Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Tempo kandidatiĝi por iĝi komitatano B ĉe UEA

Tempo kandidatiĝi por iĝi komitatano B ĉe UEA

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-29 08:02
En 2013 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2013-2016. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Se la nombro de IM estos minimume 5001 je la 31-a de decembro 2012, oni elektos ses komitatanojn B; se la nombro estos malpli granda, oni elektos kvin.

La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas:

Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.

Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 28-a de februaro 2013. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).

Ĉiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaŭ la elekto (t.e. 2011 kaj 2012) kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2007-2012, ne estas reelektebla.

Se la nombro de la kandidatoj ne superos la nombron de la elektotaj komitatanoj B, ĉiuj kandidatoj estos konsiderataj kiel elektitaj. Se la nombro de la kandidatoj estos pli granda, la individuaj membroj elektos siajn reprezentantojn per poŝta balotado.

Por plifaciligi la kolektadon de apogantoj (minimume 10 el minimume 3 landoj) ekzistas formularo, elŝutebla por surpaperigo.

La formularo havas lokon por kvin subtenoj. Ne gravas, ĉu kandidato sendos du plenajn formularojn aŭ dek formularojn kun po unu apogo. Ankaŭ ne estas devige, ke la kandidatoj sendu la formularojn, sed la apogantoj rajtas mem rekte sendi ilin al la CO. Krome, la uzo de la formularo ne estas deviga; la formularo nur celas plifaciligi la aferon.

La kandidatigaj dokumentoj devas atingi la Centran Oficejon plej laste la 28-an de februaro. Tio ŝajnas fora dato, sed estas pli bone rapidi kaj ne lasi la aferon ĝis la lasta momento.

Osmo Buller

Ĝenerala Direktoro de UEA

(Laŭ komunikoj de UEA)

arkivita en: