Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Eŭropa Esperanto-Unio kongresis Irlande

Eŭropa Esperanto-Unio kongresis Irlande

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-28 14:00
En irlanda urbo Galway/Gaillimh okazis inter la 16-a kaj 20-a de julio 9-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio sub la aŭspicio de la irlanda ŝtatprezidanto Michael D. Higgins. Estis malgranda kongreso kun nur 157 partoprenantoj, sed el respektinda nombro da landoj (28), ĉefe eŭropaj, sed ankaŭ venis partoprenantoj el Kubo, Brazilo, Japanio kaj Usono.

Laŭenhave temis pri tre riĉa kongreso, kies ĉefa parto estis 11 prelegoj rilataj al la kongresa ĉeftemo "Lingvolernado en EU – Lerni pli, kosti malpli". La prelegtemoj rilatis al la lingva situacio kaj lingvolernado en Irlando kaj al la propedeŭtika rolo de Esperanto en lingvolernado

Inter la prelegantoj estis tri neesperantistoj: fakuloj pri la irlanda lingva situacio. Kaj ĝuste pro tiu ĉi temaro ankaŭ la finkonkludoj de la kongreso estis turnitaj al la irlanda registaro.

La kongreso interalie decidis rekomendi, ke Irlando dum sia prezidado de EU en 2013 aldonu multlingvismon al siaj prioritatoj. La kongreso ankaŭ proponis, ke la EU-Konferenco pri multlingvismo, okazonta en Kipro en septembro, diskutu kiel praktike progresigi la rekomendon de la Civilsocia Platformo en la sekcio pri edukado, nome esplori, kiu unua fremda lingvo en la lernejo pleje kuraĝigas la lernadon de plia fremda lingvo.

Krome la programo abundis per aliaj programeroj: literaturaj prelegoj, pri historio de Irlando, irlanda eksprese, pri TEJO, pri Tibor Sekelj pri la romaa lingvo, pri progreso de Esperanto en Pollando, kaj tiel plu.

Okazis kunsidoj de la asembleo de EEU kaj ronda tablo pri la popoliniciato pri eŭropa himno kaj pri la agado en multlingva Platformo de Eŭropa Komisiono. La estraro de EEU decidis ke la sekva 10-a kongreso okazos en julio 2014 en slovaka urbo Nitra.

Siajn kunvenoj havis fakaj asocioj: juristoj kaj ĵurnalistoj. Ankaŭ la kultura programo abundis: Nacia vespero kun kantoj kaj dancoj irlandaj, du teatraj vesperoj („Kabarenbo pri Universalaj kongresoj“ plenumita de Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik kaj „Ludoviko Lazaro“ plenumita de Georgo Handzlik). Handzlik partoprenis enkaŭ en kantzonkoncerto kune kun JOMO.

Okazis 3-taga antaŭkongreso en Dublino kaj dutaga postkongreso al insuloj Aran kaj dumkongresaj ekskrursoj al Galivo kaj al sudgaliva provinco kun famaj klifoj.

La kondiĉoj en la luksa hotelo Ardilaun kiel la ĉefkongresejo estis tre bonaj. Eblis vidi plurajn prezentojn de la aktivadoj de E@I kaj konsulti kaj aĉeti en libroservo.

La ĉefan dankon necesas transdoni al la prezidanto de EEU, Sean O Riain kaj al Maja Tišljar, kiuj portis la ŝarĝon de la organizo preskaŭ de la tuta kongreso kaj faris tion ekscelente. Kunlaboris ankaŭ escepte multaj irlandaj esperantistoj, ĉefe kiel helpantoj kaj tradukistoj.

Mi mem multe lernis. Fine mi komprenis la kaŭzojn de la granda tragedio de la irlanda popolo: la perdon de la propra lingvo kaj komprenis ke lerni el tio ege gravas ĉar survoje al la sama rezulto estas nuntempe multaj malpli grandaj lingvoj en Eŭrop kaj pli vaste pro la identa kaŭzo. Sed pri tio en iu alia artikolo.

Zlatko Tišljar

arkivita en:
akueck
akueck diras:
2012-07-28 16:05
Jen la ligilo al televida raporto (ekde la 8a minuto):
http://www.tg4.ie/en/tg4-pl[…]48071001&title=Timpeall .
Betty
Betty diras:
2012-07-28 18:35
Dankon pro la ligilo. Oni raportas pri la kongreso ekde la 8-a minuto.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-28 17:18
"Inter la prelegantoj estis tri neesperantistoj: fakuloj pri la irlanda lingva situacio."

Chu la prelegoj de tiuj "fakuloj" estos publikigitaj?

"Fine mi komprenis la kaŭzojn de la granda tragedio de la irlanda popolo: la perdon de la propra lingvo ..."

Mi ne scias, kion vi komprenis. Sed ne gravas. Shajnas al mi, ke Irlando estas au povas esti ege tauga loko por servi kiel ideologia platformo por "pruvi", ke tiu damna angla lingvo kulpas pro la malapero de la irlanda (kaj de chiuj aliaj lingvoj).

Pro tio mi shatus legi la finkonkludojn de la kongreso, sed kie ili estas publikigitaj? Mi ne trovis ilin en la retujo de EEU nek en tiu de la kongreso mem.

Lau mi, vi povas esti kontenta pri la nombro de 175 partoprenantoj el 28 landoj. Anstatau "kongreso" vi eble nomu vin aranghon estonte "konferenco", char la vorto "kongreso sonas tro impone kaj estas eble pravigita che minimume mil partoprenantoj. Eble en Slovakio reaperos pli da homoj. Jughante lau la foto oni ricevas la impreson, ke tie aperis chefe maljunuloj, kiel kutime en similaj Eo-aranghoj. Kiu estis la averagha agho de la partoprenantoj?

PS Cetere, premante sur http://www.europo.eu/eo/chefpagho sur la grafikan cheftitolon de la asocio, aperas "Fatal error".
esperanto
esperanto diras:
2012-07-28 17:21
korekto: 157 kompreneble.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-29 08:19
Min antau chio interesus konkludoj, rezultoj de la kongreso kaj kiaj kaj kien senditaj estis rezolucioj?
Kio estis atingitaj kaj antau chio kiaj celoj volas atingi EEU.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-08-02 17:37
La kompleta rezolucio tekstas jene:
La 9-a Kongreso de EEU en Galivo, Irlando, kun 157 partoprenantoj el 28 landoj, okazinta de la 16-a ĝis la 20-a de Julio 2012, kies temo estis “Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli”:
1. Rekomendas ke la irlanda prezidanteco de la Konsilio de EU 2013 aldonu “multlingvismon” al siaj prioritatoj.
2. Proponas ke la EU-Konferenco pri multlingvismo en Kipro de la 26-a ĝis la 29-a de septembro 2012 rekomendu ke ĉiuj EU-Membroŝtatoj donu seriozan konsideron al la rekomendoj de la Civilsocia Platformo por Multlingvismo, 2011.
3. Aldone proponas ke la kipra konferenco diskutu kiel praktike progresigi la unuan rekomendon de la Civilsocia Platformo en la sekcio pri edukado, nome, la dezirindecon de pilotprogramoj en la bazlernejoj de pluraj EU-membroŝtatoj por ekscii kiu 2-a lernata lingvo plejmulte kuraĝigas la lernadon de 3-a lingvo, cele al plenumo de la oficiala lingvopolitiko de EU, decidita fare de la Eŭropa Konsilio en Barcelona en 2002, kaj subtenata de 72% de EU-civitanoj laŭ Eurobarometro 2011, ke ĉiu EU-civitano lernu 3 lingvojn, la denaskan kaj 2 aliajn.
4. Konsideras ke la brita programo “Springboard to Languages” (www.springboard2languages.org) povus plibonigi kaj plirapidigi la lernadon de la irlanda lingvo kaj la lingvolernadon ĝenerale, kaj do rekomendas al la irlandaj lernejaj instancoj fari pilotprogramon baze de “Springboard to Languages” por testi ĉu tiu aliro estas efika en irlandaj cirkonstancoj.

