Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Kolapso ne trafis Esperanton

Kolapso ne trafis Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-28 13:11
En Rio-de-Ĵanejro kolapsis tri konstruaĵoj en la strato kie troviĝas la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, grava brazila organizaĵo esperantista, fondita en 1951. En la unua momento brazilaj esperantistoj timis, ke estis detruita la sidejo de KKE, tamen baldaŭ montriĝis, ke la trafitaj konstruaĵoj troviĝis transe de la strato.

Malfrue merkrede laŭ la loka horo, brazilaj televidkanaloj kaj retaj gazetoj anoncis la subitan disfalon de altaj konstruaĵoj en Rio-de-Ĵanejro. Temas pri komercaj oficejoj, tiel ke en tiu horo nemultaj enestis. Kvin vunditoj estis trovitaj, kaj ilia vivo ne estas minacata. Tamen almenaŭ 19 malaperintoj povas troviĝi sub la ruino.

Oni ekesploros la kaŭzojn. Unuaj raportoj asertas, ke ne temis pri iu eksplodo. Oni aludas al rekonstruado en la mezo de la 20-etaĝa konstruaĵo, kaj eventuale tio minacis la strukturon. Dum ĝia falo ĝi trafis kaj faligis la aliajn du, 4- kaj 10-etaĝajn konstruaĵojn (unu el ili starigita en 1942).

La strato kaj bloko estas tiu de la sidejo de la tradicia institucio Kultura Kooperativo de Esperantistoj, tiel ke en la unuaj momentoj esperantistoj en la urbo kaj tra la lando timis, ke temas pri ĝia alta konstruaĵo, sed post kelkaj minutoj oni trankviliĝis, almenaŭ pri tiu aspekto (kvankam plu bedaŭrindas la neevitebla perdo de havaĵoj kaj certe laborpostenoj).

Dekstre kaj malsupre en foto aperanta en la retejo Folha.com, la ŝildo "Esperanto" estas videbla, ĉe la fenestroj de KKE, kiuj frontas al movoplena avenuo.

Laŭ raporto de James Rezende Piton

arkivita en:
Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-28 14:33
<<En Rio-de-Ĵanejro kolapsis tri konstruaĵoj...>>
Chu konstruaĵoj povas "kolapsi" aŭ eble povas sinki?

Jen la terminoj kolapso kaj sinko el la ESP-ANG-POLA VORTARO:

kolaps/o 1. collapse med. kollaps, zapaść ~i collapse ulegać zapaści 2. ((K)~o, = la Mal-Praeksplodo) Big Crunch astr. Wielki Kolaps ~terapio collapse therapy med. leczenie zapaści kora ~o cardiac collapse med. zapaść sercowa diastola ~o diastolic collaps med. zapaść rozkurczowa sis-tola ~o systolic collaps med. zapaść skurczowa

sink/i (ntr.) (to) sink, subside, fall, descend, submerge zapadać się, pogrążać się (en ion w czymś, w coś); osiadać (o budynku); zagłębiać się (w fotelu); wpadać (w ramiona), tonąć (w ramionach); dadać (do stóp); uginać się (pod ciężarem) ~(ad)o sink, fall, subsidence, descend, submerge zapadnięcie się, zapadanie się, osiadanie (o budynku)
simono
simono diras:
2012-01-28 15:07
Fakte la konstruaĵoj subite disfalis.

Almenaŭ, jen kio okazas dum tertremo.
chielismo
chielismo diras:
2012-02-03 00:15
Zamen al Esperanto!
Marte mi vizitos Rion de Janeiro. Mi esperas viziti la la sidejon de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Mia vojaĝo estos porkomerca en Brazilo, sed mi deziras kontakti brazilajn esperantistojn laŭ plejeble.
Xi'an Da Vinci Importa-Eksporta Ko., Lta
chielismo@yahoo.com.cn
fabhenrique
fabhenrique diras:
2012-02-05 17:28
Lastan lundon la urbaj aŭtoritatoj permesis, ke la konstruaĵo kie troviĝas la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj la ceteraj de tiu avenuo estu malfermitaj al la publiko. En tiu mateno la funciuloj de KKE nur purigis la ĉambrojn, ĉar tie eniris tro da polvo per la malfermitaj fenestroj. De tiam KKE normale funkcias. La konstruaĵoj, kiuj bedaŭrinde disfalis, situas iom malproksime al KKE, kvankam en la sama strato. Neniu esperantisto mortis aŭ estis vunduta.
fabhenrique
fabhenrique diras:
2012-02-05 17:31
Lastan lundon la urbaj aŭtoritatoj permesis, ke la konstruaĵo kie troviĝas la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj la ceteraj de tiu avenuo estu malfermitaj al la publiko. En tiu mateno la funciuloj de KKE nur purigis la ĉambrojn, ĉar tie eniris tro da polvo per la malfermitaj fenestroj. De tiam KKE normale funkcias. La konstruaĵoj, kiuj bedaŭrinde disfalis, situas iom malproksime al KKE, kvankam en la sama strato. Neniu esperantisto mortis aŭ estis vunduta.
chielismo
chielismo diras:
2012-03-10 12:11
Mi estas china esperantisto, kaj komerce vojagxanta en Brazilo. Antau tri tagoj mi vizitis la oficejon de KKE. Mi vidas ke cxio estas en bona ordo. Mi kun la ĉefo diskutis pri kunlaboro diversajn ideojn ekz. varbi brazilajn entreprenistojn vojaĝi al Ĉinio...
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2012-03-10 23:18
KKE estas por mi mirinda instituto. Kiem mi estis en Brazilo lastjare, ni vizitis ĝin kie oni gastame akceptis nin. Mi prelegis tie kaj poste oni organizis festeton por ni.