Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Heroldo parte ĉesis malaperi

Heroldo parte ĉesis malaperi

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-25 14:21
Post plurmonata paŭzo denove aperis du numeroj de Heroldo de Esperanto.

La aperritmo de Heroldo de Esperanto pasintjare iĝis tre malregula. Tute ne aperis pluraj numeroj, kaj la numero kiu devis aperi meze de oktobro atingis la abonantojn du monatojn pli malfrue, meze de decembro.

Poste, meze de januaro 2012, la abonantoj ricevis gazeton, sur kiu estis indikita la dato "ĝis la 12-a de aŭgusto 2011". Post tiu numero sekvis trimonata paŭzo, kaj multaj jam ekpensis, ke la gazeto definitive mortis.

Tamen post la mezo de aprilo montriĝis vivosigno. La abonantoj ricevis du numerojn, kiuj ial nomiĝas 11/2011 kaj 3/2012. Daŭre ne aperis kvin numeroj de la pasinta jaro (12, 13, 15, 16, 17/2011) kaj same mankas du numeroj de la nuna jaro (1-2/2012).

Rilata enhavo
Heroldo ĉesis aperi
arkivita en:
MarkoTraviko
MarkoTraviko diras:
2012-05-30 15:35
Mi estis konsternita pri tiu ĉi afero plurajn monatojn. Via artikolo mildigas min ĉar mi nun scias ke ĝi okazais al ĉiuj abonintoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-30 20:22
Lau mi via konsternigho povas trovi sian racian finon nur se vi malabonas la koncernan periodajhon.

Sed pri la prekara situacio de Heroldo de Esperanto la esperantistaro estas informita jam de jaroj.

esperanto
esperanto diras:
2012-06-01 16:16
http://www.esperantio.net/index.php?id=1946

Oni demandas sin, chu "d-ino" estas en la titola gxangalo de la Сivito unu pli alta klaso post "c-ino", lau la alfabeto? Sed oni nenie trovas a-ino, b-ino, e-ino, ĥ-ino ŝ-ino. Do, devas esti iu alia sistemo. Au chu eble temas pri mallongigo de "diino"? La Akademio de Esperanto povus esplori tion.

Pri la itala "dottore" oni povas legi sur http://it.wikipedia.org/wiki/Laurea kaj precipe sur: http://en.wikipedia.org/wiki/Dottorato_di_ricerca:
...the Italian university system or the Italian use of titles should note that a "dottore" or "dottoressa" in an Italian context does not necessarily hold a Ph.D. Holders of the dottorato acquire the title of dottore di ricerca ("doctor of research") also abbreviated to "Dott. Ric." or "Ph.D.". Dottore (abbreviation in dott./dott.ssa or dr.,[1] meaning Doctor) - this title is not to be confused with the PhD and Post-MA graduates, whose title is Dottore di Ricerca (Research Doctor or Philosophy Doctor).

Lau mia scio, nek s-ro S. nek s-ino M. estas "doctor of research". Sed demandu ilin mem. Char ili ghenerale estas jure pedantaj, ili devus koni chiujn detalojn.

Sed tiun chi temon oni jam unufoje traktis en LibF. Kaj intertempe la Bolonja Procezo shanghis chion por lasi la malnovajn sistemojn problemoj de la pasinta jarcento. Remachi ghin en principo do ne necesas, sed nur atentigi en kazoj, se certaj personoj en la Eo-movado ornamas sin per iuj titoloj por kontribui al sia propra mitigo, kiujn la nesciantoj kaj naivuloj eble riskas blinde kredi sen demandi sin pri la vero malantau la afero.

Kiel sciate, la Eo-movado estas ege inklina, akceptema (germane "anfällig"= por tiaj faroj kaj ludoj.

Kiel ajn, kaj sendepende de titoloj, plej utilan laboron oni farus, se oni praktike agus: ekzemple tradukus la disertacion de PM pri E. Privat al Eo, por ke ankau neitallingvanoj povu legi ghin.