La rezolucion sendos la prezidanto de EEU al la irlanda registaro, (ministrino pri EU, kiu sendis salutleteron al la kongreso), al la Platformo de Multlingvismo de EK kaj al la organizantoj de la kipra konferenco.
La centra punkto pri kiu ni eperas havi sukceson, estas ĝuste tiu ke Irlando dum sia prezidanteco en unua duono de la sekva jaro havos inter la prioritatoj multlingvismon, kio poste havus konsekvencon ke EEU povus kadre de la Platformo atingi pliajn paŝojn ene de la Eŭropa Komisiono kaj ni planas trovi EU-landon kiu pretus kunvoki interregistaran konferencon pri la temo kiel apliki la rekomendon de la platformo pri propedeŭtika rolo de antaŭlernaĵo bazita je Esperanto en plisukcesigo de la lernado de fremdlingvoj. Eble ĝuste Pollando povus kunvoki tian konferencon!?
Kio koncernas mian personan komprenon, pri tio mi verkis en mia blogo kaj la ĉefa konkludo, kiun mi havis estis: ne per armiloj kaj ia rekta perforto kontraŭ la irlanda lingvo la brita imperio detruis la irlandan lingvon. Ĝin detruis la irlandanoj mem post kiam la brita imperio detruis la IRLANDAN POPOLAN IDENTECON. Kaj tion la usonangla koalicio faras nun kontraŭ ĉiuj popoloj: DETRUAS NE LA LINGVOJN, sed la SENTON DE PRESTIĜO se oni agas kiel membro de iu malgrava popolo, la IDENTECON de ĈIUJ KROM DE tiuj KIUJ AKCEPTIS LA IDENTECON DE USONANGLA IDEOLOGIO. http://www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko/401484


ztisljar
ztisljar diras:
2012-08-02 17:51
Mi forgesis la respondon al Andreas pri la referaĵoj rilate la irlandan situacion. Jes, ĉiuj estas riceveblaj - ni ja tradukis ilin al E. Ĉi tie mi nur nomu ilin:
Sean O Cuirreain (Irlanda komisiito pri lingvoj): Lingvoj en Irlando, kaj la laboro de la komisiito pri lingvoj"
Nollaig O Muraile (preleganto en la Galiva Universitato): "La lingvoj kiujn oni parolas en Irlando"
Eŭgene McKendry (preleganto en la Belfasta Universitato): "Superrigardo de la Instruado de Lingvoj en Norda Irlando"
Ne malpli grava kaj interesa en tiu serio estis ankaŭ la prelego de
Sean O Riain (prezidanto de EEU): La lernado de la irlanda lingvo: Ĉu helpe de Esperanto?"
La tekstojn ni povos liveri en septembro post kiam ni ĉiuj estos atingeblaj kaj mi povos kunkolekti ĉiujn elektronikajn formojn de la referaĵoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-02 19:15
Dankon. Oni povas nur supozi kaj esperi, ke tiu rezolucio (kies enhavo por mi malmulton signifas), verkita en la burokrata slango (au kodo), estos ghuste komprenita de la burokratoj en Bruselo. Kaze ke en punkto 3 vi celas Esperanton, vi ja mem scias, ke Esperanto povas ludi nenian oficialan rolon en EU. Ke shajne vi tion ankorau ne komprenis, vere mirigas min. Oni ne kredu, ke pere de iu ruza kashvojo Esperanto enkondukighos en la lernejoj de EU.

Pilotprogramo chiam sonas alloge. Sed persone mi opinias, ke estos neniuj sekvoj, char enkonduko de Esperanto en iun ajn lernejon de EU estas ekster chies konsidero. Via rezolucio apartenas do pli malpli al la sama kategorio de la iniciato pri la himno kaj do estos vana.

EU povos maksimume subvencii iujn konferencojn lau la modelo de Triesto, kiun vi ja brile efektivigis (sed bedaurinde kun la malghustaj politikistoj).

Do,: Mechtat ne vredno, kiel diras la rusoj.

Sed oni ne devus detrui la idealismon de la homoj, tiom longe ke tiu idealismo ne damaghas la homaron.

Feliche mi vivas ekster EU kaj estos nekoncernita de chiuj tiuj stultajhoj.

Se vi havus armilojn, vi vershajne ech per armiloj detruus la usonanglan ideologion, tiom profunde vi malamas ghin.

La solan aferon, kiun vi vershajne absolute ghuste komprenis, estis, ke la irlandanoj vershajne mem PLI MALPLI LIBERVOLE rezignis pri sia irlanda lingvo (kion vi nomas "detrui"), char ili alprenis la idiomon de tiu popolo, kiu promesis al "arkaika" kaj geografie izolita popolo civilize kaj ekonomie progresi (se la irlandanoj ne estus alprenintaj la anglan lingvon kaj civilizon, ili eble vivus ankorau nun same kiel en la mezepoko). Oni foje konsideru la anglan lingvon ankau kiel instrumento de la civiliza progreso kaj ne chiam, kiel la komunismaj kaj kriptokomunismaj reakciuloj de la Esperanto-movado kiel rimedo de detruo de lingvoj kaj popoloj! Ankau homoj kiel mi (studinta lingvistikon, historion kaj internacian juron) estas informitaj pri la problematiko chirkau la usonangla "imperiismo", por tio mi certe ne bezonas la lecionojn kaj instruojn de esperantistoj! Chu la brita imperio detruis la irlandan popolan identecon mi ne scias, char mi neniam estis en Irlando por kontroli au sperti tion. Sed chu la irlanda identeco nepre devas esti kun irlanda lingvo??? Cetere, la filmstrio pri la EEU-kongreso, en kiu oni raportis irlandlingve, faris al mi la impreson, ke la homoj flue porolas tiun lingvon (kvankam ofte kun angla akchento). Mi ne scias, chu oni povas kompari la situacion de la irlanda lingvo kun la situacio ekzemple de la romancha lingvo en Svislando (kvankam tiu lingvo estas reduktita al la grizona kantono, kie relative multaj homoj parolas ech DIVERSAJN DIAELKTOJN de tiu lingvo. Mi ne kredas, ke la retoromancha lingvo suferas pro la usonangla imperiismo, sed estas vere, ke en tiuj romanchaj regionoj okazis drasta germanigo dum la pasintaj jarcentoj. Tamen, la lingvo sin tenas. Ekzemple en la baltaj shtatoj Estonio, Latvio kaj Litovio la historia sperto montris, ke nek la germana, nek la sveda, nek la rusa lingvo malaperigis tiujn malgrandajn lingvojn (dum ekzemple en Ruslando mem la plimulto de la finnugraj lingvoj grandparte malaperis, pro diversaj kauzoj, "objektivaj" kaj "subjektivaj" (kiel kutimis diri la sovetiaj ideologoj). LA estona, latva kaj litova lingvo estas malgrandaj lingvoj, ne char la usonangla ideologio (au imperiismo) ilin malgrandigis, despli ke la usonangla ideologio en la historio havis nulan influon en tiuj landoj (kiuj chiam situis je ies periferio). Simple temas kvante pri malgrandaj etnoj, punktofino. La loghantoj de tiuj popoloj estas kutime multlingvaj, kaj oni povas hodiau nur bedauri, ke la junularo ne plu lernas la rusan (sed chifoje LIBERVOLE), char la komunikado kun ili farighis preskau malebla (ne kredu, ke la tuta junularo de tiuj landoj bone parolas la anglan)m char al ili simple mankas la praktiko. Antau eble du jaroj en Latvio forpasis la plej lasta homo, kiu parolis denaske la livan lingvon. Do, tiu lingvo elmortis, sed certe ne pro la usonangla ideologio.

