Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Mesaĝo de Probal Dasgupta okaze de la lingvotago 2012

Mesaĝo de Probal Dasgupta okaze de la lingvotago 2012

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-22 08:05
Unesko en novembro 1999 deklaris la 21-an de februaro Internacia Tago de la denaska lingvo. La celo de la tago estas konservi la lingvomultecon kaj kulturmultecon. La elekton de la dato motivis eventoj de la 21-a de februaro 1952 en Dako (tiam orienta Pakistano, nun Bangladeŝo), kie la polico mortigis homojn, kiuj manifestaciis por la Movado por bengala lingvo. Ni publikigas la mesaĝon de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, okaze de la tago de la denaska lingvo.

La lingvotago en la jaro 2012

Ne diru al mi, ke vi bezonas fari guglan serĉon por retrovi, en kiu kongresa parolado aŭdiĝis la vortoj “Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono”. Tamen, se trafis vian cerbon tragika forgeso, bonvolu ja fari tiun gugladon kaj rekapti la fadenon. Nia movado dekomence laboras – kiel vi nun memoras, do – por alternativa historio, kie ne temas “ŝanĝi la politikan karton de la mondo”, sed ludi tute alian karton: la karton de la interna ideo, aŭ se vi preferas alian formulon, la karton de la humanisma internaciismo.

Tibor Sekelj revenas al ni en la memoron okaze de tiu ĉi 21a de februaro, tiu ĉi tago de la gepatra lingvo, ĉar li estis la unua humanisme internaciisma mondvojaĝanto. Li ne vojaĝis konkereme, kvazaŭ orientisma ambasadoro, kiu dezirus subordigi la malsamajn analfabetajn parolojn de ĉiuj landoj kaj langoj sub unu supera skribo. Lia esperantismo male soifis konatiĝi kun la malsamaj saĝoj, kun la malsamaj sagoj de ĉiuj pafarkoj, kaj inter ĉiuj tiuj skriboj li strebis konstrui Esperantan ponton. Li sciis, ke ankaŭ la gefiloj de la ĝangalo lernis de siaj saĝuloj kiel Maljuna Maloa, kaj li kapablis flari en la diroj de tiuj saĝuloj la skribarton eĉ manke de videblaj literoj sur tuŝebla papero. Sekelj scipovis saĝe aŭskulti.

La internacia lingvotago ne estas nura paroltago. Ni, kiuj serioze surtagordigis la 21an de februaro, celas kreskigi la senton de egaleco inter ĉiuj lingvoj – la komprenon, ke ĉiuj lingvanaroj same rajtas kaj devas flegi la beletran kaj sciencan literaturon kiel saĝobazon en la respektiva gepatra lingvo. Nek la tradicia militarto, nek tiu “daŭrigo de la milito per aliaj rimedoj” kiun oni nomas la arto politiki, iam inspiris la plenkoran deziron kultivi ĉiujn saĝobazojn anstataŭ strebi senpacience subordigi la tro diversajn saĝojn sub iuj ĉampionaj.

Probal Dasgupta

prezidanto de UEA

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2012-02-22 00:10
Bone, mi nun vidis la mesaghon de Dasgupta, sed nur post la publikigo de mia propra mesagho.
http://www.liberafolio.org/[…]okaze-de-la-lingvotago-2012

Sed unue mi rigardis la hejmpaghon de UEA kaj vidis neniun chi-teman gazetaran komunikon. (eble ghi estas ene de tiu pri T. Sekelj).

Nu, kiel ajn, la Internacia Tago de la gepatra au denaska lingvo ne estas kaj ne estu la problemo de UEA, lau mi, same kiel etnaj minoritatoj, indighenaj lingvoj kaj lingvopolitiko ne devus esti oficiala temo de UEA. Pri kio okupighu individuoj, tio estus ilia persona afero.

Mi ne komprenis, en kio konsistas au konsistu la "serioza surtagordigo de la 21a de februaro", char mi vidis neniun programon chi-rilate.
Same mi ne komprenas la frazojn pri ligo inter gepatra lingvo kaj tradicia militarto. Sed vershajne mi ne konas la tutan filozofion, au historion, au estas tro stulta au tro olda.

Kio ghenas min ghenerale che la 'statements-oj' de P. Dasgupta estas, ke oni malbone komprenas, kion li volis diri, au skribi. Li chesu torturi la homojn :-)))

Ankau la celo "kreskigi la senton de egaleco inter ĉiuj lingvoj" estas abstrakta kaj ne devus esti la problemo de UEA, char la kapacito serioze priservi tiun temon ghi ne posedas. Eble nur en la svisaj trajnoj tiu sento de egaleco inter lingvoj estas atingita (do, enkonduki E-on ne necesas). Sed, kiel dirite, individuaj e-istoj povas okupighi lauplache pri kio ili deziras. Neniu povas malhelpi kaj malhelpu ilin. Se mi kiel esperantisto okupighas pri justaj au maljustaj reguloj en bokssporto, oportuneco de novaj aviadiloj por la svisa armeo, au mortigo de bestoj lau islama rito, ankau neniu malhelpu min fari tion. Male, estus bone, se e-istoj kiel e-istoj pli ofte okupighus pri tiaj politikaj temoj.
Suano
Suano diras:
2012-02-22 07:15
Kara Probal, kiam Vi finos rompi nian ŝatatan lingvon?
redakcio
redakcio diras:
2012-02-22 08:08
Pri la enkonduko ne kulpas la aŭtoro de la teksto, sed la redakcio de Libera Folio. Ni forigis la duonan frazon, kiu erare enŝteliĝis.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-20 18:03
Internacia Tago de la Denaska Lingvo 2013

