Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Probal Dasgupta: "Ni vendu A-Kvon al la publiko"

Probal Dasgupta: "Ni vendu A-Kvon al la publiko"

de Redakcio Laste modifita: 2011-12-15 11:10
En sia saluto por la Zamenhofa tago, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, proponas du versiojn de la Zamenhofa ideo: internan kaj eksteran. Aŭ aleksteran kaj samideanaran, kiel li preferas nomi ilin.

Saluton, kunfestantoj de la Zamenhof-tago 2011,

En julio 2012 festos sian centdudekkvinjaran datrevenon la internacia lingvo Esperanto. Tiu jubilea jaro komenciĝas nun. Diverse oni direktos siajn energiojn ĉi-jare. Vi jam aŭdis, aŭ baldaŭ aŭdos, pri diversaj instituciaj iniciatoj. Mi ĉi tie lanĉas iniciaton tute personan. Por povi ĝin facile identigi, mi nomas mian iniciaton ‘dekernisma’; ĝi baziĝas sur ‘kernisma’ prezento de la interna ideo de nia lingvo.

Laŭ mi la baza klopodo de la esperantista kolektivo – atingi ion en la internaciaj forumoj bazitan sur nia uneska atingo de 1954 kaj motivitan per nia starpunkto rilate la lingvan justecon kaj la homajn rajtojn – tro ofte reliefigas koliziemon kontraŭ difinitaj maljustaj aranĝoj kaj strukturoj. Por unuopa esperantisto, ne plu estas klare, kiamaniere ni povas persone esperantisti en nia vivado. Kompreneble nia partopreno en la kampanjoj kaj nia deflanka vivuado al la atletoj, kiuj niavice kuras sur la internaciaj kurejoj, povas doni iom da senco al nia vivo. Sed la interna ideo de Esperanto bezonas ion pli.

Por ke la esperantistoj restu fundamente ŝatantoj de la amikeco kaj de la pontofara entrepreno, ni devas povi bonvenigi kaj iniciati pontofaradon ankaŭ en la interpersona ekzisto.

Ni estu rezolute kaj ĝisoste movado de memkonsciaj gastoj de la tero, kiuj lernas gastigi unu la alian. Tio ne nepre signifas, ke ni ĉiuj devas tujtuje fariĝi mediismo-kleraj agitantoj (vidu en mia ĉi-tema bloga afiŝo la klarigojn pri ‘Modelo Sep’ por tio, kion mi sugestas al la aktivaj mediistoj inter ni), sed la esperantisteco ja havu por ĉiu el ni vivipovan personan sencon.

Mi volas hodiaŭ proponi al vi realigeblan jubileo-jaran kampanjon, per kiu vi ĉiuj povos ekde 2012 teni pli alte la verdan standardon en viaj loĝlokoj kaj viaj landoj. En la barata saĝo oni diras, ke elefanto instruas al la eksteruloj per siaj dentegoj, sed al sia intima rondo per la buŝinternaj dentetoj. Utilas do dividi la predikon en dentegan parton aleksteran kaj dentetan parton por la samideanaro.

 

La alekstera versio de la zamenhof-taga ideo

Ni ĉiuj ĝissate aŭdis pri malnova mezuro, la tiel-nomata I-Kvo, la inteligento-kvociento. En la lastaj jardekoj ni foje aŭdas ankaŭ pri piednoto al la I-Kvo; ĝi sin nomas la E-Kvo, la emociinteligento-kvociento. En lingvoj kun aparta kvo-tipa litero oni uzas la formojn IQ kaj EQ, kiujn ni evidente ne kapablas legi per niaj kompatindaj esperantistaj okuloj, do mi helpas min per la anstataŭaĵo ‘Kvo’. Nun aŭskultu, mi petas.

Mi proponas, ke ni vendu al la publiko post I-Kvo kaj E-Kvo novan kvocienton, kiun ni nomu A-Kvo – la amikec-kvociento. Atentu vian rajton paralele nomi ĝin afablec-kvociento, agrablec-kvociento, se tio helpas viajn tradukojn en la etnajn lingvojn. La oficiala nomo estu simple A-Kvo, kaj ni uzu la vorton “amikec-kvociento” kiel la plej kutiman dismeton de la akronimo en nia lingvo.

Al la ekstera mondo, ni maksimume simplu. La marko A-Kvo (aŭ AQ, en alfabetoj uzantaj tiun literon) kaj iu laŭlingve elektita vorta dismeto de tiu akronimo klarigu sin mem. Anstataŭ verki komentariegon pri tiu marko, mi nun transiru de tiu ĉi ekzotera sektoro al la esotera laboro de la elefantobuŝaj dentetoj.

 

La samideanara versio de la zamenhof-taga ideo

En niaj propraj medioj – en la asocioj, regionaj societoj, lokaj kluboj, kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, verde parolantaj familioj, ĉie – ni devas ekde nun, krom kultivi Esperanton mem kaj ĝiajn konatajn plukonstruaĵojn, vendi al nia verda publiko la markon Esperanto-pluso.

Treege longe ni ofereme pioniris la altkvalitan internacian gastigadon. Ni bonvenigadis eksterlandajn gastojn sur la skalo de kolektivaj aranĝoj kaj en niaj hejmoj per aŭ malper Pasporta Servo. Kun ama zorgo kaj kun laŭregione diversgrada rigoro ni kunmetadis kongresojn, kunloĝadojn, restadojn plej diversajn. Ni maksimumigis la fizikan aŭ kulturan komforton de niaj gastoj. Tiu gastiga etiko fariĝis nedisigebla parto de la esperantisma kulturo. Ni ĉiuj scias tion.

Ni konsideru tiun tagorderon atingita. Nun temas pri Esperanto-pluso, kaj monda ekonomia krizo donas al ni tre taŭgan okazon por lanĉi ĝin, kvankam ni kompreneble diru ne tion, sed ke spronas nin la magia cifero 125.

Denove, por ke plej simplu kaj disvastigeblu la ideo, mi proponas, ke la marko Esperanto-pluso estu sia propra komentario. Ĝi estu diverse interpretata de la diversaj uzantoj kaj … vastigantoj. (Mi lasas kiel ekzercon por vi retrovi, kiu kiam oftege uzadis la verbon vastigi. Solvohelpilo: memoru, en kies datreveno ni interparolas.)

Tamen, ĉar iuj el vi ŝatas ekzemplojn, mi sendas la ekzemplo-legemajn interesitojn al mia bloga afiŝo, en kiu troviĝas pli plena konkretigo de la propono: krozu al probaleo.blogspot.com.


Ĝenerale dirite, mi proponas, ke Esperanto-pluso temu pri la sondado de la kutime vualataj kaj embarasaj malagrablaj nuancoj, kiuj ĉirkaŭas la surpodiajn momentojn de legitima gloro en niaj kongresoj, niaj kunloĝadoj k.s. Ni bonvenigu ne nur la interesajn pladojn, sed la tuton de la sperto gastigi, inkluzive la sentojn de sendanka sinofero kaj aliajn klavojn, kiujn la esperantista sperto senintence premas, foje lacigante aŭ kuspante nin.

Farante ĉion ĉi, ni transiros de la nuna ŝtupo de niaj laboroj al tiel nete alia ŝtupo, ke neniu plu kuraĝos demandi, ĉu ni ne estas feblaj kaj senefikaj eksrivaloj de la vastigantoj de la angla. Kaj ni komencos konstati, ke por konstrui la vojon al la paco, foje necesas ne paroli rekte pri la interlanda paco mem, kiu restas ĉies celo, sed unike labori por teksi la ŝtofon, el kiu la morgaŭaj tajloroj verkos novajn, nenaciajn standardojn.

Mi proponas al vi metodon por pli verve sperti nian unikecon, ol ni foje sukcesas sperti en niaj ĝisnunaj – tute ne subtaksindaj kaj absolute nepre daŭrigendaj – metodoj esperantisti.

