Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Plena paneo ĉe Pasporta Servo

Plena paneo ĉe Pasporta Servo

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-05 09:48
En aŭgusto 2011 paneis la reta servilo, en kiu troviĝas la datumaro pri la gastigantoj de Pasporta Servo. De tiam Pasporta Servo troviĝis en rezerva servilo. Nun de pluraj tagoj paneas ankaŭ tiu servilo. La respondeculoj de Pasporta Servo rimarkis la paneon nur post atentigo de Libera Folio, kaj nun esploras ĝian kialon.

Dum jardekoj Pasporta Servo estis unu el la ĉefaj atutoj de la junulara Esperanto-movado. En 2008 la estraro de TEJO anoncis la lanĉon de nova interreta versio de la servo, kiu de tiam serĉas sian formon kaj spertas grandajn problemojn.

La papera listo de gastigantoj por la jaro 2009 aperis nur en februaro 2010, neniu listo aperis por la jaro 2010, kaj la kajero por 2011 ne aperis en aprilo kiel promesite, sed en aŭgusto, tro malfrue por la libertempa sezono. Ĉi-jare ne aperis papera listo, aŭ almenaŭ mankas pri ĝi informo ĉe la libroservo de UEA.

Anstataŭ la malnovmoda papera listo, oni proponis al la vojaĝantoj uzi la retan liston de gastigantoj, kiu troveblas en la reto. Tamen jam fine de aŭgusto 2011 paneis la servilo en kiu tiu listo troviĝis, kaj dum pluraj monatoj en 2011 ĝi restis neatingebla. Fine de novembro la servo estis restarigita, sed tuj aperis novaj problemoj.

De tiam en la adreso www.pasportaservo.org aperas nur la sekva teksto:

Post la kolapso de la servilo antaŭ kelkaj monatoj, evidentiĝis kelkaj problemoj en ĝia funkciado. Dum ni riparas tion, Pasporta Servo mem gastos en alia servilo portempe, al kiu vi estos tuj redirektita.

Tamen jam de minumume pluraj tagoj misfunkcias ankaŭ la rezerva servilo. Libera Folio turnis sin al la respondeculoj de Pasporta Servo, kiuj nur post nia atentigo malkovris la problemon, kaj promesis ekesplori ĝiajn kaŭzojn.

Krom la misfunkcio de Pasporta Servo, TEJO jam de monatoj estas trafita ankaŭ de alia reta paneo. Pro malsukcesa ĝisdatigo de la retadministra sistemo Drupal al pli nova versio, la retejo tejo.org ne plu montras la enhavon laŭ la preferata lingvo de la vizitanto, sed surekranigas la tutan diverslingvan enhavon samtempe, kio en la praktiko igas la paĝaron preskaŭ neuzebla.

Laŭ Łukasz Żebrowski, la prezidanto de TEJO, la malsukcesinta aktualigo de tejo.org estis portempe haltigita, por ke oni povu informi pri la okazaĵoj de la Internacia Junulara Kongreso.

- Nun ĝi rekomenciĝas kaj espereble sufiĉe baldaŭ finiĝos redonante al ni normalan paĝaron.

Ĝisdatigo: La rezerva servilo de Pasporta Servo denove ekfunkciis en merkredo, la 5-a de septembro.

arkivita en:
indjano
indjano diras:
2012-09-04 09:05
Se oni estas necesa, Gaman -kiu estas kooperativo el nia grupo- povas verki senkoste la liberan programaron necesan por administri la retejon kaj la datumbazon kiel 2.0 servo.

http://eo.grupolasindias.coop
http://gaman.coop