La svisalemana ekzemplo (au sperto) estas la perfekta KONTRAUEKZEMPLO por via teorio pri la detruado de la identenco de popoloj fare de la usonangla ideologio. En la germanlingva parto nenia usonangla ideologio detruis la identecon de la alemanaj svisoj, kvankam la alemanaj svisoj vershajne estas tiuj en Europo, kiuj plej forte absorbis anglajn vortojn en sia alemana lingvo kaj kiuj ech uzas la anglan lingvon en sia komunikado kun franclingvaj svisoj. Tio neniel signifas, ke Svislando estis usonangligita, kaj se vi vojaghas tra Svislando vi konstatas nenian realan usonanglan "superstraton", krom eble en zurikaj au ghenevaj bankoj (al kies oficeja interno vi apenau havas aliron). Sed ankau la grandgermana shovinismo neniam povis detrui la svisalemanan identecon. Sed eble la svisoj vere estas "speciala kazo", kvankam oni klopodas kontesti tiun teorion.

Au prenu la ekzemplon de Malto. Tie la malta lingvo, kiu estas vera mikrolingvo tute ne aperis pro ia (uson)angla imperiismo, sed male bone prosperas. Ktp.

Vi povas mem kompari kiu estas la lingva situacio en Slovenio kaj Kroatio, kie vi ja rekte vivas. Kiel vi scias, el dialekta vidpunkto, Slovenio estas ege interesa kazo, kaj lau mia scio neniu dialekto tie elmortis, ekzemple pro la usonangla ideologio. Cetere, se vin interesas iu interesa faklibro pri tiu problemaro vi povas legi almenau mian prian recenzon (kaj ech iom kompreni ghin pere de la gugla tradukilo).

http://www.osteuropa.ch/[…]/Rez_Harrassowitz_Cvetkovic_Jugoslawien.pdf

Bonan vesperon!

ztisljar
ztisljar diras:
2012-08-03 09:40
Estas amaso da interesaj komenteblaj aferoj en via supra skribajho, sed por tio nek estas loko, nek mi havas tempon nun. Mi nenie parolis pri la danghero ke nun la usonangla minacas rekte la popolojn kaj lingvojn sed ghi plene senidentigas la elitojn de malpli grandaj popolojn kaj pere de tio en posta fazo la popolojn mem. Ech tiujn kiuj ghis nun kiel vi prave diris ne havis influon de la usonangla ideologio.
Kiel funkciulo de iu institucio, mi ne povas rigardi la celojn de ekz. EEU chiam el kritika vidpunkto. Ankau mi povus senprobleme en chiuj planoj de EEU vidi obstaklojn, sed ni devas serchi iujn nichojn kaj se temas pri nova sulko, ja estas klare ke ni srschas sur nekonata tereno kaj ne povas anticipe scii chu tio sukcesos. Tamen ni devas provi. Kaj se la tuta organo (5-7 personoj en la plivastigita EEU-estraro) konsentas ke iu sulko estas plugebla, ni faras tion. Vi ja rajtas kritiki tion, sed foje ankau vi devus kontribui per iu ideo: kion fari? ne nur kion NE fari.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-03 17:14
La problemo de la espistoj estas, ke ili rigardas chion el ideologia vidpunkto. Per tio ili ne nur forlasas la politikan neutralecon de Esperanto, sed ankau ne rimarkas, ke per sia ideologia aliro al la aferoj ili solvas neniun problemon, sed nur ridindigas kaj diskreditigas sin mem.

(Cetere, mi tute ne estas apostolo de la sankta neutraleco de Esperanto. Se oni traktas tiun neutralecon inteligente kaj honeste, oni venus al aliaj konkludoj - ekzemple en kongresaj rezolucioj). Sed mi konststas, ke kalrigi tion al la homoj en UEA havas nenian sencon, au sukceson.

Chu vi vere kredis, ke en EU sidas nur idiotoj, kiuj kredas la fatrason rakontitan de la espistoj?

La Esperanto-movado povos ricevi eventuale novan shancon nur, se ghi traktas la aferojn objektive, science-racie kaj pragmate-praktike.

