Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Eŭropa subvencio por instruista trejnado urĝe petenda

Eŭropa subvencio por instruista trejnado urĝe petenda

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-08 14:32
Partoprenontoj de instruista trejnado, okazonta dum la Itala Kongreso de Esperanto en aŭgusto, havas la ŝancon ricevi subvencion de Eŭropa Unio. La subvencio kovras ne nur la kotizon de la trejnado, sed ankaŭ vojaĝ- kaj restadkostojn. Limdato por peti la subvencion estas la 16-a de januaro.

La esperantista entrepreno Kosmo Strategio, kune kun Itala E-Federacio kaj edukado.net, organizos profesian trejnseminarion pri lingvoinstruado kadre de la venonta Itala Kongreso de Esperanto. La kurso okazos de la 16-a ĝis la 25-a de augusto 2012 en la sicilia urbo Mazara del Vallo. La ĉefgvidanto estos Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net.

Eblas ricevi subtenon de Eŭropa Unio se vi loĝas en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Kroatio kaj Turkio, samkiel okazis por du partoprenantoj en simila seminario dum la UK en Kopenhago. La trejnseminario estas ĵus oficiale enlistigita en la Eŭropa datumbazo de trejnkursoj (referenca numero: IT-2012-805-001 [1]). Tio signifas ke la interesatoj povas peti subvencion ĉe la programo Grundtvig "In-Service Training" por partopreni en ĝi.

La subvencio kovros la aliĝkotizon al la seminario (ne-inkluzivitan en la kongresa kotizo), vojaĝkostojn kaj restadkostojn.

Pliaj informoj troveblas ĉe Edukado.net.

arkivita en:
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-01-21 15:13
Oni povas trovi la monon kaj pretigi instruistojn. Sed kiu potenca instanco helpos trovi lernontojn?
esperanto
esperanto diras:
2012-01-21 15:28
Saluton Yenovk
mi ghojas ke vi reaperis chi tie.
Bv. sendi al mi kurtan retmesaghon al kuenzli@osteuropa.ch, char mi perdis vian retadreson. Dankon.
simono
simono diras:
2012-01-23 16:58
"Se vi laboras aŭ volontulas en la instrua fako kaj interesiĝas pri tiu eblo, ..."

Ŝajne nur por instruistoj. Mi, ekzemple, ofte trejnis plenkreskulojn pri kelkaj programadaj lingvoj. Fakte iam plene profesie en eksklude ĉi-cela trenejo. Sed ĉu mi estus laŭ tiu ĉi difino "instruisto" kaj sekve, subvenciebla?

Mi rapide aldonu, ke mi tute ne interesiĝas pri la afero.