Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Pasintjare aperis 172 libroj en Esperanto

Pasintjare aperis 172 libroj en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-11 17:30
Dum 2011 en nia libromerkato aperis 172 libroj en/pri Esperanto, kun entute 19 mil 775 paĝoj, iom malpli ol averaĝe dum la lasta jardudeko. La plej aktiva Esperanto-eldonejo denove estis MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kun 26 volum(et)oj politikaj kaj sociaj de maldekstraj aŭtoroj, kiujn plejparte li mem tradukis.

La pasinta jaro estis pli magra ol averaĝe, aperis 172 libroj, kaj la libroj evidente malgrasiĝis ĝis nur 115 paĝoj. Aliflanke la libroj iĝis ankaŭ malpli kostaj.

Vidu detalajn tabelojn laŭtemajn, laŭeldonejajn, laŭlandajn, laŭlingvajn, kaj klarigojn pri ili en la tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov, kiu ekde 1991 jaroj aperigas en “La Ondo de Esperanto” statistikajn resumojn de la libroeldonado en Esperantujo. Lia superrigardo por 2011, publikigita en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”, nun legeblas ankaŭ en la novaĵ-retejo “La Balta Ondo”.

arkivita en:
Lu
Lu diras:
2012-02-11 14:06
En tiu artikolo de la Ondo legeblas: "Inter la 172 eldonaĵoj estas 98 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 74 malpli ampleksaj broŝuroj, sed en nia statistiko ili ĉiuj estas konsiderataj kiel libroj." Fakte la difino de Unesko por tiaj statistikoj enhavas, ke "libro" havu pli ol 48 paĝojn. Do la titolo iom misgvidas...

Eblas serĉi en la UEA-Katalogo, kiom da libroj, do kun pli ol 48 paĝoj, ĝi registras. Por 2008 oni per http://katalogo.uea.org/kat[…]7&antau=2009&pli=48 venas al 125 titoloj, por 2009 (do en la adreso ŝanĝu al 2007-2009) oni venas al 147, por 2010 al 114 kaj por 2011 al 94 (sed verŝajne alvenos pliaj titoloj el tiu jaro). En 2007 estis 153 titoloj, en 2006 aperis 118, en 2005 estis 123, en 2004 kalkuleblas 117, en 2003 estis 102 kaj 123 por 2002. Konklude: La nombro multe ondumas, ne eblas vidi klarajn tendencojn en la pasinta jardeko.
Lu
Lu diras:
2012-02-11 14:27
Tabelon por la libro-eldonado de la pasinta jardeko mi ĵus enmetis en la vikipedion, http://eo.wikipedia.org/[…]/Statistiko_de_Esperantujo#Libroj .
edmundo
edmundo diras:
2012-02-11 23:44
Mi komprenas la deziron ekskluzivi la multajn broŝuretojn, kiuj aperas en Esperanto, kaj la difino de Unesko ne ŝajnas malbona difino. Tamen ...

1. Se libro havu almenaŭ 49 paĝojn, kiu estis la unua libro en aŭ pri Esperanto? Certe ne la "Unua Libro", aperinta en 1887, kiu havis nur ĉirkaŭ 40 paĝojn. Oni povus fari ian kvizodemandon el tio ...

2. Oni ne vere povas nomi ĉion kun malpli ol 49 paĝoj "broŝuro", ĉar broŝuro ne povas esti bindita, dum ja ekzistas binditaj librosimilaj aferoj kun malpli ol 49 paĝoj, eĉ en Esperanto, ekzemple "La knabino kiu ne volis iri al la infanejo". Ĝenerale, multaj infanlibroj - pardonu, mi volis skribi: librosimilaj aferoj por infanoj - havas malpli ol 49 paĝojn, sed neniu nomas ilin "infanbroŝuroj", eĉ se ili ne estas binditaj.