Mi ja ne volas sugesti, ke mankus al ni individua ludemo kaj humurkapablo. Mi volas emfazi, ke ni nesufiĉe ligas la libron Humoroj (de Auld, mi faras metaforan uzon de la titolo) al lia pli konata epopeo La infana raso, kiu estis dediĉita al la heroo de Montevideo kaj kiu plej evidente esprimis la sencon de la esperantismaj streboj. Niaj italoj foje faris el unu poemo en Humoroj kanton, el kies teksto ĉi tie citindas “per skarpo malpura kovras vintra pejzaĝo / sian vizaĝon, kaj kraĉas sur ĉies planojn”. Kraĉas ankaŭ sur la strategiajn planojn. Ni devas preteriri tiun vintran humoron, ĉi-vintre (pardonu mian senhontan uzon de nordhemisferaj agordoj, samideanoj sudaj, mi scias, kiom someras ĉe vi), per pluaj humoroj indaj al la plenrajtaj kaj tial esperantistaj anoj de tiu ‘infana raso’, kiu sin nomas – la homaro.

Amike

Probal

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-12-15 16:57
Intelekte tro abstrakta teksto. La averagha espisto ne komprenas pri kio temas.
Okaze de la Zamenhoftago, prefere vendu bonan vinon ol simplan akvon.

Krom tio:
Mi sugestas, ke oni prefere emfazu hodiau la judecon de L.L. Zamenhof, kiu estis la chefa motivo por krei kaj publikigi Esperanton.
Kaj oni laute priploru la viktimojn en la Zamenhofa familio kauzitaj de la nacisocialisma holokausto.
Oni ankau rememoru la klarigojn de L.L. Zamenhof, en kiuj li strikte rifuzis, ke li estas polo.

Bedaurinde, en la Eo-propagando oni tro malmulte emfazas tiujn faktojn.

Krom tio, mi sugestas, ke en la hodiaua tago oni relegu la GDR-artikolojn de la komunisto Detlev Blanke, honora membro de UEA, pri la "interna ideo" de L.L. Zamenhof.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-17 10:28
Unue vi pravas, ke simpla esperantisto nenion komprenis pri A-kvo klarigado.
Due mi ne komprenas kial ni devas emfazi Zamenhof -judeco. Cxu oni chiam amfazas judecon de Einstein, chu Koch? Polecon de Kopernik, Chopin, chu Sklodowska?
Krome;L. L. Zamenhof
El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludwik Lejzer Zamenhof
1908-kl-t-zamenhof.jpg
Iniciatinto de Esperanto en 1908
Dato de naskiĝo 15-a de Decembro 1859
Loko de naskiĝo Bjalistoko, Rusa Imperio
Dato de morto 14-a de Aprilo 1917
Loko de morto Varsovio, Pollando
Nacieco polo
Verkoj kaj aliaj[Montri]
Redaktu la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v • d • r
    
   
Vikipedio:Informkestoj
Parencaro
patro
Marko Zamenhof
patrino
Rozalio Zamenhof
edzino
Klara Zamenhof
filo
Adamo Zamenhof
filino
Sofio Zamenhof
filino
Lidja Zamenhof
nepo
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof

La kuracisto Ludwik Lejzer ZAMENHOF (esperante konata kiel Ludoviko Lazaro ZAMENHOFO[1]; naskiĝis la 3-an/15-an de Decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de Aprilo 1917 en Varsovio) estis la iniciatoro[2] de la lingvo Esperanto.
 
Vivo
Unuaj jaroj 1859-1885

Zamenhof naskiĝis en la Ulica Zielona 6 en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de Decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de Decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda.

Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8a de Marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al liaj gefiloj hejme li parolis pole.

Do, ni povus kvereli kiom li estis polo, ruso,judo... Hejme li parolis dulingve kaj liaj infanoj portis polajn nomojn! Finfine ne gravas de kiu lando, de kia raso, de kiu gento, de kia religio iu estas . Grava estas kio, kia li estis! Kion li faris kaj kion li volis.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-17 12:48
Estas absolute neniom por kvereli. Zamenhof estis nek polo nek ruso, sed li estis kaj povis esti NUR JUDO, t.e. povis aparteni nur al la juda gento. Li ech ne estis pola judo, sed konsideris sin litova judo, do nek lia familio, nek tiu de Zilbernik, venis el Pollando (maksimume se vi volas, vi devus diri ke el la angulo de Suwalki-Tykocin-Bialystok, do limregiono inter PL, LT kaj Blankrusujo, parte apartenanta al la litova parto de la PL-LT-Grandregno, kaj en tiuj regionoj loghis plimulte judoj). Konsiderante tiujn cirkonstancojn, LLZ rifuzis sian polecon kaj nomis sin "ruslanda hebreo (au judo)". Vi komprenas, ke tio estis tute alia identeco ol pola. Ech se LLZ parolis la polan. Ankau mi parolas la francan, loghante en Berno (kiu estas oficiale dulingva kantono) kaj en Svislando, sed mi tute ne estas franco au ech nur franclingvan
Legu la fakliteraturon pri la historio de Pollando en la 19a jc. kaj la afero eble farighos pli klara al vi.o.

La afero tiom enradikighis en la menson de la e-istoj, ke ghi apenau plu estas elsarkebla. Estas kiel la komunisma propagando, kiu ne plu estas elsarkebla el la menso de la homoj, kiuj devis ghin audi dum 50 jaroj.

Sed min jam tedas klarigi tion, se oni chiukaze ne komprenas au ne volas kompreni ghin. Vershajne ankorau post 50 jaroj oni povos legi en la Eo-propagando, ke LLZ estis polo, kaj la stultaj jhurnalsitoj ghin ripetas.

hectoralos
hectoralos diras:
2012-01-04 10:03
Al la tute pravaj klarigoj de Andreas (ja mirinde, ke necesas ankoraŭ tion klarigi!), mi emas ĝustigi du misaĵojn: 1) Zamenhof parolis al la gefiloj ruse, laŭ ilia propra aserto. Certe tiuj gefiloj poste alprenis la polan kiel ĉefan lingvon, sed ili ja naskiĝis kaj kreskis en Varsovio kaj vivis en aliaj cirkonstancoj. Cetere, tiaj lingvoŝanĝoj oftas tra la mondo ĉe duageneraciaj enmigrintidoj. 2) Kompreneble, ili havis polajn nomojn. Kiel abunda bibliografio tion klarigas, estis tiam normale ĉe judoj uzi gojajn nomojn apud la judaj. Same ĉe la patro, avo ktp. Cetere, ankaŭ tio oftas tra la mondo: ekz. mia patro havis nomon en la oficialaj dokumentoj malsaman al la gepatralingva, kiun li uzis en la ĉiutaga vivo. Kiel la plenkreskaj gefiloj de Zamenhof rilatis al siaj hebreaj kaj kristanaj nomoj, estas afero de la gefiloj, kaj en tio certe rolis ilia sento pri nacia(j) aparteno(j), kiu(j) ne nepre estis tiu(j) de la gepatroj. Sed krom tiuj detaloj, entute plej gravas la respekto al la homo: Zamenhof klarege vortumis, kia li sentis sin kaj eĉ pli klare, kia li ne sentis sin. Do, ni ĉiuj konsentas: estas nenio por disputi.
simono
simono diras:
2012-01-04 15:09
Fakte estas plene stulte nepre voli Poligi Zamenhofon. En vero temas pri tio, ke oni celas nepre ne-Jud-igi lin. Jen la kerno de la afero. Li ja ne estu Judo.

Laŭ mi estas plene egale, ĉu li estis Judo, Polo, Ruso, aŭ eĉ ĉimpanzo aŭ orangutano. Lia elpensita lingvo restas egalgrade sufiĉe interesa kaj impona kreaĵo. Malgraŭ tio, ke mi hodiaŭ ege pli klare ol komence ekkonas la misojn en lia konstruaĵo.