Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Fettes duoble pli populara ol Derks

Fettes duoble pli populara ol Derks

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-17 17:45
Mark Fettes, kiu ricevis la subtenon de 85% el la voĉdonintoj, estis la plej populara el la kandidatoj en la ĵus okazinta elekto de la B-komitatanoj de UEA. El la sep kandidatoj ne elektita estis nur unu – Johan Derks, kiu tamen ricevis la subtenon de 48% el la voĉdonintoj.

La 17-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris preskaŭ kvar horojn.

Balotilo estis sendita al 4 392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1.188, t.e. 27,0%. Estis 1.185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Ĉar pri la ses elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la voĉdonado eble ne estis same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13 kandidatoj kaj la balota procentaĵo estis pli alta, 32,3%. La rekordo, 33,8%, datiĝas de 1998.

RezultojPlej multe da voĉoj, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu ricevis 566 voĉojn.

La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2012. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: