Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Esperanta vetero en Islanda televido

Esperanta vetero en Islanda televido

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-25 15:29
Almenaŭ en unu elsendo dum la kongresa semajno, la islanda publika televido en sia veterprognozo montris la tagon de la semajno ne nur en la islanda, sed ankaŭ en Esperanto.

Esperanta vetero en Islanda televido

¨

En la merkreda ĉefa novaĵelsendo, videbla ĉi tie, en la fina veterprognozo la tagoj de la semajno tamen estas montrataj nur en la islanda.

arkivita en:
Jorgos ESPERANTO
Jorgos ESPERANTO diras:
2013-07-27 22:30
Ankaŭ al mi oni proponis anonci la veter-prognozojn de sekva tago en Esperanto por la regiona fako de la la tria kanalo de la franca televido por regiono de Grenoblo (ankaŭ spektebla en tuta regiono de Liono ĉe la dua kanalo, kiel atestis mia tie loĝinta patrino).
Tiu anonco konkludis bonegan intervjuon al la franca tradukita de novbakitoj - studendoj en medicina fako -, okaze de la tutjara jubilea traeŭropa biciklado (nov. '87) kaj la anonco estis tradukita nek al la franca nek al la loka arpitana.
Gratulon al LKK por tiu tut-landa atingo ...mi ankoraŭ revas pri tiaj atingoj en Francujo ...iom pli granda.