Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Nova paneo en la retejo de TEJO

Nova paneo en la retejo de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-07 04:55
La retejo de TEJO jam de pluraj monatoj teknike misfunkcias, montrante mikse enhavon en diversaj lingvoj. En lundo aldoniĝis nova paneo, kiu kaŭzas ke vizitantoj el multaj landoj tute ne povas atingi la retejon. Anstataŭe ili estas direktitaj al aliaj, senrilataj retejoj, aŭ ricevas averton, laŭ kiu la adreso tejo.org ne plu apartenas al TEJO.

Dum la unuaj horoj de la misfunkcio iuj vizitantoj ekpensis ke TEJO forgesis pagi por la adreso, dum aliaj supozis, ke temas pri momenta misfunkcio dum renovigo de la enhavo, kaj ke baldaŭ la retejo finfine denove bone ekfunkcios, en normala reĝimo sen lingvosalato.

Tamen ambaŭ supozoj montriĝis malpravaj. Noktomeze laŭ mezeŭropa horo la vicprezidanto de TEJO, Sergej Tyirin, informis en la retlisto UEA-membroj, ke temas pri teknika misfunkcio ĉe la servilo kie troviĝas la paĝaro. Ial ŝanĝiĝis la IP-adreso (interret-protokola adreso) per kiu oni aliras la servilon, tiel ke ĝi ne plu ligas la vizitantojn al la ekzistanta paĝaro.

- Homoj en diversaj landoj vidas diversajn paĝojn, ĉar la rilataj teknikaj agordoj bezonas tempon por "flui" tra la reto de mondaj serviloj. Ni atendas nun por morgaŭa (marda) engaĝiĝo de la Ĝenerala Direktoro por povi aliri kaj ĝisdatigi la DNS-agordojn por 'tejo.org'; post tio simile laŭŝtupe la paĝaro denove ekfunkcios ĉe la uzantoj, klarigis Tyirin.

Post la refunkciigo de la retejo ĝi tamen plu aperos en la formo de lingva salato. La problemo laŭ Tyirin estis kaŭzita de la ĝisdatigo de la enhavadministra sistemo Drupal, kies nova versio malsame traktas multlingvan enhavon ol la malnova.

- Tio kaŭzis la nunan lingvan kaĉon. Bedaŭrinde la sola solvo estas re-ligi la diverslingvajn versiojn de la sama artikolo permane (kio devas esti farita por ĉiu unuopa artikolo aparte). Ni laboras pri tio, sed ĉar temas pri tute permana laboro, bonvole komprenu ke ĝi bezonos ankorau tempon, skribas Tyirin.

 
arkivita en: