Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / UEA ricevis la statuson de "konsulta partnereco" ĉe Unesko

UEA ricevis la statuson de "konsulta partnereco" ĉe Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-01 08:31
Universala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas pri rilatoj sed pri partnereco por pli bone esprimi, ke Unesko celas kunlabori kun NRO-j por la komunaj celoj kaj ne nur formale rilati kun ili. Por Unesko NRO-j estas gravaj, ĉar pere de ili ĝi rekte atingas la civilan socion preter la ŝtataj strukturoj.

Por ke la partnereco estu sur firma kaj serioza bazo, Unesko asignas ĝin nur al NRO-j, kiuj havas establitan centran oficejon kaj plenumas ankaŭ aliajn postulojn.

UEA havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954. Antaŭe estis tri kategorioj: apud la plej alta el ili, formalaj asociaj rilatoj, ekzistis formalaj konsultaj rilatoj kaj operaciaj rilatoj. UEA troviĝis en tiu lasta kategorio. Ekde nun estas du kategorioj: asocia kaj konsulta partnerecoj. En la unua estas akceptataj nur malmultaj grandaj NRO-j por la periodo de ok jaroj. La konsulta partnereco ne estas tempe limigita, sed la koncernaj NRO-j devas montri konstantan aktivecon kaj daŭre kontribui al la agadoj de Unesko je ties plena kontento. 

La plej longedaŭra kontribuo de UEA al Unesko estas la eldonserio Oriento-Okcidento, en kiu ekde 1961 aperis 49 elstaraj mondliteraturaj verkoj en Esperanta traduko. UEA esperantigis kaj eldonis ankaŭ librojn k.a. materialojn de Unesko. La temo de la Universala Kongreso estas ofte ligita al speciala jaro aŭ jardeko de Unesko kaj la temo estas pritraktata en kongresaj programeroj. Multaj UK-oj ricevis mesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, laste la 96-a UK en Kopenhago. UEA partoprenis en diversaj kampanjoj de Unesko; ekz. en la kolektado de subskriboj por la Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto ĝi estis inter la plej aktivaj NRO-j.

Pro sia oficiala statuso UEA havas pli facilan aliron al la Ĝenerala Konferenco kaj aliaj aranĝoj de Unesko. La plej elstaraj kaj daŭre valoraj atingoj de UEA ĉe Unesko sendube estas la rezolucioj de la Ĝeneralaj Konferencoj en Montevideo en 1954 kaj en Sofio en 1985 kiel la internacie plej gravaj rekonoj al Esperanto kaj Universala Esperanto-Asocio.

La konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe la sidejo de Unesko en Parizo estas Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo. Unesko estas en oficiala partnereco kun 368 internaciaj NRO-j.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-03-01 21:32
En chiu kongresa libro estas skribita; UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (kun oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko). Pro tio mi miras, ke nun la redakcio skribas pri tio kvazau estus io nova!

S-ino Irina Bokova povis do nur tion konstati. La biciklon shi ne inventis.

Shi povus, se shi volus ion bonon por Esperanto fari,por demokrata popola interkomprenigho, sendi alvokon al cxiuj nacioj okaze de 125-a jubileo de Esperanto, ke Esperanto estu chie rigardata kiel samrajta elekta lingvo en la lernejoj.

Mi esperas, ke kun tiu propono UEA jam sin direktighis al shi.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-03-01 23:56
Vi trovos la respondon al via demando en la artikolo mem: "Antaŭe estis tri kategorioj: [...] operaciaj rilatoj. UEA troviĝis en tiu lasta kategorio. Ekde nun estas du kategorioj: asocia kaj konsulta partnerecoj."

Bonvolu ne skribi per majuskloj; tio estas kiel KRII.

Yves Bellefeuille
esperanto
esperanto diras:
2012-03-02 01:47
Unue: Interese kiel nacilingve traduki tiun "konsultan partnerecon". En la germana "konsultative Partnerschaft" sonas pli malpli same absurde kiel Deutsche Demokratische Republik, sozialistische Bruderstaaten au Union der Sozialistischen Sowjetrepubliken. Sed mi ne miras: la chefo de Unesko estas reprezentanto de la iama bulgara komunisma movado (kiu, je nia felicho, vershajne pozitive rilatas al la Eo-movado).

Due: Partnereco, en kiu la partneroj ne konsultas unu la alian, ne estas vera partnereco, do "konsulta" estas superflua. Do, se ekzistas konsulta partnereco, devus ekzisti automate ankau la kategorio "nekonsulta partnereco" (sed la jhus klarigita logiko ja ekskludus tian version). Pro tio oni eble inventis la kategorion "asocian partnerecon". :-))) Sed tio estas ludtereno chefe por juristoj, burokratoj, oficistoj kaj terminologio-fanatikuloj, kaj eble havas signifon por iuj NROj, kiuj aparte volas profilighi che Unesko.

Trie, en mia 30-jara Eo-kariero mi neniam renkontis "simplan" esperantiston, kiu povis klarigi la signifon de "formalaj asociaj rilatoj", "formalaj konsultaj rilatoj", "operaciaj rilatoj" ktp. (au la diferencon inter tiuj). Same estos en la kazo de "konsulta partnereco". Vershajne chio signifis enhave en principo pli malpli la samon, kun iuj burokratiaj nuancoj en la rilatoj kun NROj (ekzistas tiom multaj NROj, kiuj ne plenumas la kondichojn, tiel ke de tempo al tempo oni devas purigi la liston, ankau pro kostfaktoraj konsideroj). (Mi trovis en la reto iun longan anglalingvan chi-rilatan direktivon, kiuj priskribas tiujn kategoriojn, sed mi ne legis kaj certe ne legos ghin).

Kvare, chu kun au sen konsulta partnereco probable nenio esenca shanghighos, nek por UEA nek por Esperanto mem, nek por la rilatoj inter la Eo-movado kaj Unesco. (hipotezo)

PS Majuskligo en retmesaghoj ne plu nepre signifas kriadon, sed estas (unu el tre malmultaj) manieroj atentigi pri sia mesagho en la vasta maro de minusklaj mesaghoj, kiuj ne estas atentataj.
otbuller
otbuller diras:
2012-03-02 13:05
Ne vere indas kritiki la terminojn. Ili malofte aŭ neniam povas esti tiel brile elpensitaj, ke ili per si mem malkovrus la enhavon de tio, kies etikedoj ili estas. Eble la rezulto povus esti pli eleganta, se inventus ilin unu homo, sed la novajn terminojn de Unesko kreis komisiono kaj ne Bokova, kies tasko estas apliki ilin. Por koni ilian signifon necesus pristudi 8-paĝan dokumenton, sed se temas pri esperantistoj, tion bezonas fari nur tiuj en UEA, kiuj estas rekte koncernataj. Al aliaj sufiĉas scii, ke inter miloj da NRO-j UEA apartenas al la ekskluziva grupo de 368, kiujn Unesko invitas al siaj kunvenoj kaj kies komentojn pri siaj planoj k.a. dokumentoj ĝi petas.

Estas interese, cetere, ke samtempe kiam en niaj propraj rondoj aŭdiĝas plendoj ekz. pri la "multekosteco" de la CO, Unesko emfazas la neceson de serioza centra oficejo kaj ne konsideras NRO-jn, kiuj ne havas ĝin. (Tiurilate Andy ŝajnas pensi simile, se jugi laŭ liaj komentoj ankaŭ ĉi tie. Tion mi tre aprezas.)
esperanto
esperanto diras:
2012-03-02 14:32
Certe, mi pensas, ke la ekzisto de la CO estas unu el la chefaj motivoj, por ke UEA povis konservi sian statuson che Unesko. Pro tio mi chiam pledis por ghia fortigo.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-02 14:55
> Estas interese, cetere, ke samtempe kiam en niaj propraj rondoj aŭdiĝas plendoj ekz. pri la "multekosteco" de la CO, Unesko emfazas la neceson de serioza centra oficejo

Krome ni ne forgesu, ke la CO ne estas iu abstrakta, homsupera estajho sendependa de surteraj zorgoj: ghin konsistigas, vivigas, vigligas k sencohavigas ghiaj oficistoj. Plendoj pri ilia "multekosteco" k postuloj pri mapliigo de ilia nombro, au pri dismembrigho de la CO en plurajn mondopartojn - nu, se oni volus detrui la CO k UEA, tiu estus bona maniero.

Tio memorigas pri la ideo - por solvi la katastrofan staton de revuo Esperanto - nomumi "volontulajn redaktorojn"... Gape k senvorte.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-02 15:56
Plendojn pri multekosteco de io ajn oni chiam devus serioze konsideri, ankau en nia Eo-movado, kie ekzistas tro da maldekstruloj, kiuj ofte indiferente rilatas al mondemandoj.

Pri la CO mi esperas kaj kredas, ke tie regas respondeca kaj realisma sinteno. Neniu dubas, ke la nunaj oficistoj de la CO bone plenumas sian laboron.

Oni ne povas elspezi pli da mono ol oni posedas. Krom se oni volas fari shuldojn (au foruzi siajn rezervojn). Se la CO povas permesi al si 50 oficistojn, ghi havu 50, se nur 5, do estu nur 5. Tute simpla kalkulo. En kazo de financaj problemoj, la nederlandajn financinstancojn tute ne interesas, chu en la CO iu sencohave vivigas au vigligas la oficejon. Tio estas tro rozkolora esperantista sinteno. La nederlandajn financinstancojn interesighus nur pri la financa stato de la entrepreno, kaj se ghi estus negativa ili vershajne venus al la konkludo, ke la vivigo kaj vigligo de la CO ne estas tre sencohava, char tro multekosta. Ilin ech ne interesus la demando, chu temas pri Esperanto, char Esperanto totale ne interesus ilin.

Simile estas che Unesko: Unesko tute ne interesighas, chu temas pri Esperanto-asocio. Ghin interesas nur, chu UEA plenumas la formalajn kondichojn por aparteni al unu el la membrokategorioj, ekzemple la fama "konsulta partnereco", kiun mi kritikis kiel absurdan. Tio estas pure formaljura demando. Pri kio tiu NRO okupighas ludas nenian rolon (krom eble se ghi estas novnazia au terorisma organizajho - mi ne scias, kiel Unesko traktas la alighpeton de tiaj organizajhoj).

Konklude: Neniun oficialan instancon en tiu chi mondo Esperanto interesas, sed nur chu formaljuraj kaj financaj kriterioj de la koncerna asocio estas respektitaj kaj plenumitaj, do chu ghi respektas la leghojn. Tio estas la absoluta fundamento de chio. Chu Moleon au McCoy au iu alia vivigas kaj vigligas la Centran Oficejon, tio krom la chefon kaj la personaron de la CO, la estraron kaj kelkajn komitatanojn kaj membrojn de UEA probable praktike interesas neniun, precipe neniun de la "ekstera mondo", krom - jen denove - la impostinstancojn au la fremdulpolicon.

Mi estas scivolema, kiel vi chifoje reagas al tiuj klarigoj. Vershajne kun via kutima maniero deflankighi de la konkreta temo.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-02 17:29
> Se la CO povas permesi al si 50 oficistojn, ghi havu 50, se nur 5, do estu nur 5.

Konsentite. Sed se la CO povas permesi al si 5 oficistojn, ghi ne havu nur 2.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-02 21:54
Mi dubas pri tio, char la elspezoj por salajroj de CO-oficistoj shajnas al mi lau la vidita publikigita bilanco jam sufiche altaj, au troaj, kompare kun la enspezoj.
Unue mi volus vidi realajn novajn rezultojn kaj enspezojn de la laboro de CO favore al Esperanto, do ne nur rutinan plenumon de taskoj. Poste oni povos plue diskuti pri aldonaj oficistoj kaj salajratoj.
manuelital
manuelital diras:
2012-03-02 00:09
Kara Stani, mi dankas vin pro la atentigo pri la afero. Tamen, ŝajnas al mi, ke estas diferenco inter " eblo de simplaj formalaj rilatoj " kaj " partnereco ", kiu signifas " kunlaboron ". Do kaj eble, S.ino Irina Bokova ne eraris, komunikante la pozitivan variaĵon. Kiel ajn, kara Stani, estus ĉiam vigla kaj " pika ". Kun amikegaj salutoj,
                                                             Manŭel
pistike65
pistike65 diras:
2012-03-29 00:27
http://www.esperantio.net/index.php?id=1899

Silfer tute deliras pri la rilatoj de UEA kun Unesko. UEA neniam falis el B al C, kiam Unesko ankorau aplikis literojn por la nomoj de la rilatoj. ILEI estis en kategorio C, ghis ghi estis eljhetita komplete, char ghia tiama sekretario, la fripono Orellana ne liveris al Unesko devigan, lauperiode sendendan raporton. Vidu www.liberafolio.org/2007/ileiunesko
Amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-07-15 15:48
Lau
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7242

mi pravis, kiam skribis tion antau kelkaj tagoj
http://sezonoj.ru/2012/07/213kz/

Ili senpacience agas por pushi s-ron Fettes al la prezidanteco de UEA. Aliajn ideojn ili shajne ne havas.

Sed ili ech ne skribis, chu Fettes pretas akcepti la prezidantecon. Tiun respondin li eble donos dum la hanoja UK. (Oni shatus ankau scii, kiuj estis la aliaj "potencialaj kandidatoj".

Se Fettes akceptos (despli ke ne estas alternativo), kaj mi vetas je 80%, tio signifus, ke Silfer eraris (http://www.esperantio.net/index.php?id=1975).

La prezidantigho de Fettes signifus ankau, ke post Tonkin, Corsetti, Dasgupta la regado de la kerna UEA-koterio estos daurigita. Tio estas tre malbona kaj rememorigas al la mekanismo Chrushchov, Brejnev, Andropov, Tchernenko, Gorbachov. Kun la diferenco, ke Gorbacov almenau volis fari iujn reformojn. Supozeble de Fettes tio ne ests atendebla, despli ke liaj dubindaj strategioj ideoj shajne ne trovas akcepton en la komitato.