3. Libro ne nepre havas paĝojn. Antaŭ du mil jaroj ĝi ofte estis rulaĵo, kaj hodiaŭ ĝi ofte estas komputila dosiero kiel MOBI aŭ EPUB. Forfiltri el sia statistiko la sensignifajn stultaĵojn estos eĉ pli malfacile, kiam necesos enkalkuli bitlibrojn ...
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-12 11:15
Se ne paroli pri tio, ke depende de uzita litertiparo, litergrando, interlinia spaco k.s. sama teksto povas okupi 40 aŭ 120 paĝojn.
fabhenrique
fabhenrique diras:
2012-02-12 16:38
Ĉu oni konsideris por tiu statistiko la librojn eldonitajn en Brazilo? Mi ne trovis informojn pri brazilaj eldonaĵoj en la artikolo de Korĵenkov. Eldonejo Lorenz, Brazila Spiritisma Federacio, Fonto, Kultura Cooperativo de Esperantistoj, LBV kaj Oportuno ĉiujare publikigas novajn titolojn kies recenzojn mi preskaŭ neniam vidas en la esperantista gazetaro. Ekzemple, en januaro Lorenz lanĉis “Almanakon Lorenz 2012”, dum la ĉi-jara Brazila Kongreso de Esperanto. Ĉu oni jam legis noton pri tiu nova eldonaĵo? La saman bedaŭrindan aferon mi observadas koncerne al KDj de brazilaj e-muzikistoj. Eĉ por verki la Historion de Esperanto-Muzikon oni ne konsideris diskoj eldonitajn en Brazilo kaj ceteraj landoj de Suda Ameriko. Bedaŭrinde ankoraŭ ne naskiĝis la esperantista Kristoforo Kolumbo por malkovri Amerikon por la esperanto-movado.
pistike65
pistike65 diras:
2012-02-12 16:57
La statistiko de Korjhenkov bazighas sur la vendoj de la Libroservo de UEA. Chi lasta regule vendas Almanakon Lorenz. Sed Almanako Lorenz 2012 ankorau ne aperas en statistiko pri 2011.
Rilate aliajn brazilajn eldonajhojn, oni demandu ne al Korjhenkov sed al la Libroservo de UEA chu ili estas konsiderindaj.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-02-14 16:07
Se la librojn de Cherpillod oni povas nomi libroj...
Plej ofte temas pri broshur(ach)oj aperintaj en la propra "eldonejo".
fabhenrique
fabhenrique diras:
2012-02-19 18:28
Tiu statistiko tute ne kalkulis pri la librojn eldonitajn en Brazilo. En 2011 estis lanĉitaj la jenaj titoloj kadre de la 8-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, kiu okazis en São Paulo:
1) Almanako Lorenz 2011 (Plural aŭtoroj - Eldonejo Lorenz);
2) AIDOSO: Ege Trans la Doloro (Fatima Moura - Eldonejo Lorenz);
3) Muzika Terminaro (Alfredo Aragon – Propra eldono);
4) La sekreta kaŭzo kaj aliaj rakontoj (Machado de Assis - esperantigo: Paulo Sergio Viana);
5) Jes, Sinjoro! Vikto Vivas (Sebastião Pimentel);
6) Partikularaĵoj de blonda knabino (José Dias Pinto);
7) Meditadoj el la Animo (José de Paiva Netto - LBV);
8) Feliĉpromeso el la Prediko de Jesuo sur la Monto (LBV);
9) Ruĝa Fiŝeto (LBV);
10) Mallaborema Formiko (LBV);
11) Furnario (LBV);
12) Naskiĝo de Jesuo (LBV).
El tiuj titoloj multaj ja estas vendataj de la libroservo de UEA. La respondeculoj pri tiu statistiko devas esplori la aferon pli bone, ĉar ili nur konsideris la eŭropajn eldonojn. Rimarkinde ankaŭ estis ke, tiam estis lanĉitaj du KD-jn:
1) Esperanto: mia pasio (Vera Jordan)
2) Jen Mi (Dirce Sales)
Interreto eble povus helpi al la aŭtoroj de tiaj statistikoj malkovri Amerikon.
fabhenrique
fabhenrique diras:
2012-02-19 18:32
Tiu statistiko tute ne kalkulis la librojn eldonitajn en Brazilo. En 2011 estis lanĉitaj la jenaj titoloj kadre de la 8-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, kiu okazis en São Paulo:
1) Almanako Lorenz 2011 (Plural aŭtoroj - Eldonejo Lorenz);
2) AIDOSO: Ege Trans la Doloro (Fatima Moura - Eldonejo Lorenz);
3) Muzika Terminaro (Alfredo Aragon – Propra eldono);
4) La sekreta kaŭzo kaj aliaj rakontoj (Machado de Assis - esperantigo: Paulo Sergio Viana);
5) Jes, Sinjoro! Vikto Vivas (Sebastião Pimentel);
6) Partikularaĵoj de blonda knabino (José Dias Pinto);
7) Meditadoj el la Animo (José de Paiva Netto - LBV);
8) Feliĉpromeso el la Prediko de Jesuo sur la Monto (LBV);
9) Ruĝa Fiŝeto (LBV);
10) Mallaborema Formiko (LBV);
11) Furnario (LBV);
12) Naskiĝo de Jesuo (LBV).
El tiuj titoloj multaj ja estas vendataj de la libroservo de UEA. La respondeculoj pri tiu statistiko devas esplori la aferon pli bone, ĉar ili nur konsideris la eŭropajn eldonojn. Rimarkinde ankaŭ estis ke, tiam estis lanĉitaj du KD-jn:
1) Esperanto: mia pasio (Vera Jordan)
2) Jen Mi (Dirce Sales)
Interreto eble povus helpi al la aŭtoroj de tiaj statistikoj malkovri Amerikon.
Sten
Sten diras:
2012-02-20 08:40
Fabiano, bv. legi en la artikolo de Korĵenkov: "La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro." Do, se la brazilaj eldonantoj malkovros Roterdamon, supozeble Kaliningrado malkovros Amerikon. Se la libroservo de UEA vere dum 2011 ricevis eldonaĵojn el Brazilo, sed ne notis ilin en Laste Aperis, kulpas la libroservo de UEA. Tamen mi dubas. Bv. precizigi, kiujn eldonaĵojn oni neglektis.
esperanto
esperanto diras:
2012-02-20 12:18
Jhus aperis nova libro pri Adolf Eichmann en la germana lingvo.
Mi sugestas (ekzemple al GEA, Lins ktp.) traduki ghin al Esperanto.

http://www.bol.de/[…]/ID29009085.html?jumpId=10383169
esperanto
esperanto diras:
2012-03-27 23:00
Alia al Esperanto tradukinda aktuala libro estas:

http://www.bol.de/[…]/ID30636708.html?jumpId=33446619

Shajnas, ke la autorino celis eviti, ke Putin estu reelektita en Ruslando. Tro bela revo por esti vera!

Eble indus verki recenzon en Eo. Sed kiu Eo-gazeto publikigus ghin?