Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Afrika kongreso okazos post jaro

Afrika kongreso okazos post jaro

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-05 00:24
La 5-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu estis prokrastita ĉar neniu volis aranĝi ĝin, fine okazos en Benino - en decembro 2013. Samloke okazis la dua Afrika Kongreso de Esperanto en 1991. La Esperanta Civito planis konkurantan afrikan kongreson por pasko 2013, kaj almenaŭ ĝis nun ne anoncis ĝian nuligon.
Afrika kongreso okazos post jaro

Adjévi Adje kaj aliaj ILEI-anoj dum ekzameno en Benino.

Laŭ la origina plano la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto devis okazi en la jaro 2012, sed en junio 2011 la kunordiganto de la Afrika komisiono de UEA, Adjévi Adje, konstatis ke neniu deziranto sin anoncis:

- Bedaŭrinde, neniu kandidatiĝo alvenis, kaj mi devis konkludi, ke neniu grupo aŭ asocio en Afriko vere pretas gastigi la aferon, kvankam intertempe montriĝis intereso flanke de Benino kaj Burundo. Estas domaĝe, ke tiel Afriko  preterlasis la ŝancon denove sperti organizadon de renkontiĝo.

En novembro 2012, dum ekzamena sesio de ILEI kaj UEA en Benino, Adjévi Adje el Togolando povis renkontiĝi kun beninaj aktivuloj kaj persone diskuti la planojn por nova tutafrika Esperanto-kongreso. Rezulte de la diskutoj, Asocio de Beninaj Esperantistoj deklaris sian pretecon aranĝi la longe atenditan kongreson.

Fine, en decembro 2012, Adjévi Adje nome de la Afrika komisiono de UEA povis publike anonci, ke la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Kotonuo, de la 29-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014. Krom la Afrika komisiono de UEA kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj, laŭplane kunlaboros la loka neregistara organizaĵo Scio Sen Bariloj.

- Provizora temo estas “Esperanto – kontaktlingvo inter afrikanoj, inter Afriko kaj la cetera mondo por justa komunikado“. En tiu temo estas nia intenco, elmontri pri la rolo kiun Esperanto povas aŭ volas ludi kaj avantaĝoj kiujn la uzantoj povos eltiri el Esperanto mondskale: kresko de interkontinenta solidaremo, pli da fruktodonaj interŝanĝoj inter Afriko kaj la cetera mondo, skribas Adjévi Adje.

La Afrika Komisiono esperas, ke almenaŭ unu persono el ĉiuj 17 afrikaj landaj asocioj kaj kluboj povos viziti la kongreson. Aldone oni tre bonvenigas la partoprenon de alikontinentaj esperantistoj, por doni al la beninaj komencantoj la ŝancon interrilati kun alilandanoj en Esperanto.

Por ke laŭeble multaj afrikanoj povu ĉeesti la kongreson, la Afrika Komisiono de UEA esperas, ke alilandanoj finance subtenos ilian partoprenon per kontribuoj al Fondaĵo Afriko de UEA.

La antaŭaj Afrikaj Kongresoj okazis en Notse, Togolando (1-a AK: 27.12.1990-2.1.1991),  Kotonuo, Benino (2-a AK:  8-31.12.1991), Winneba, Ganao (3-a AK: 23.12.1994-2.1.1995) kaj en Moshi, Tanzanio (4-a AK: 6.12.1995-3.1.1996). Do, ene de nur kvin jaroj okazis kvar Afrikaj Kongresoj, kaj post 1996 neniu.

Ankaŭ la Esperanta Civito intencas aranĝi afrikan kongreson en 2013. La "Jubilea Afrika Kongreso" de la Civito estis anoncita jam en decembro 2008, kaj ĝi devus okazi en la jaro 2010. Ĝi tamen estis prokrastita en aprilo 2010. Laŭ la lasta informo, afiŝita en la retejo de la Civito en aprilo 2011, la Civita afrika kongreso devus okazi "paske 2013".

arkivita en: