Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Policanoj de Esperanto proponas ŝvabrilon en pugon

Policanoj de Esperanto proponas ŝvabrilon en pugon

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-25 13:10
La vorto "Esperanto" ekhavis malagrablan kromguston en Rusio post novaj malkovroj pri polica perforto. Pasintsemajne arestito en la urbo Kazan mortis pro krevo de rektumo, post kiam policanoj torturis lin, ŝovante ĉampanbotelon en lian pugon. La okazaĵo klare montris la fiaskon de la polica reformo, entreprenita de prezidento Dmitrij Medvedev. Por konvinki la publikon ke temis pri escepta okazaĵo, la aŭtoritatoj decidis tute malfondi la policejon Dalnij, kie okazis la skandala perfortaĵo. Tamen baldaŭ oni malkovris similajn okazaĵojn en du pliaj policejoj de Kazan. Unu el tiuj estas la policejo Esperanto, tiel nomata ĉar ĝi situas en la Esperanto-strato. Ni publikigas eltiraĵon el la reta gazeto Gazeta.ru pri la okazaĵoj kiuj nun disfamigas la vorton Esperanto en Rusio.

En Esperanto oni instruis konfesi

En la nuna momento kunlaborantoj de Kazana Homrajta Centro preparas deklaron direktotan al la Respublika Esplorkomisiono kun la postulo ke krimesplorado estu komencita koncerne kelkajn laborantojn de la policejo Esperanto.

Kiel rakontis al Gazeta.ru loĝanto de Kazan, Vera Jeruslanova, policanoj de Esperanto de pli ol jaro klopodas enprizonigi ŝian nevon, la 18-jaran Aleksandr Fatejev. En januaro 2011 al la teknika instituto de Fatejev venis laborantoj de Esperanto, kiuj sen klarigo de kialoj prenis lernantojn de leciono al la policejo, rakontis Jeruslanova al Gazeta.ru.

- Kune kun li ili prenis ankoraŭ du sengepatrajn knabojn. Kiam la instruistoj demandis la detektivojn, kien ili portas la infanojn kaj surbaze de kio, tiuj diris ke temos pri interparolo, kiu ne daŭros pli ol duonhoron, diras Jeruslanova.

Sed la policanoj ne limigis sin je 30 minutoj. Ĝis la momento kiam onklino Fatejeva eksciis, kie troviĝas la nevo, li pasigis en la policejo jam kelkajn horojn, asertas Jeruslanova. En Esperanto la deĵoranto diris, ke "nek Fatejev, nek la aliaj knaboj estis portitaj al la policejo dum la tago".

- Mi telefonadis al la detektivoj, sed ili remetis la parolilon aŭ tute ne respondis. Finfine mi anoncis, ke mi ne foriros el la policejo antaŭ ol oni diros al mi, kie la knaboj estas kaj kion oni faras al ili tie. Tiam unu el la laborantoj telefonis al la detektivoj, kaj mia nevo eliris, ŝi asertas.

Montriĝis, ke Aleksandr Fatejev kaj du liaj kurskamaradoj estis akuzataj pri atako kontraŭ taksiisto. La junuloj, laŭ la asertoj de la detektivoj, atakis la ŝoforon, batis lian kapon per martelo, kaj difektis la aŭton.

Dum la kvin horoj kiujn Fatejev pasigis ĉe la detektivoj, tiuj laŭ la vortoj de Jeruslanova klopodis devigi ilin konfesi sian kulpon pri perforta rab-atako (paragrafo 2 de artikolo 162 de la krimkodo), kaj tio okazis en malĉeesto de advokato kaj leĝa reprezentanto.

- Li post la interrilatado kun la policanoj rakontis al mi, ke ili forprenis lian pantalonon, prenis ŝvabrilon, metis sur ĝin kondomon, kaj minacis, ke se li ne subskribos tion, kion ili bezonas, estos pli malbone al li. Li konsentis subskribi. Oni diktis al li, ĉar li mem sciis nenion pri la atako, aldonas Jeruslanova.

Baldaŭ krimesplorado estis komencita koncerne la junulon, sed ĝi fine ne atingis la kortumon.

Jeruslanova volis ke la kunlaborantoj de Esperanto respondecu pri siaj faroj. Ŝi faris deklaron al la Esplordirekcio de la Esplorkomisiono, al la prokurorejo de la respubliko kaj al la Direkcio de Interna Sekureco ĉe la loka sekcio de la Ministerio de Interna Aferoj, sed ĉie oni respondis al ŝi, ke mankas kialo por komenci krimesploradon.

La tuta originala artikolo ĉe Gazeta.ru

arkivita en:
Alekso
Alekso diras:
2012-03-22 02:37
...rektumen kuraĝe flakonon ŝovante.
vinesku
vinesku diras:
2012-03-22 04:34
Saluton . Mi ne povas komenti tian novajxon . Sed , se mi demandas : cxu Rusoj = Prusoj [ oldaj rusoj ] ? cxu mi ofensas iu(j) ? { Mi esperas ke mi bone komprenis pri kio temis la supera artikolon . Gxi rilatis pri malbona novajxo , cxu ne ?}.
araneo
araneo diras:
2012-03-27 02:12
"Rusoj" estas nomo de antikvaj ukrainoj, devenata de la slava tribo rusychi aw rosychi (apud rivero Rosj). Ech nun oni nomas la landon "Rusj-Ukrainio". Nuntempaj rusoj ne estas la slava popolo, antaw 800-900 finnaj-ugraj kaj tjurk-tataraj triboj apud Moskvo, kiun konstruis kijiva princo, estis unuighintaj en Moaskva princ-(aw car-) lando. Moskva caro Johano la Terura estis vasalo de la Kazana hhano. Nun en Moskvo la dua lingvo post la rusa estas la tatara.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-28 13:19
Ankorau unu pseudofakulo!

