Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / IJK kredeble okazos en Ĉinio aŭ Vjetnamio

IJK kredeble okazos en Ĉinio aŭ Vjetnamio

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-08 14:47
La planoj pri Internacia Junulara Kongreso 2012 en Japanio estis surprize nuligitaj kelkajn tagojn antaŭ la jarŝanĝo. Nun la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO konsideras plurajn alternativajn lokojn por la IJK. La decido estos farita en la proksimaj tagoj, sed jam nun ŝajnas klari, ke la kongreso okazos aŭ en Ĉinio, aŭ en Vjetnamio.

Laŭ informoj de la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, la asocio rapide ekserĉis aliajn eblojn tuj, kiam evidentiĝis, ke la kongreso ne povos okazi en Japanio. Nun la proponoj estas kolektitaj, kaj fina decido plej verŝajne povos esti anoncita ene de semajno, li klarigas responde al demando de Libera Folio.

- Unuavice nia celo estas ke IJK okazu en orienta Azio, sed kompreneble ni informiĝis ankaŭ pri eblecoj organizi ĝin en Eŭropo. Jam nun ni scias, ke tiu dua ebleco plej verŝajne ne devos realiĝi, ĉar ni ricevis pozitivajn respondojn de Ĉinio kaj Vjetnamio, kaj konsekvence eŭropaj variantoj ne estos konsiderataj.

Libera Folio: Kiam vi faros la finan decidon?

- Lunde okazos ĉi-tema reta kunveno de TEJO-estraro, do tiam evidentiĝos ĉu ni jam havas sufiĉajn informojn por elekti organizanton, aŭ necesos ankoraŭ plia esplorado pri tiuj du landoj. Se la organizantoj de IJK elektiĝus lunde, evidente ili estos la unuaj por ricevi informojn pri tio. La ĝenerala publiko kelkajn tagojn poste ricevos informon pri la loko de IJK aŭ eventuale pri neceso pluesplori la eblecojn. Tamen jam nun ni povas informi ke kun granda verŝajneco Internacia Junulara Kongreso 2012 okazos en orienta Azio.

 
arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2012-03-09 12:51
Kiel "Chinese Human Rights Defenders" raportas en sia jarraporto pri homaj rajtoj, la stato de la homaj rajtoj en Chinio draste malbonighis. Lau tiu raporto en la lasta jaro estis arestitaj 3800 registaro-kritikantoj. Oni klarigis tiun drastigon per la "araba printempo".

http://www.chrdnet.com/[…]/

http://www.chrdnet.com/wp-c[…]ve-final-online-version.pdf


Chijare, Andreas Künzli pretigas raporton pri la stato de la homaj rajtoj en Vjetnamio, kie en 2012 okazos la Universala Kongreso de Esperanto en la jubilea jaro de Eo. Vjetnamio estas daure regata de komunisma partio lau stalinisma tipo, kiu draste subpremas homajn rajtojn, precipe etnajn kaj religiajn minoritatojn kaj registaro-kritikantojn, malgrau lastatempe "liberaligho" lige kun la enkonduko de kapitalismaj elementoj.

Pro tio La rilatoj de UEA vidalvide de la vjetnamiaj instancoj dum la kongreso estos ekzakte observataj, la koncernaj tekstoj kaj artikoloj atente legataj, kaj, se necese, kritikataj post publikigo.

chielismo
chielismo diras:
2012-03-10 12:18
En Ĉinio ni vivas tre sekura kaj libera. Mia brazila koego vivas du jarojn ĉe mi, kaj lin neniu polico vizitas aŭ demandas surstrate. Kiam ni vojaĝas en Okcidento, ni sentas danĝeron je severa policumo.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-10 13:36
Ho, mia dio, kiu cerblava ideologo rakontis al vi tiun fatrason?
esperanto
esperanto diras:
2012-03-10 15:30
Koncerne homajn rajtojn mi sugestas al la Eo-movado, ke ghi forstreku tiun paragrafon el siaj statuoj, char tiu koncerna paragrafo servis nur por flati kaj plachi al UNO, Unesko k.s. Tiu perversa ludo estas nuntempe daurigita kun la bulgara komunisto Bokova. La Eo-movado neniam serioze defendis la homajn rajtojn de iu ajn. Okazis ech male: La Eo-movado koketis kun reghimoj, kiuj drastege malrespektis homajn rajtojn: nacisocialismo, komunismo, post 1989 Chinio, Kubo, Vjetnamio ktp. Iam ankau Irano. En tiuj landoj estas drastege malrespektataj la homaj rajtoj de plej diversaj minoritatoj kaj individuoj. La Eo-movado chiam fere silentis. Lau enketoj faritaj de mi e-istoj ech respondis, ke ili fajfas pri homaj rajtoj, char tio estus nur pagita propagandacho de Usono ktp.

Do, la paragrafon pri homaj rajtoj en la statutoj de Esperanto-organizajhoj mi konsideras kiel puran hipokritajhon (eble mem propagandan trukon) kaj rekomendas al la Eo-organizajhoj, kiuj fajfas pri homaj rajtoj, konsiderante ilin propagandan trukon de la Okcidento, forstreki ilin el siaj statutoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-04 19:36
Se neniu faras, mi faras, nome rememorigi la Eo-movadon pri la perforta disbato de la manifestaciado de studentoj, laboristoj kaj intelektuloj sur la placo Tian An Men en Pekino antau 23 jaroj (1989).

En Chinio tiu evento estas oficiale tabuigita far la registaro.

En la Eo-Vikipedio oni trovas jenan magran informon:
http://eo.wikipedia.org/[…]/Protestoj_sur_placo_Tian_An_Men

Chu la Eo-movado siatempe protestis ne estas konate al mi.

(Cetere, se UEA nenion faris tiurilate mi komprenas, char ghi estas politike neutrala. Sed la Eo-movado ja ne konsistas nur el UEA - kvankam preskau)