Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Eŭropa Komisiono pritraktos himnon en Esperanto

Eŭropa Komisiono pritraktos himnon en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-02 10:14
Je la monatŝanĝo ekfunkciis la mekanismo de la Eŭropa Civitana Iniciato, nova proceduro de la Eŭropa Unio, per kiu peticio por nova leĝo, subskribita de unu miliono da EU-civitanoj, devos esti formale pritraktita de la Eŭropa Komisiono. Plej rapide agis la aktivuloj de Eŭropa Esperanto-Unio, kiuj jam kolektis la bezonatajn subskribojn en sep landoj. La iniciato de EEU proponas enkonduki devigan kantadon de la eŭropa himno en latino kaj Esperanto en ĉiuj lernejoj de la unio.

Jam ekde la jaro 2006 Eŭropa Esperanto-Unio laboras por doni al Esperanto la rolon de identeca lingvo en la Eŭropa Unio, interalie proponante kantadon de la eŭropa himno en Esperanto. Pri la grava simbola paŝo laŭ la origina plano de EEU devis decidi la ŝtatestroj de la EU-landoj en specifa pintkunveno.

La kunveno proponita de EEU devis havi nur unu temon - la kantadon de la eŭropa himno. EEU esperis ke la ŝtatestroj akceptos kaj subtenos la jenan rekomendon al la EU-parlamento: En internaciaj eŭropaj aranĝoj,  en kiuj oni antaŭvidis kantadon de eŭropa himno, oni kantu la himnon en du lingvoj (unu strofon en la latina kaj alian en Esperanto). La teksto de la himno laŭ EEU estu tiu de Schiller, kaj la Esperanta parto estu kantata en la traduko de L.L. Zamenhof.

Kvankam la deziro de EEU estis tre klare difinita, la ŝtatestroj de la EU-landoj ne montris grandan emon kunveni por diskuti kantadon de la eŭropa himno. Kiam iĝis konate, ke realiĝos la mekanismo de la Eŭropa Civitana Iniciato, Eŭropa Esperanto-Unio tial rapide kaptis la ŝancon por uzi ĝin por fortigi la prestiĝon de nia kara lingvo.

Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, la Eŭropa Komisiono estas devigata formale pritrakti proponon, se subtene al ĝi estis kolektitaj minimume unu miliono da subskriboj en sep el la landoj-membroj de la unio. EEU laboris diskrete, kaj sukcesis dum mallonga tempo kolekti la bezonatan kvanton de subskriboj, ĉefe en landoj en la orienta parto de EU.

Tamen ne sufiĉis la kvanto de landoj, sed feliĉe fine ekagis aktivuloj en Slovenio, Slovakio kaj Luksemburgio, tiel ke la propono kun ĉiuj bezonataj subskriboj povis esti transdonita al la Eŭropa Komisiono jam en la mateno de la 1-a de aprilo.

Laŭ la nun aktuala propono, la eŭropa himno estu kantata en latino kaj en Esperanto ne nur dum internaciaj eŭropaj aranĝoj, sed minimume unu fojon semajne ankaŭ en ĉiuj eŭropaj bazaj lernejoj. Tio laŭ la argumentado de EEU grave utilos por fortigi la senton de komuna eŭropa identeco ĉe la lernantoj.

Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, la Eŭropa Komisiono nun ene de du semajnoj devas kontroli, ĉu la proponitaj paŝoj estas en la kompetenteco de la komisiono.

Libera Folio turnis sin al kelkaj konataj esperantistoj por ekscii, kion ili opinias pri la nova iniciato.

Renato Corsetti: - Mi havas senton pozitivan, kaj mi havas senton malpozitivan. Je unu flanko, sendube temas pri valora kontribuo al Kampanjo 125, tamen ĉe la alia flanko, koreaj komencantoj povas ricevi la impreson ke ili ne estas bonvenaj en Esperantujo kiu kantas himnon eŭropan. Nu, ni lasu la publikon juĝi.

Osmo Buller: - Post la ricevo de konsulta partnereco ĉe Unesko, jen nova atingo por UEA, kies aktivuloj grandparte respondecis pri la kolektado de la subskriboj. La Estraro estas diskutanta pri fondo de komisiono por subteni la himno-kantadon. Intertempe, laŭ mendo de Eŭropa Esperanto-Unio, la CO organizas la presadon de pluraj milionoj da himno-folioj, produktotaj en Slovakio sub redakto de Stano Marček.

Probal Dasgupta: - Miakomprene la esprimoj de deziro kanti eŭropan himnon en Esperanto manifestas unu stilon komuniki latentan deziron helpi malokazigi ŝanĝojn mense malkoloniadajn, kiujn oni, spite al la senduba atingeco de ĉi tiu eŭropskala movo, ne malvolus vidi je skalo tutmonda.

Giorgio Silfer ne respondis al demando de Libera Folio, sed en HeKo, "retagentejo de la Esperanta Civito", aperis jena komento: La laŭta UEA-propagando ĉirkaŭ Eŭropa himno en Esperanto ekzemplas, plian fojon, la klaran kontraston inter finvenkisma emo desupre trudi Esperantigon de simbolo gaĝa, kaj inter la raŭmisma engaĝo kie situas la prioritatoj de la Esperanta Civito. Fakte, civitanoj klare konscias la gravecon de la simboloj, kiel demonstras la senata pritrakto de propono enkonduki la specifan salutformulon "Bonan Raŭmon".

Kritike al la propono de EEU sintenis ankaŭ tradukisto de la Eŭropa Revizia Kortumo, eble timante la baldaŭan oficialigon de Esperanto kaj perdon de sia lukra posteno:

Istvan Ertl: - Mi timas ke ekde nun ni ĝistede vidos sur la kovrilo de la UEA-revuo, senlace kompilata de Stano Marček, grupfotojn de lernejaj klasoj kantantaj la eŭropan himnon en Esperanto.

 

La artikolo validas nur en la tago de la apero, la 1-a de aprilo 2012.

arkivita en:
Stanislav
Stanislav diras:
2012-04-01 08:02
Mi ne spetis tiajn eo-amuzaĵojn de antaŭ almenaŭ du (?) jaroj, kiam Andy sciigis, ke Brad Pitt lernis Esperanton. Vivu la 1-a de aprilo - vera ŝtatfesto de Esperantujo!!!
Viktoro
Viktoro diras:
2012-04-01 09:34
Estas rimarkinda la verŝajneco de tio, kion "diras" la gravuloj!
Alekso
Alekso diras:
2012-04-01 10:17
...simple tro travidebla. Cetere la komento en la stilo de nia moderna klasikulo Dasgupta estas vere brila.
Alekso
Alekso diras:
2012-04-01 10:42
mi jam pentas pri mia komento kaj ĝojus pri ĝia forigo. Vere ne estas simpla la tasko skribi tian artikolon. Venos kritiko kaj se la teksto estas tre verŝajna, kaj se okazas la malo.
Gerrit
Gerrit diras:
2012-04-01 14:20
Jen bela sherco por mia naskighdatreveno. Aliflanke, se iam ajn oni serioze proponus ion similan, mi nepre ege forte kontrauus tion. Imagu: kvazau Usonanoj stari che la flago, kanti la [ne]nacian himnon! Terure! Idoladoro abomena.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-01 15:57
Estas egale, chu sherco au vero, nek himno, nek flago, ecx nek unu mono kunigos la multpopolan Europon.Ghis nun regas nur bankistoj, monopolistoj, lobiistoj, sed ne popolo.
Nur komuna neutrala lingvo povos garantii veran integrighon kaj pli au malpli frue ankaux nunaj politikistoj, kiuj malmulte havas por diri, komprenos. La europa kulturo kaj komuna ecx militista historio ne permesos akcepti iun nacian lingvon kiel komuna, ech se tio nun tiel aspektus.Komence la popolo pro la "chiutaga pano" estas devigita akcepti devigatan situacion, sed post certa tmpo venos popola konscio pri maldemokrateco kaj kreskos kontraustaro.(tiel jam estis kontrau la franca, germana, rusa).
gmickle
gmickle diras:
2012-04-01 17:59
Jen satiro fasonita por la 1-a de aprilo. Sed, fakte, la elementoj de tiu satiro ne estas tro "je la haroj altiritaj". Por la 2-a de aprilo jam pretas ĉi tiu realsatiro:
<url>http://www.europo.eu/[…]/url>.
gmickle
gmickle diras:
2012-04-01 18:01
akueck
akueck diras:
2012-04-09 09:13