Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion

UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 20:49
En la Fermo de la 98-a Universala Kongreso la 27-an de julio en Rejkjaviko estis anoncita la decido de la antaŭa Estraro de UEA pri la aljuĝo de Trofeo Fyne al Vjetnama Esperanto-Asocio.
UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion

Prezidanto Mark Fettes transdonas la diplomon pri la Trofeo Fyne al Nguyen Thi Nep. (Foto: Amri Wandel)

Trofeo Fyne estis donacita al UEA de s-ino A.E.G. Otterby el Kanado memore al Adam kaj Erica Fyne. La Estraro de UEA povas aljuĝi ĝin al la landa asocio, en kies lando okazis la plej granda procenta kresko de la nombro de individuaj membroj de UEA aŭ kiu alimaniere grave kontribuis al la plifortigo de UEA. La Trofeo estis unuafoje aljuĝita en 1975.

Vjetnama Esperanto-Asocio estis premiita per la Trofeo pro ĝia multflanka organiza plifortiĝo en la lastaj jaroj, pro granda proporcio de gejunuloj inter ĝiaj vicoj, kaj pro la eksterordinare sukcesa organizado de la 97-a UK en Hanojo pasintjare.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-19 15:02
La konstanta obsedo de UEA pri Vjetnamio (praktike ekde la 70aj jaroj) jam montras patologiajn trajtojn kaj halucinajn tendencojn, kaj estas politike suspektinda kaj observenda.

Por dauriga legado:
http://www.planlingvoj.ch/Vjetnamio_Homajrajtoj.pdf
kaj
http://www.planlingvoj.ch/Vjetnamio_HoChiMinh.pdf