Lau internacie science agnoskita diskuto ekzistas jenaj hipotezoj (au teorio):

1. La landonomo "Rus'" probable devenas de la vorto "ruotsi" au simile, kiu estis la adoptita nomo de la skandinavaj migrantoj, kiuj, konataj ankau kiel "varengoj", en la 9a jc. alvenis en la landon de la Dnjepro. (Interese estas, ke Ruotsi estas la finna nomo por Svedio).
2. La nomo "slavoj" aperas (sclav- ktp.) en orientromiaj fontoj.
3. Tribo "rosychi" au simile ne ekzistis. La orientaj slavaj triboj nomighis lau la fontoj chefe poljanoj, drevljanoj, severjanoj ktp.)
4. La ukraina (kaj belorusa) etno kun apartaj lingvoj elformighis kiel regionaj popoloj nur post la disfalo de "Kievskaja Rus'" kaj kun la formigho de la Litova Granddukland, al kiu apartenis la okcidenta kaj sudokcidenta partoj de Ukrainio, do plej frue en la 12-14a jc. En la 16a jarcento ekzistis la t.n. Rutena lingvo (nomita rus/s/kij jazyk), kiu elformighis el la malnova orientslava lingvo kaj estis la antaua stadio (Zwischenstadium) de la blankrusa, ukraina kaj rusina (germane: Russinisch). Apartan signifon atingis starobelaruskaja mova kiel "Kanzleisprache" de la Litova Grandduklando. Ghis la fino de la 18a jc. aperis apud la malnoveklezia slava lingvo la ukraina lingvo, kiu prosperis nur en la 19a jarcento (Taras Sevcenko) kaj unuafoje farighis oficiala lingvo en 1918 kiam la Ukraina Popolrespubliko estis fondita.
5. La vorto "Ukraina" aperis unuafoje en la jaro 1187, sed ghi "popularighis" precipe en la 16-17 jc., kiam la popolo sude de Ruslando estis nomitaj ukrainoj (homoj loghantaj che la limo, fino, t.s. che la limo kun la krimeaj tataroj). Alia nocio por Ukrainio estis "Malgrandruslando", sed la ukrainoj chiam rifuzis tiun shovinisman nocion.
6. En la diskuto pri la formigho de la ukrainoj oni ne devas forgesi la rolon de la "kozakoj".
7. "Rossija" estas grekformdevena.
8. Estas vere, ke parto de la "(grand)rusa" popolo (chefe centra kaj norda partoj) iam miksighis kun finnugraj triboj, kiuj vivis en la volga regiono kaj en Baltio, malpli kun tataraj. Chiu tri nomitaj etnoj estas rezulto de komplika genezo kun miksado de diversaj popoloj.
9. Krome, oni ne devas forgesi la religiajn diferencojn de tiuj popoloj.
10. Kaj oni ne devas forgesi la rolon de la "grandrusoj" kaj de la "grandrusa" lingvo, kiu diversmaniere (pozitive kaj negative) influis la belorusan kaj ukrainan etnojn kaj lingvojn.

Do, la aferoj estas iom komplikaj, sed kekfoje ankau iom malklaraj, kaj necesas almenau mencii la suprajn faktojn, se oni volas fake kaj science diskuti kaj prezenti ilin. Kion produktas la naciisma propagando de ukrainoj, sed ankau de chiuj ceteraj slavaj kaj orienteuropaj etnoj kaj popoloj estas grandparte neutiligebla por scienca trakto.
vinesku
vinesku diras:
2012-04-01 19:43
Dankon por viaj klarigoj kaj Pardonu min por mia eraro .
bkolker
bkolker diras:
2012-03-22 06:09
En la strato Esperanto en Kazano (Tatarujo, Rusujo) okazas multaj interesaj eventoj. Legu chi tie: http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=5262
Se vi ne regas la rusan lingvon, uzu la automatan tradukadon el la rusa en Esperanton, kiun donas Google Translate. La enhavo estos pli-malpli komprenebla. Ne atentu fushajn akuzativojn. :-)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-03-22 07:23
Estas domaghe, ke vorto de Esperanto estas malpurigita, sed kontrau tio ni nenion povas fari. Jen estas vivo.
Pli domagha tamen estas, ke en Ruslando estas fremdaj esprimoj de demokratio kaj de homaj rajtoj.
Lau "hejmaj metodoj" de rusa kriminalogoj estis vershajne ankau tiel ricevitaj deklarojn de du junaj homoj de metro-akcidento, pro tio ili devis rapide esti ekzekutitaj!
Tamen, che okazo, ankau ni devas en demokrata , libera Europo ne tro povas ghoji, pro praktikata demokratio.(sendemokrate estas alighataj landoj, enkondukata mono, uzata lingvo/j,koruptaj estos premiitaj, "malrichaj" bankistoj pridonacitaj, koruptaj en Grekujo subtanataj.... pri kio la popolo ne estas demandata).
Ni preghas pri demokratio, sed praktikas pseudodemokration!
esperanto
esperanto diras:
2012-03-22 19:15
De la esperantistoj, ankau de la komunistoj, mi atendas kaj postulas senkompromisan kaj senesceptan konsenton pri la demokratio kaj homaj rajtoj, ech se reale ili ne estas perfektaj, kaj senkompatan reziston kontrau la provoj de diversaj politikistoj, burkoratoj kaj aktivuloj en iuj shtatoj, de Norda Koreio, Ruslando, Chinio ghis Usono kaj Europo, relativigi ilin.