Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064

Rekorda kvanto de vizitoj ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-07 20:28

Novan rekordon povas festi la Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko: 9.781 vizitantoj venis dum la jaro 2011 por vidi la ekspozicion. Por komparo: En 2009 la komparebla cifero estis 5.886, en 2010 jam estis 7.523.

Rekorda kvanto de vizitoj ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno - Legu pli...

UEA ricevis la statuson de "konsulta partnereco" ĉe Unesko

UEA ricevis la statuson de "konsulta partnereco" ĉe Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-01 08:31

Universala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas pri rilatoj sed pri partnereco por pli bone esprimi, ke Unesko celas kunlabori kun NRO-j por la komunaj celoj kaj ne nur formale rilati kun ili. Por Unesko NRO-j estas gravaj, ĉar pere de ili ĝi rekte atingas la civilan socion preter la ŝtataj strukturoj.

UEA ricevis la statuson de "konsulta partnereco" ĉe Unesko - Legu pli...

Nova Ĝangalo ŝaltiĝis

Nova Ĝangalo ŝaltiĝis

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-26 09:27

En la nokto inter la 24-a kaj 25-a de februaro laŭ eŭropa horo ŝaltiĝis la retejo Nunonia.com, la nova projekto de Flávio Rebello, antaŭe konata kiel la iniciatinto de la retportalo Ĝangalo kaj la reta televido ITV.

Nova Ĝangalo ŝaltiĝis - Legu pli...

La Civito adoptis la anglan

La Civito adoptis la anglan

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-23 20:48

La retejo de la Esperanta Civito rapide raportis pri la fakto, ke la reta tradukilo de Google ekparolis Esperanton. La raporto tamen aperis nur en la angla.

La Civito adoptis la anglan - Legu pli...

Zamenhof - simbolo de Bjalistoko?

Zamenhof - simbolo de Bjalistoko?

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-23 20:29

Ludoviko Zamenhof gajnis la retan voĉdonadon pri "simbolo de Bjalistoko", aranĝitan de la pola retejo onet.pl.

Zamenhof - simbolo de Bjalistoko? - Legu pli...

Mesaĝo de Probal Dasgupta okaze de la lingvotago 2012

Mesaĝo de Probal Dasgupta okaze de la lingvotago 2012

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-22 08:05

Unesko en novembro 1999 deklaris la 21-an de februaro Internacia Tago de la denaska lingvo. La celo de la tago estas konservi la lingvomultecon kaj kulturmultecon. La elekton de la dato motivis eventoj de la 21-a de februaro 1952 en Dako (tiam orienta Pakistano, nun Bangladeŝo), kie la polico mortigis homojn, kiuj manifestaciis por la Movado por bengala lingvo. Ni publikigas la mesaĝon de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, okaze de la tago de la denaska lingvo.

Mesaĝo de Probal Dasgupta okaze de la lingvotago 2012 - Legu pli...

Pasintjare aperis 172 libroj en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-11 17:30

Dum 2011 en nia libromerkato aperis 172 libroj en/pri Esperanto, kun entute 19 mil 775 paĝoj, iom malpli ol averaĝe dum la lasta jardudeko. La plej aktiva Esperanto-eldonejo denove estis MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kun 26 volum(et)oj politikaj kaj sociaj de maldekstraj aŭtoroj, kiujn plejparte li mem tradukis.

Pasintjare aperis 172 libroj en Esperanto - Legu pli...

Kolapso ne trafis Esperanton

Kolapso ne trafis Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-28 13:11

En Rio-de-Ĵanejro kolapsis tri konstruaĵoj en la strato kie troviĝas la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, grava brazila organizaĵo esperantista, fondita en 1951. En la unua momento brazilaj esperantistoj timis, ke estis detruita la sidejo de KKE, tamen baldaŭ montriĝis, ke la trafitaj konstruaĵoj troviĝis transe de la strato.

Kolapso ne trafis Esperanton - Legu pli...

IJK 2012 okazos en Vjetnamio, venontjare en Israelo

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-18 19:51

Post trisemajna necerteco pri la loko de 68-a Internacia Junulara Kongreso, kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, la estraro de TEJO decidis, ke la ĉi-jara junulara kongreso okazos en Hanojo, Vjetnamio - samurbe kun la Universala Kongreso. Decidita estas ankaŭ loko de TEJO-kongreso en 2013 - ĝi okazos en Israelo. Prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar, en komuniko dissendita de TEJO rakontas pri okazintaĵoj de lastaj tagoj. Ni publikigas la tekston senŝanĝe.

IJK 2012 okazos en Vjetnamio, venontjare en Israelo - Legu pli...

La projekto pri reta PIV ne haltis

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-16 12:00

Por ellabori retan version de Plena Ilustrita Vortaro inter esperantistoj estis kolektitaj monkontribuoj de 10.000 eŭroj. La sumo estis finkolektita en marto 2011, sed poste ne videblis grandaj evoluoj. Multaj donacintoj ekmiris, kio okazis, kaj ankaŭ Libera Folio kelkfoje turnis sin al la gvidantoj de la projekto por ricevi pliajn informojn. La 15-an de januaro fine aperis aktualaj informoj pri la stato de la afero en la retejo vortaro.net. Ni publikigas la kompletan tekston.

La projekto pri reta PIV ne haltis - Legu pli...

