Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / TEJO esperas ke junulara kongreso tamen okazos en Azio

TEJO esperas ke junulara kongreso tamen okazos en Azio

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-03 12:46
La fiaskon de la plano por IJK en Japanio kaŭzis ĉefe problemoj pri la ejo, rakontas la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, en mallonga intervjuo kun Libera Folio rekte el Gdańsk. Tie li partoprenas junularan aranĝon, dum kiu kunsidas ankaŭ la komitato de TEJO. Spite la nuligon de la japana IJK, TEJO esperas ke la junulara kongreso ĉi-jare povos okazi en Azio. Kunordigo kun la UK en Vjetnamio estas alternativo, kiun oni nun konsideras.

Libera Folio: Kiom da kandidatoj estis por la IJK 2012, kaj kial oni decidis elekti ĝuste la japanan proponon?

Łukasz Żebrowski: Por la IJK 2012 estis du kandidatiĝoj, el kiuj la japana estis signife pli bona. Ĝian fiaskon kaŭzis ĉefe ne antaŭvideblaj tiam problemoj kun la ejo – necesis ĝin ŝanĝi, la dua pro siaj religiaj ligoj evidentiĝis ankaŭ maltaŭga. La LKK, en kiu dume okazis signifaj ŝanĝoj, klopodis trovi sekvan ejon, sed pro malsukceso alprenis decidon pri rezigno de organizado. Detalaj motivoj de la decido estos prezentitaj en la dokumento, kiun nun pretigas JEJ kaj TEJO.

Libera Folio: Ĉu estis vjetnama propono, kaj se jes, kial oni ne elektis ĝin?

Łukasz Żebrowski: Ne estis vjetnama propono.

Libera Folio: Jam pasis la limdato por anonci sin por IJK 2013. Ĉu venis multaj sinanoncoj, kaj ĉu iu el tiuj eventuale povus validi ankaŭ por 2012?

Łukasz Żebrowski: Alvenis tri oficialaj kandidatiĝoj, krome estis kelkaj aliaj interesiĝantaj organizoj. Certe ni konsideros ilin ĉiujn ankaŭ kiel eventualajn organizantoj de IJK en 2012, se tio evidentiĝus ebla.

Libera Folio:  Ĉu TEJO konsideros savi la azianecon de IJK 2012, ekzemple kombinante ĝin kun la UK en Hanojo?

Łukasz Żebrowski: Savi la azianecon de IJK 2012 estas nun prioritata por TEJO kaj evidente kombino kun UK estas unu el la konsiderataj solvoj. Bedaŭrinde ankoraŭ estas tro frue por taksi la verŝajnecon de ĉi tiu aŭ de aliaj solvoj. Se la okazigo de IJK 2012 en Azio evidentiĝus tamen malfacila, ni organizos ĝin aliloke, kaj kompreneble ankaŭ tiajn variantojn ni serĉas. Ni esploras plurajn eblojn kaj esperas baldaŭ povi doni bonan solvon por la malfacila situacio. Kiam tio okazos, ni certe tuj sciigos pri la rezulto.

arkivita en:
chielismo
chielismo diras:
2012-01-01 13:04
...pli sekura okazi en Eŭropo...
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-04 05:59
"Saluton amikoj, mi jhus legis ke Japanio rezignis okazigi la IJK-on pro manko de laborfortoj kaj nun oni urghe serchas aliajn kandidatojn, chu Madrido au­ Hispanio kapablus ghin okazigi? Chu ni povus kandidatighi?? Ghi okazus julie auÅ au­guste kaj en Madrido kaj chirkaÅue estas pluraj junuloj kaj eble okazigi kurson por pligrandigi la junularon!!" - skribis Andy Hernández Martínez la 27an de dec. en http://es.groups.yahoo.com/[…]/9829.

amike
Istvan Ertl