Sed vershajne tute ne gravas, chu iu Fettes au iu Wandel au simila tipo estos prezidanto de UEA. Se oni volus shanghi ion tiukaze necesus alispecaj gvidantoj, vershajne ech parte ne-esperantistoj. Siatempe estis grandaj esperoj je Enderby, sed ankau li seniluziigis ilin. Povas esti, ke la UEA-sistemo en si mem ne estas reformebla, tiom longe ke oni volas konservi ghian status quo, t.e. ne rezigni pri superfluaj strukturoj kaj ne rezigni pri la movada monopolo pri Landaj kaj Fakaj Asocoj, Universalaj Kongresoj ktp.

Se la situacio en UEA estus iom alia, mi eble pretus transpreni ian respondecon ene de la estraro au de iu komisiono (ekzemple necesus fondi iun historiografian komisionon). Sed ne nur por ornami mian CV-n per iu formala posteno, per kiu oni povas fanfaroni, kiel tio okazas nuntempe. Sed mi timas, ke mi estas tro olda por tio kaj al la movado ne povus konkrete utili, tiom longe ke ne estas aliaj premisoj.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-15 17:01
Pri tio ni ambau jam skribis antau la lasta elekto kaj pasintjare post la dana kongreso.
Se ili volus reformighi, ili povas nur trastudi kion ni skribis. Por tio oni devus unue shanghi elektan redularon kaj poste stultan ABC...XYZ kategoriojn.
Intertempe mi komprenis, ke ili tute ne volas reformighi, pro tio mi kaj kelkaj miaj geamikoj malanighis. Nun mi jam havas signalon de aliaj, kiuj volas kabeighi, se nenio okazos.
Ech plej talenta prezidanto nenion akiros, se ne estos almenau 50% shanghita estraro kaj precipe sekretario pri informado, kiu ech ne scipovas ghuste uzi elektronikan servon.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-15 17:43
Kiel jam dirite, la stulta babilado en UEA interesas neniun, ech ne e-istojn kaj UEA-membrojn.
La sola vera respondeco koncernas nur la financojn de UEA (la dungitojn kaj chio kio estas ligita kun la mono - kio havas nenion komunan kn Esperanto). Mi ne scias, kiu devus pagi punon au migri en la prizonon, se la nederlandaj instancoj konstatus iujn malregulajhojn kun la financoj kaj se iu estus akuzita pro malrespekto de la reglamentoj kaj de la nederlanda legho. Chu la ghenerala direktoro, kiu samtempe respondecas pri la "firmao" nomita Centra Oficejo, au la prezidanto de la asocio nomita UEA, au chu iu "formala" nederlanda civitano, ekzemple la sinjorino kasistino?

Do, nur tiaj demandoj estas esencaj, chio alia estas balasto kaj perdo de tempo - kaj mono. Pri Esperanto kaj per tio pri UEA la "ekstera mondo" sowieso ne interesighas, tiom longe ke la movado daurigas tiun sensencan propagandon kaj dubindan aktivismon.

Eble la komitato foje diskutu pri tiaj temoj, demandoj kaj problemoj, anstatau chiam nur stulte intershanghi gratulojn, dankojn, laudojn kaj flatojn, char iu lanchis iun furzon au publikigis iun "gravan" raporton. Veran laboron de la komitatanoj dum la pasinta jaro mi ne povas vidi.

La plej nova raporteto, kiun la Elekta Komisiono publikigis, estas nesuficha kaj nur formala provo por montri, ke oni ion faras, kvankam oni duone dormas kaj daure serchas solvon de la prezidanta kaj estrara problemo. Eble ni vidos ankorau iujn surprizojn, kvankam mi dubas. Por mi la chefa demando estas: Kiu volas eniri tian estraron?

Ankau mi intencas ne plu repagi la kotizon de UEA, se en la venonta jaro nenio interesa au utila plu sekvos.

belmiro
belmiro diras:
2012-07-15 18:05
“Se la situacio en UEA estus iom alia, mi eble pretus transpreni ian respondecon ene de la estraro au de iu komisiono (ekzemple necesus fondi iun historiografian komisionon). Sed ne nur por ornami mian CV-n…”

Ho!

Mi mem estas preta por tio, sed nur por beligado de miaj lastaj jaroj. Fakte, nun, estas iom malfrue por granda laborado, krom ke mi ne sufiĉe scipovas Esperanton. Pro tio mi esperas ke neniu petegu ke mi akceptu. Povus esti ke mi ne rezistus.

esperanto
esperanto diras:
2012-07-15 18:42
Tiom longe ke tiuspecaj reagoj aperas, regas malespero en nia movado. Ghi respegulas profundan malseriozecon de la diskuto kaj dokumentas, ke chefe stultuloj umas en tiu movado.