Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Familia renkontiĝo migris norden

Familia renkontiĝo migris norden

de Redakcio Laste modifita: 2011-10-31 07:38
Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj okazis la unuan fojon en Hungario en la jaro 1979, kaj de tiam ĉiujare altiras dekojn da partoprenantoj. Ĉi-somere REF unuafoje okazis ekster centra kaj orienta Eŭropo, en Svedio. "Por mi persone REF estas unu el la plej interesaj fenomenoj en Esperantujo", rakontas Vanja Radovanović, kiu fine trovis tempon verki raporton por Libera Folio. Venontjare REF okazos en Germanio.

La tradicia Renkontiĝo de Esperantaj Familioj (REF) en sia ĉi-jara 33-a eldono atingis sian plej nordan ejon - nome, la gastejon "Esperantogården" (Esperanto-bieno) en la sveda vilaĝo Lesjöfors, inter 22-a kaj 31-a de julio 2011. La aranĝon partoprenis ĉi-jare 13 familioj el 11 landoj el Eŭropo, kun eĉ gastino kiu venis el Kanado - entute la partoprenantaro nombris 51 personojn, el tio 26 infanojn inter 1 kaj 16 jaroj.

Kvankam la nombro de la partoprenantoj malkreskis kompare kun kelkaj antaŭaj REF-oj, tamen temis pri sukceso, se konsideri la longan kaj multekostan vojaĝon por plejmulto de la E-familioj. La organizantoj, t.e. la familio Lundberg/Petrović kaj Martin Strid, sukcesis, nome da Ido-fondaĵo kaj la ejo, oferti favorajn kondiĉojn al ĉiuj kiuj emis kaj povis partopreni tiun tradician aranĝon kiu, por plejmulto de la partoprenantaj familioj, estas deviga parto de ĉiuj someraj planoj.

Krom agrabla ejo kaj por svedaj cirkonstancoj tre favora prezo la REF-anaron atendis ankaŭ malkutime bela kaj varma vetero, kiu ebligis multe da eksterdomaj aktivadoj - ekde naĝado en pluraj najbaraj lagoj (kie la akvotemperaturo superis 20 gradojn!) tra arbaraj promenadoj kaj plukadoj de arbaraj beroj ĝis sportaj ludoj. Ankaŭ ekskursa tago donis neforgeseblajn spertojn: unue veturadon per malnovaj "usonstilaj" ĉevalĉaroj, poste kanuadon tra riveroj kaj lagoj kaj fine la lacigan, sed ankaŭ amuzegan relbicikladon laŭ forlasitaj reloj de la iama fama Inlandsbanan, enlanda fervoja linio kiu ĝis la 80-aj jaroj konektis urbetojn kaj vilaĝojn de kontinentaj arbaraj regionoj en meza Svedio.

Kompreneble, ne la tuta aktivado okazis ekstere: en la ejo gepatroj preparis plurajn laborgrupojn kaj programerojn, kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. Infanoj tre ŝatis maskofaradon, pentradon, origamion kaj la japanan ŝnurludon ayatori, preparadon de kasteloj el kartono, pli aĝaj emis filmofaradon, serĉludojn  ... Sed, kiel ĉiam kun infanoj, ankaŭ tre amuzaj estis eksterprogramaj aktivadoj kiel ludo en flako apud la ejo aŭ uzo de malnovmoda herbejfalĉilo. ;o)

Do, laŭ ĉiuj aspektoj la ĉi-jara REF estis tre sukcesa kaj ĉiuj familioj bedaŭregis kiam venis la adiaŭa tempo. La komuna gaja kaj vigla etoso kiu regas dum ĉiuj REFoj ne estas facile forgesebla, infanoj ĝuas la amasajn ludojn en granda ena kaj ekstera spaco, kaj gepatroj havas la eblon denove renkonti malnovajn amikojn aŭ ekkoni novajn ... Kaj, ankaŭ grave, ripozi pli ol dum la kutima familia vivo!

