Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Prezidanto de UEA ricevis bengalan premion

Prezidanto de UEA ricevis bengalan premion

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-10 07:29
Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA, estis premiita de la bengala literatura akademio Bangiya Sahitya Parishat, interalie pro siaj beletraj tradukoj el la bengala al Esperanto.

Probal Dasgupta ricevis la premion Archana Chauduri ĉefe pro siaj kontribuoj kiel elstara esploristo de lingvistiko. En Esperanto aperis kvar tradukoj de Probal Dasgupta el la bengala, inter tiuj Primico de Rabindranath Tagore.

En la oficiala motivigo de la premio, voĉlegita dum la transdona ceremonio, krom liaj tradukoj el la bengala al Esperanto, estis menciitaj ankaŭ liaj priesperantaj verkoj, multaj el kiuj aperis en la bengala, kaj liaj tradukoj el Esperanto al la bengala.

La literatura akademio Bangiya Sahitya Parishat (laŭvorte "Bengala literatura konsilio") estis fondita antaŭ 120 jaroj, kaj la poste Nobel-premiita aŭtoro Rabindranath Tagore en la 1890-aj jaroj estis unu el ĝiaj vicprezidantoj.

La premio Archana Chauduri krom diplomo konsistas el honoriga tuko kaj mil rupioj - monsumo, kiu je la fondo de la premio aspektis serioza, sed nun valoras nur iom pli ol 11 eŭrojn. La tuto estis transdonita al Probal Dasgupta fine de julio okaze de la 120-jara datreveno de la fondiĝo en la konstruaĵo de la akademio en Kolkato.

- En mia akcepta parolado mi, krom reemfazi Esperanton, ankaŭ anoncis, ke mi vojaĝos tuj al Vjetnamujo por tie Esperante kongresi, kio certe trafis la aŭdantaron en ĝenerale maldekstrema gubernio, kiu de pluraj jardekoj ege atentis la militon en Vjetnamujo, rakontas Probal Dasgupta.

 
arkivita en: