe UN

UEA renkontis diplomatojn ĉe UN

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-15 16:05

La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido, Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, la kunvenintoj traktis ankaŭ la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj.

UEA renkontis diplomatojn ĉe UN - Legu pli...

Fettes duoble pli populara ol Derks

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-17 17:45

Mark Fettes, kiu ricevis la subtenon de 85% el la voĉdonintoj, estis la plej populara el la kandidatoj en la ĵus okazinta elekto de la B-komitatanoj de UEA. El la sep kandidatoj ne elektita estis nur unu – Johan Derks, kiu tamen ricevis la subtenon de 48% el la voĉdonintoj.

Fettes duoble pli populara ol Derks - Legu pli...

Ne plu veturas la trajno Esperanto en Pollando

Ne plu veturas la trajno Esperanto en Pollando

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-14 08:22

Ekde la pasinta dimanĉo, 2013-06-09 ne plu ekzistas la trajno Esperanto, veturinta inter la urbo Białystok kaj la stacidomo Zachodnia en Varsovio.

Ne plu veturas la trajno Esperanto en Pollando - Legu pli...

Civito vendas mortintan Heroldon

Civito vendas mortintan Heroldon

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-10 22:27

La Esperanta Civito ne plu kapablas eldoni Heroldon de Esperanto, sed esperas ricevi monon, vendante la gloran nomon al nova eldonisto. Tion montras freŝa komuniko, aperinta en la retejo de la Civito.

Civito vendas mortintan Heroldon - Legu pli...

Inundo ne trafis la eldonejon de Petro Chrdle

Inundo ne trafis la eldonejon de Petro Chrdle

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-09 09:14

La inundego en 2002 detruis grandan parton de la librostoko de la eldonejo Kava-Pech. Ĉi-semajne inundo denove trafis la ĉirkaŭaĵon de Prago, kaj la urbocentro de Dobřichovice, sudokcidente de Prago, estis evakuita. Sed ĉi-foje la eldonejo de Petro Chrdle ne estis trafita de la akvo.

Inundo ne trafis la eldonejon de Petro Chrdle - Legu pli...

Agoj pri dokumento