Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Ne plu veturas la trajno Esperanto en Pollando

Ne plu veturas la trajno Esperanto en Pollando

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-14 08:22
Ekde la pasinta dimanĉo, 2013-06-09 ne plu ekzistas la trajno Esperanto, veturinta inter la urbo Białystok kaj la stacidomo Zachodnia en Varsovio.

La trajno Esperanto komencis sian servon inter la du urboj la 13-an de decembro en 2009. Post 3,5 jaroj da veturado ĝi estis ĉesigita, ĉar laŭ la Ferovojista Oficejo per tiu ĉi trajno veturadis tro malmulte da pasaĝeroj. Inter la du urboj daŭre trafikos 9 aliaj trajnoj, estas ĉesigita nur tiu unu, kiu havis la apartan nomon "Esperanto".

-----
L.S. / Ret-Info

arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-14 08:29
Dankon por la informo!

Mi ecx ne sciis, ke ekzistas trajno "Esperanto" kaj dum la lastaj jaroj oni ne aktive propagandis, ekzemple por atingi la urbon Białystok. Ecx la regula mencio en la horaro povus esti afero por gazetara komuniko.

La bona flanko de la afero estas, ke la nomo nun estas libera por nova rapidtrajno, kiu ligos Varsovion kun Parizo tra Berlino.