Por mi persone REF estas unu el la plej interesaj fenomenoj en Esperantujo – malantaŭ REF staras nek ajna organizo nek iu persono/familio kaj, spite al tio (aŭ ĝuste pro tio?), la aranĝo travivis jam 33 jarojn kaj dum tiuj jaroj la ĉefa ideo de la aranĝo ne ŝanĝiĝis multe. Kvankam ĉiujare ŝanĝiĝas la organizantoj kaj partoprenantaj familioj, la ideo travivas ĉiujn ŝanĝojn… kaj eĉ sen grandaj kvereloj kaj malamikaj sentoj (bedaŭrinde, oftaj ankaŭ je neprofitaj kampoj kiel E-movado).

Unu el la aferoj kiu tamen ŝanĝiĝas estas la REF-a programo: en la komencaj REF-jaroj pli granda akcento estis je pli formalaj edukmanieroj – kursoj, legado, skribado …  kaj dum la lastaj jaroj pli da fortoj estis koncentritaj por fari internaciajn ludrondojn kaj tiel paroligi infanojn, igi ilin uzi la lingvon dum la ludo kun samaĝuloj. Sed, egale al la maniero, ĉefa kaj, ŝajnas al mi, plej grava afero estas trovi ekvilibron inter edukado kaj simpla ludado, doni al la infanoj iom da (lingvo)scioj kaj lasi ilin uzi tiujn sciojn memstare kun diverslandaj amikoj… dum la lerneja jaro estas eĉ tro da devigaj aferoj, kaj la plej multaj nunaj gepatroj ne deziras fari el REF unu plian edukad-kurson, sed aranĝi pli malstreĉan medion por uzi la lingvon.   

Kroma menciinda afero estas la demokratia decidmaniero de REF, plej bone videbla ĉe la elekto de venontaj REF-ejoj kaj REF-organizantoj. Findecidoj estas farataj per voĉdonado kaj, laŭ mia memoro, tiu sistemo tre bone funkciis kvankam foje ŝajnis malrapida ... sed, tamen, ĉiuj observis la neskribitajn REF-ajn regulojn.

Ĉe loka organizado, la organizanta familio havas liberajn manojn por strukturigi la programon laŭ propraj deziroj, sed ankaŭ tie kelkaj neskribitaj reguloj estas observataj: anstataŭ multaj ekskursoj (kiuj el REF farus turisman vojaĝon kaj malhelpus la infanojn uzi tempon por kuna ludado) oni preferas laborgrupojn, mallongajn komunajn promenadojn ... La programo (laborgrupoj, prelegoj ktp) estas ĉefe memorganiza, gepatroj faras/organizas/gvidas tion kion ili persone emas fari (kun klopodoj ke pli aĝaj infanoj ankaŭ mem preparu diversajn programerojn).

La rezulto estas tiu longdaŭra aranĝo kiu, laŭ mi, sukcese kunigas uzon de esperanto kun infana ludo, strebon eduki infanojn en/pri esperanto kun amuziĝo ... al infanoj REF ofertas okazon por komuna ludo en krea etoso, sen tro da fiksita programo kaj tro da gepatra premo. Kaj al gepatroj REF donas tempon por malstreĉiĝi, fari kun siaj kaj aliaj infanoj tion kion oni dum la labora parto de la jaro ne povas ... Kaj ankaŭ tiu daŭra ŝanĝiĝado de la REFaj programoj kaj etoso (en la limoj akceptitaj de la ĉiam ŝanĝiĝanta rondo de partoprenantaj familioj) kiu dependas de la organizantoj, de la nombro kaj aĝo de ĉeestantaj infanoj, emoj da gepatroj, kontribuas al ĝia ĉarmo.

Fine, mi deziras danki al la organizintoj kaj ĉiuj kiuj kontribuis al la ĉi-jara tre bona REF kaj invitas ĉiujn familiojn en kiuj esperanto estas regule parolata veni al la venontjara, 34-a REF kiu okazos en arbara domo proksime al la sudorienta germana urbeto Sayda inter la 29-a de julio kaj la 10-a de aŭgusto 2012, kun la familio Diestel/Schlesinger kiel organizantoj.

Raportis Vanja Radovanović 

 
arkivita en:
sencay
sencay diras:
2011-11-08 21:08