Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Sam Green reserĉas siajn heroojn

Sam Green reserĉas siajn heroojn

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-08 14:58
La direktoro de la filmo "Universala lingvo" perdis siajn notojn, kaj tial ne povas dissendi la promesitan diskon kun la filmo al la intervjuitoj. Nun li petas la helpon de esperantistoj por rekontakti la homojn.

La alvoko de Sam Green aperas en la retejo de la filmo. Tie li skribas:

-  Ni filmis ĉi tiujn portretojn dum la UK en Jokohamo (2007) kiel parto de nia dokumentfilmo La Universala Lingvo. Nun la filmo estas finfarita, kaj disvastiĝas tra la mondo, ni vere ŝatus danki ĉiujn per senpaga DVD. La problemo estas, ke mi iam perdis la paperon, kiu havis ĉiujn nomojn kaj adresojn. Ho ve! Do, ni estus ege dankemaj por ajna helpo rilate al kiu estas kiu.

Eblas vidi la intervjuetojn kaj lasi informojn pri la nomoj de la partoprenintoj en la retejo de la filmo.

arkivita en: