Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo

Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-21 21:46
La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro.

Federico Gobbo gvidos la katedron en AmsterdamoD-ro Gobbo transprenos la taskon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos ĉi-jare kiel speciala profesoro. D-ro Gobbo (1974) estas unu el la plej aktivaj nuntempaj esperantologoj. Li estas i.a. estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, la esplora fako de UEA) kaj recenzredaktoro de la revuo Language Problems kaj Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).

La katedro Interlingvistiko kaj Esperanto estis starigita en 1998 lau la iniciato de la nederlanda fondaĵo Esperanto en la Instruado, kiu komence ankaŭ respondecis pri ĝia financado. En 2004 ghi kunfandighis kun Internacia Esperanto-Instituto, kiu sekve fariĝis la sponsoro. Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos la respondecon pri la katedro, kiu estas la sola universitata katedro pri sia fako en la mondo.

La katedro havas tri kuratorojn. Du el ili, prof. d-ro A.P. Versloot kaj prof. d-ro P.C. Hengeveld, estas nomumitaj de la universitato. Kiel la kuratoro nomumita de la financa garantianto funkciis ekde la komenco mag. Hans Erasmus, kiu ekde la nova studjaro estos sekvata de mag. Nikola Rašić kiel reprezentanto de UEA. Rašić ankaŭ partoprenis la elektadon de la nova profesoro kiel konsilanto.

Gazetara komuniko de UEA
arkivita en:
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-04-22 14:41
Gratulojn al Gobberico!
Grigorij Arosev
Grigorij Arosev diras:
2013-05-02 08:47
Avanti, Federico! :)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-11-04 19:50
Lau tiu chi bibliografio
http://www.interlinguistik-[…]=dtduo2l7194e9g8632sk2fb6m2

mi konstatas, ke Blanke daure forcenzuras kaj prisilentas kontribuajhojn (precipe tiujn de A. Künzli), kiuj ne plachas al li persone, char ili kritike traktas la komunismon kaj GDRn kaj lian rolon en tiuj sistemo kaj shtato (ne nur tiajn, kiuj aperis en la interreto). Feliche, la koncernitaj artikoloj estas publikigitaj en la interreto, tiel ke chiuj interesitaj legantoj havas aliron al ili kaj ne dependas de iuj arbitre kompilitaj interlingvistiko-bibliografioj, kiuj aperas malregule kaj kun malfruo.

Sed kion fari, se la Eo-movado unuflanke estas gvidata de diversaj autokratismaj mini-diktatoroj, kiuj kredas sin duondioj kaj kiuj subpremas chian kritikon kaj malagrablan opinion, kaj aliflanke el amaso da shafoj, kiuj (stulte) aplaudas tiujn gvidantojn kiel korifeojn kaj chiel timas publike kritiki iliajn farojn?