Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Forpasis Lena Karpunina

Forpasis Lena Karpunina

de Redakcio Laste modifita: 2013-11-05 14:06
En la aĝo de 50 jaroj la 4-an de novembro 2013 en Germanio pro malsano forpasis Lena Karpunina, verkisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Forpasis Lena Karpunina

Lena Karpunina

Lena (Jelena) Karpunina naskiĝis en 1963 en Rusio kaj kreskis en Duŝanbeo, la ĉefurbo de Taĝikio. Tie ŝi diplomiĝis en teknika universitato kaj poste laboris kiel inĝeniero. De 1993 jaroj ŝi loĝis en Germanio kun sia edzo Gerd Bussing.

Esperanton ŝi lernis en 1988, kaj komence de la 1990-aj jaroj ŝi ekverkis en Esperanto. Kiel fono por ŝiaj rakontoj ofte servis ŝia junaĝo en Duŝanbeo.

Multaj ŝiaj noveloj estis premiitaj en la Belartaj konkursoj de UEA. Libroforme aperis du novelaroj: La Bato en 2001 (dua eldono 2006) kaj Neokazinta Amo en 2007. En 2010 ŝi estis elektita al la Akademio de Esperanto.
arkivita en:
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-11-04 21:12
Ho ve, kia malbona novaĵo!
Mi havis nur unu-du okazojn ŝin renkonti persone, hazarde en parko (ni loĝas relative proksime), sed sciis pri ŝiaj aktivecoj, ankaŭ rilate la instruon en la popolaltlernejo.
Miajn sincerajn kaj plej korajn kondolencojn al Gerd!
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2013-11-05 12:37
Kia ŝoko! Ŝi ja estis juna homo. Mi tre bedaŭras ŝian forpason. Ege tro frue silentiĝis grava kaj valora voĉo en la Esperanta novelarto.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-11-05 13:38
Kiel Esperantisto sxi estis tute sincera kaj strebis por la movado. Mi ege bedauxras legi tiun bedauxrindan novajxon. Kondolencojn al Gerd.
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2013-11-05 15:00
Mi havis la honoron, du- aŭ trifoje renkonti samideaninon Lena Karpunina pro organizo de prelego antaŭ Berlina Bahaa komunumo. Afable kaj kompetente sed ankaŭ ĝentile kritikeme ŝi subtenis mian projekton. La horoj kune kun ŝi estis tre agrablaj kaj instruaj.

Mi esprimas mian sinceran bedaŭron pro ŝia forpaso!
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2013-11-15 16:44
Funebriga novaĵo! Mi lege ĝuis multajn rakontojn de Lena Karpunina, sed bedaŭrinde mi ne profitis okazojn konatiĝi kun ŝia persono.