En principo mi trovas viajn EEU-kongresojn en Triesto, Irlando ktp. tute en ordo, kiuj estas bonaj unuaj pashoj sur la bona vojo. Sed vi devos klopodi ankorau en pli alta grado sendependighi de ideologio, de hipopkriteco kaj de politika pugolekado, kvankam tio en la kazo de la EU-monsubvenciado eble ne centprocente povas sukcesi. Sed tamen. Tio estas la sola afero, kiun mi riprochas, au pozitive dirite, konsilas al vi. Ankau la gheneralan fanfaronadon vi devus konsiderinde redukti, por farighi pli kredinda.

(Cetere, por eviti miskomprenon pri al rilatoj de CH kaj EU, mia sinteno pri EU estas pli malpli "neutrala". Antau dek au dudek jaroj mi kredis, ke Svislando devus aparteni al EU, ech al la fondaj membroj de EU. Sed intertempe - kaj plej malfrue post la aligho de la orienteuropaj shtatoj, mi shajne komprenis, ke el svisa vidpunkto tia aligho estus vershajne malfacile realigebla au ech malebla afero, precipe pro la specifa sistemo de la tre komplika svisa federisma shtateco, kiu konsistas el 26 duonsuverenaj shtatoj. Kompreneble, nuntempe nur malplimulto vochdonus por aligho al EU, do necesas respekti tiun popolan volon. La financaj kaj bankaj aferoj estas ege malbela, embarasa kaj hontinda historio, kaj ankau mi estas kontrau la deponado de mono de fremdaj diktatoroj au de eksterlandaj impostkashantoj en svisj bankoj. La politikistoj devas solvi tiujn problemojn.).

Bedaurinde, en mia persono oni vidas chefe nur la achan kritikanton, sed oni bedaurinde ankau pretervidas, ke mi vershajne prezentis plej multnombrajn sugestojn, ideojn kaj proponojn, vershajne plej multajn el chiuj tiuj kiuj kontribuis en Libera Folio kaj aliloke. Sed bedaurinde, oni rikoltas nur cinikan mokadon, se entute oni ricevas iun saghan reagon. La (falsajn) profetojn kaj apostolojn de la Esperanto-movado mi nun bone konas. Vershajne miaj ideoj ne kongruas kun la ideoj de la fanatikaj esperantistoj, kiuj estas tiel programitaj, ke ili simple NE KAPABLAS pensi alimaniere, egale chu temas pri Dasguptoj au Silferoj, por metafore nomi du tendencojn de sektemo, fanatiko, tendencismo, unuflankeco, fakt-tordado, falsado, hipokriteco kaj, finfine, paranojo. Montrighis, ke la Esperanto-movado estas la tauga grundo por plej diversaj probable abnormalaj pseudofilozofoj - kontrau tio necesas batali por eviti la ruinigon de Esperanto.

esperanto
esperanto diras:
2012-08-03 17:29
Ankau tia sekva opinio estas kazo por la psikopatologio, aludite en la antaua mesagho:

"sed aliflanke ni ja komprenas, ke la Esperanto-Movado ne estas plievoluita ol la cetera mondo."

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7282


Eble iu samtipa svisa esperantisto (ili ekzistas abunde) bonvolos traduki la rezolucion en la svisalemanan lingvon (sed kiun dialekton uzi?).