Etsuo Miyoshi esperas je fina venko en EU

Etsuo Miyoshi esperas je fina venko en EU

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-16 09:28

Ŝanco por fina venko de Esperanto ekzistas nur en Eŭropa Unio, kredas la konata mecenato Etsuo Miyoshi. Pro tio li decidis nuligi la subvencion Cigno, kaj anstataŭe krei novan premion, kiu instigu landajn Esperanto-asociojn en EU pli vigle informadi. Aldone li plu esperas, ke Universala Esperanto-Asocio uzos sian kapitalon por aperigi anoncojn pri Esperanto en eŭropaj gazetoj. Asocioj, kiuj volas konkuri pri lia nova premio, kiu valoras proksimume 2.000 eŭrojn, devas sendi gazetarajn artikolojn kaj aliajn dokumentojn pri sia informa agado al la nove kreita japana fondaĵo Cigno ene de du monatoj.

Etsuo Miyoshi esperas je fina venko en EU - Legu pli...

Sam Green reserĉas siajn heroojn

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-08 14:58

La direktoro de la filmo "Universala lingvo" perdis siajn notojn, kaj tial ne povas dissendi la promesitan diskon kun la filmo al la intervjuitoj. Nun li petas la helpon de esperantistoj por rekontakti la homojn.

Sam Green reserĉas siajn heroojn - Legu pli...

IJK kredeble okazos en Ĉinio aŭ Vjetnamio

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-08 14:47

La planoj pri Internacia Junulara Kongreso 2012 en Japanio estis surprize nuligitaj kelkajn tagojn antaŭ la jarŝanĝo. Nun la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO konsideras plurajn alternativajn lokojn por la IJK. La decido estos farita en la proksimaj tagoj, sed jam nun ŝajnas klari, ke la kongreso okazos aŭ en Ĉinio, aŭ en Vjetnamio.

IJK kredeble okazos en Ĉinio aŭ Vjetnamio - Legu pli...

Eŭropa subvencio por instruista trejnado urĝe petenda

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-08 14:32

Partoprenontoj de instruista trejnado, okazonta dum la Itala Kongreso de Esperanto en aŭgusto, havas la ŝancon ricevi subvencion de Eŭropa Unio. La subvencio kovras ne nur la kotizon de la trejnado, sed ankaŭ vojaĝ- kaj restadkostojn. Limdato por peti la subvencion estas la 16-a de januaro.

Eŭropa subvencio por instruista trejnado urĝe petenda - Legu pli...

TEJO esperas ke junulara kongreso tamen okazos en Azio

TEJO esperas ke junulara kongreso tamen okazos en Azio

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-03 12:46

La fiaskon de la plano por IJK en Japanio kaŭzis ĉefe problemoj pri la ejo, rakontas la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, en mallonga intervjuo kun Libera Folio rekte el Gdańsk. Tie li partoprenas junularan aranĝon, dum kiu kunsidas ankaŭ la komitato de TEJO. Spite la nuligon de la japana IJK, TEJO esperas ke la junulara kongreso ĉi-jare povos okazi en Azio. Kunordigo kun la UK en Vjetnamio estas alternativo, kiun oni nun konsideras.

TEJO esperas ke junulara kongreso tamen okazos en Azio - Legu pli...

Dennis Keefe elektita Esperantisto de la jaro 2011

Dennis Keefe elektita Esperantisto de la jaro 2011

de Redakcio Laste modifita: 2011-12-16 22:22

La gazeto La Ondo de Esperanto post voĉdonado inter 15 elektantoj deklaris Dennis Keefe la Esperantisto de la jaro 2011.

Dennis Keefe elektita Esperantisto de la jaro 2011 - Legu pli...

Probal Dasgupta: "Ni vendu A-Kvon al la publiko"

de Redakcio Laste modifita: 2011-12-15 11:10

En sia saluto por la Zamenhofa tago, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, proponas du versiojn de la Zamenhofa ideo: internan kaj eksteran. Aŭ aleksteran kaj samideanaran, kiel li preferas nomi ilin.

Probal Dasgupta: "Ni vendu A-Kvon al la publiko" - Legu pli...

Tibor Sekelj omaĝita dum malferma tago de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2011-12-04 06:11

La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro allogis 70 vizitantojn el 11 landoj. La ĉefan prelegon faris Spomenka Štimec pri la vivo de la mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto Tibor Sekelj (1912-1988). La 14-an de februaro pasos 100 jaroj de post lia naskiĝo, pro kio Eŭropa Esperanto-Unio deklaris la jaron 2012 Jaro de Tibor Sekelj kaj ankaŭ la Komitato de UEA rekomendis priatenti la datrevenon. La prelego de Štimec estis do kvazaŭ enkonduko al la jaro. Ĝi estis filmita kaj estos baldaŭ videbla en la Reta Kinejo de UEA.

Tibor Sekelj omaĝita dum malferma tago de UEA - Legu pli...

Elna Matland forpasis

Elna Matland forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2011-11-28 21:22

Honora Membro de UEA s-ino Elna Matland forpasis la 23-an de novembro en Bergeno, Norvegio. Ŝi naskiĝis la 28-an de aprilo 1921 en la sama urbo. Matland lernis Esperanton en 1939 kaj baldaŭ ekaktivis movade.

Elna Matland forpasis - Legu pli...

Familia renkontiĝo migris norden

Familia renkontiĝo migris norden

de Redakcio Laste modifita: 2011-10-31 07:38

Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj okazis la unuan fojon en Hungario en la jaro 1979, kaj de tiam ĉiujare altiras dekojn da partoprenantoj. Ĉi-somere REF unuafoje okazis ekster centra kaj orienta Eŭropo, en Svedio. "Por mi persone REF estas unu el la plej interesaj fenomenoj en Esperantujo", rakontas Vanja Radovanović, kiu fine trovis tempon verki raporton por Libera Folio. Venontjare REF okazos en Germanio.

Familia renkontiĝo migris norden - Legu pli...

Agoj pri dokumento