La mesaĝo de la prezidanto de UEA okaze de la ĉi-jara Internacia Tago de la Denaska (aŭ Gepatra) Lingvo aperis ĉi tie:

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7553


Kaj mi profitas la okazon ripeti mian mesaĝon ankaŭ en ĉi tiu pria rubriko:

Por bengaloj* (kaj aliaj), kiuj komprenas la svisalemanan, eble estas interese aŭskulti jenan intervjuon pri la situacio de la retoromanĉa lingvo, kiun la svisa radio hodiaŭ disaudigis, koincide kun la Internacia Tago de la Denaska Lingvo.

http://www.srf.ch/sendungen[…]radio-televisiun-rumantscha

(Fakte, ĉi tiu intervjuo estis disaŭdigita unuavice pro la 75-jara jubileo de la oficiala agnosko de la retoromanĉa lingvo kiel kvara svisa nacia lingvo kaj pro la 50-jara jubileo de la ekzisto de la retoromanĉa TV en Svislando).


* Cetere, en Svislando ekzistas nemalmultaj bengaloj, kiuj scipovas kaj komprenas la svisaleman lingvon, ekzemple miaj dom-najbaroj (kiuj venas el Bangladeĉo kaj eble aŭskultas la svisan radion).


Cetere, fakte ekzistas almenaŭ du Lingvotagoj:

La Internacia Tago de la Denaska Lingvo (21.2.)
http://eo.wikipedia.org/[…]/Internacia_Tago_de_la_denaska_lingvo
http://www.unesco.de/welttag_muttersprache.html

La Eŭropa Lingvotago (26.9.)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropa_Tago_de_Lingvoj

Eble ekzistas iuj aliaj analogaj tagoj, sed tion mi ne scias.


Cetere, pri la situacio de la retoromanĉa lingvo siatempe raportis almenaŭ la svisaj esperantistoj Arthur Baur kaj Tazio Carlevaro, do la temo devus esti konata, almenaŭ al la pli malnovaj generacioj de esperantistoj.
Certe, la jubileo estus kialo por denove raporti prie en Esperanto. Sed kiu tion povus kaj volus fari inter svisaj e-istoj ne estas konate al mi. Supozeble la temo ne estas aktuala en la (svisa) Eo-movado, kiu preferas okupiĝi pri afrikaj Eo-kongresoj kaj aliaj kuriozaĵoj, for de ajna konekto kun la “ekstera mondo“.

 
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-20 20:29
Lige kun la Tago de la Denaska Lingvo oni povas mencii jenan aktualaĵon;

La 18an de februaro 2013 en sia 90-a jaraĝo forpasis la germana verkisto Otfried Preussler, la inventinto de la fantazia figuro "Rabisto Hotzenplotz".
http://eo.wikipedia.org/wiki/Otfried_Preussler

Liaj 32 libroj estis tradukitaj al 55 lingvoj kaj atingis eldonkvanton de 50 milionoj da ekzempleroj.

Lau TROVANTO, la sola libro, kiu estis tradukita al Esperanto, estis "La Malgranda Sorĉistino", kiu estas ankoraŭ havebla ĉe UEA:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4637

Mi emas gratuli al la eldonejo Interkulturo en Maribor kaj ties partnero en Germanio, kiuj eldonis tiun libron.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-21 23:56
Mi iom miras, ke UEA, kiu kelkfoje abunde dibochas pri lingvaj rajtoj k.s. kaj arogas al si esti gvida sur tiu chi kampo en la Eo-movado, ne publikigis hodiau gazetaran komunikon pri la Internacia Tago de Denaskaj (au Gepatraj) Lingvoj.

Oni ja povus kapti la okazon kaj rememorigi jenajn Aktojn:

Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj de 1992 (CETS 148), valida ekde marto 1998 http://eo.wikipedia.org/wik[…]naj_kaj_Minoritataj_Lingvoj

Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono en 1996 http://eo.wikipedia.org/[…]/Universala_Deklaracio_de_la_Lingvaj_Rajtoj

Sed evidente tiuj dokumentoj ne interesas UEAn.

UEA ech ne reatentigas pri tio, kion gi mem faras
http://www.lingvaj-rajtoj.org/
http://www.lingvaj-rajtoj.org/[…]/malrespekto-de-lingvaj-rajtoj.html


La Gazetaraj Komunikoj, kiuj de tempo al tempo estas dissenditaj de la CO pri iu ajn arbitra temo, ne sufichas. Al UEA mankas serioza informa strategio.
Char mi ne plu abonas la revuon Esperanto kaj eksighis el UEA, mi ne scias, pri kio en ghi oni raportas.