ztisljar
ztisljar diras:
2012-08-03 20:10
Ĉu mi rajtas pridubi vian aserton "La Esperanto-movado povos ricevi eventuale novan ŝancon nur, se ĝi traktas la aferojn objektive, science-racie kaj pragmate-praktike."
Kio estas objektive? Kiu entute povas prezenti ion ajn objektive? La politiko estas arto de la eblo, kio signifas batali por kompromisaj solvoj kaj laueble prisilenti la mankojn de la propra propono (neniu gajnas kiu objektive montras bonajn kaj malbonajn flankojn de sia propono. Kion signifus "scienc-racie"? Kiu el la politikistoj pretas legi ampleksajn plurdek- au plurcent-paghajn sciencajn raportojn pri io ajn? Ili reagas nur al ruzaj parolturnoj mallongaj kaj konvinkaj. Cetere, kutime la politikistoj preskaŭ neniam akceptas solvojn kiujn proponas sciencistojn. Kaj "pragmatike-praktike"? Esti pragmatik-praktika signifas oferti ion kion la publiko taksus kiel utila. Kiel prezenti E-on al la publiko, ke ĝi trovu ĝin por si utila? La nuna movado apenaŭ povas oferti ion utilan al la publiko ĝenerala, almenaŭ laŭ la nuna koncepto de utileco kaj praktikeco.
Ĉiu gvidado, de entrepreno ĝis ŝtatadministrado inter kiuj estas ankaŭ gvidi amatorajn organizojn, signifas serĉi kompromisojn por trovi la eblon esti sufiĉe pragmatika por ricevi monon. Kaj por atingi tion, necesas prezenti la proponojn tiel ke oni sukcesos konvinki la mondonantojn.
Mi konsentas, eble malpli da memlaŭdo estus bona.

esperanto
esperanto diras:
2012-08-03 21:31
Kara, ne prezentu vin pli stulta kaj infaneca ol vi eventuale estas. La melodion pri dubado pri la objektiveco ktp. mi konas jam delonge, kaj trovas ghin teda.
Objektive signifus, por preni plej aktualajn ekzemplojn, mencii ankau la krimojn de la vjetnamaj komunistoj en la paroladoj de Dasgupta, au mencii la homajn rajtojn en la UEA-rezolucioj (ech se vi eventuale konsideras ilin kiel okcidentan propagadon kaj deziras ilin sendi al la diablo), au la judecon de Zamenhof en iu tia rezolucio. Kaj multajn aliajn aferojn. Multajn vi trovas en mia hieraua mesagho pri la situacio de diversaj lingvoj kaj la rolo de la angla lingvo.

La mondo ne konsistas nur el mensogoj de la brita, usona, okcidenta kaj kapitalisma propagando kiel la komunistoj kredas kaj asertas. Se la komunistoj bojkotis kaj daure bojkotas chion okcidentan, tio estas ilia problemo. Sed ili almenau lasu la aliajn popolojn ne tushitaj kaj en paco. Chu iam ajn, por mencii alian "objektivan" kazon, en iu "china" Esperanto-rezolucio oni menciis la sorton de la tibetanoj kaj la china genocido kontrau tiu etno? Kvankam UEA deklaris, ke oni okupighas pri la rajtoj de indighenaj popoloj, oni neniam menciis tiun temon. UEA (kaj grandparto de la Eo-movado) kondutas kiel komunistaj partioj kaj shtatoj: Oni elektas tiujn temojn, kiuj estas por oni politike oportunaj, dum aliajn temojn oni simple prisilentas. Bedaurinde, al e-istoj lernis tion de la komunistoj, kaj tio estas treege malbona afero.

Krom tio ekzistas multaj bonaj ekzemploj de la nacilingva scienca verkado, kiuj klopodas objektive trakti la aferojn, t.e trakti ilin lau la principo de la VERO KAJ BONA KONSCIENCO (principoj kiujn la homoj forgesis en la komunistaj landoj). Sed kion fari, se la esperantistoj ignoras tiujn verkojn!

Mi ghojas, ke vi almenau komprenis la utilecon de malpli da memlaudado, unu el la shajne neelsarkeblaj malsanoj de la Eo-movado.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-08-09 12:18
Sufiĉe bela elekto el fotoj de Petro Balaž pri la Galiva kongreso parolas per si mem pri la aranĝo. Vidu ĉi tie: https://plus.google.com/[…]/5772379738116265921?banner=pwa
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-08-09 12:46
Fotoj estas belaj, sed ne multon valoras, se ne estas priskribitaj kaj parolos pri la arangho atingoj, rezolucioj kaj starigitaj taskoj. Mi tamen ghojas, ke la kongreso estis sukcesa.