Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Zamenhof en la Juda muzeo en Vilno

de Libera Folio je 2024-04-232024-04-23 en historio, kulturo

Nova sekcio de la Juda muzeo en Vilno koncentriĝas al la kulturo de la identeco de la litoviaj judoj. Tie troveblas ankaŭ eksponaĵoj pri Ludoviko Zamenhof kaj lia rilato al Litovio.

Vikinovaĵoj strebas iĝi pli multflankaj

de Libera Folio je 2024-04-162024-04-17

Pro unuflanke putinisma raportado pri la milito en Ukrainio ni antaŭ unu jaro forigis la ligilojn al la freŝaj artikoloj de Vikinovaĵoj en Libera Folio. La projekto tamen plu ekzistas, kaj ĵus aperis la mila artikolo. Unu el la aktivuloj estas Vladimir Perepelica, kiu nun alvokas pli da homoj partopreni, por igi la projekton pli multflanka kaj ekvilibra.

Tuj aperos la unua televidserio en Esperanto

de Libera Folio je 2024-04-092024-04-09

Ne ekzistas esperantlingvaj televidstacioj, sed tamen povas ekzisti esperantlingva realec-televido. La unua tia serio nomiĝas Esperanto Senlime kaj estis produktita de TEJO kun subteno de Eŭropa Unio. La unua epizodo spekteblos en la reto post iom pli ol monato.

UEA havas novan eksprezidanton

de Libera Folio je 2024-04-022024-04-04

Kep Enderby neniam estis prezidanto de UEA. Anstataŭ li tiun postenon en la jaroj 1998–2001 havis Leonardo Popov, posta TEJO-volontulo. Tiel almenaŭ ŝajnas laŭ la portretoj de eksprezidantoj, kiuj nun pendas en la Centra Oficejo.

Kiel Nixon vizitis Esperanto-kongreson en 1959

de Libera Folio je 2024-03-262024-03-28

En 1959 Richard Nixon, la tiama vicprezidanto de Usono, neatendite vizitis la jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio. Informojn pri la vizito malkovris Guilherme Fians dum arkivaj esploroj ĉe University of Massachusetts Amherst, financitaj de Esperantic Studies Foundation. En artikolo speciale verkita por Libera Folio li rakontas pri la okazaĵoj en Pollando.

de Libera Folio je 2024-03-242024-03-24 en movado

La Universala Kongreso en 2025 okazos en Brno

Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. Brno estos la venontjara kongresurbo. Ni republikigas la komunikon de UEA.

de Libera Folio je 2024-03-192024-03-19 en movado

Eksterlandanoj ne plu rajtas membri en REU

Sekvante ŝanĝojn en la rusia leĝaro la estraro de Rusia Esperantista Unio decidis ke alilandaj esperantistoj ne plu rajtas membri en ĝi. Mallonga analizo de la leĝa teksto montras ke tiu decido povas esti senbaza, skribas Grigorij Arosev.

de Libera Folio je 2024-03-122024-03-12 en movado

Esperantisto arestita en Rusio

La esperantista maldekstra aktivulo kaj muzikisto Jurij Ĉilikin estis arestita en Niĵnij Novgorod en Rusio. Oni akuzas lin pro “pravigo de terorismo”. La puno laŭ la nunaj rusiaj leĝoj povas esti malliberigo ĝis sep jaroj. Ne klaras, ĉu lia partopreno en esperantista muzikgrupo rilatas al la akuzo.

de Libera Folio je 2024-03-052024-03-05 en movado

George Soros memoras pri IJK en 1947

La mondfama financisto George Soros ne forgesis pri sia esperantista junaĝo. Post la 100-jara jubileo de la iama prezidanto de UEA, Grégoire Maertens, Soros aparte dankis al Maertens pro helpo kiu ebligis al li partopreni en la IJK en 1947, kiam li havis malfacilaĵojn enveturi en Brition.

de Libera Folio je 2024-02-262024-02-27 en kulturo

La sorto de la bjalistoka geto nun en Esperanto

Zamenhof iam nomis sin ”hebreo el la geto”. Kiam la nazia Germanio dum la dua mondmilito okupis lian naskiĝurbon, Bjalistokon, inter la unuaj viktimoj tie estis du aktivuloj de Zamenhofa… [Legu plu]

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 8 Paĝo 9 Paĝo 10 … Paĝo 75

Lastaj komentoj

  • Hans pri La estraro de UEA ne raportas: “La manko de reagoj al la artikolo klare pruvas unu plian fojon, ke UEA vekas malmultan entuziasmon ĉe la esperantistaro.…” maj 10, 12:26
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Miaopinie ne eblas konsideri kanzonon kiel dialogon inter A kaj B. La kreinto de tiuj kanzonoj kreis artaĵojn surbaze de…” maj 9, 22:08
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Laŭ aliloka respondo de Georg ankaŭ la voĉoj estas artefaritaj. Ial tio ĝenas pli, ol la artefariteco de la muziko.…” maj 9, 21:31
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Mi ne certas, ke AI riĉigas la E-an kulturon, sed Georg Jähnig sendube faras tion per sia kanzona prezento de…” maj 9, 16:38
  • Maese J Sebastian Quintero S pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “@redakcioNun la poema havas tradukon al la Asturia lingvo #AsturianuAgora'l poema tien torna al asturianu 🙂” apr 29, 21:27

Lastaj 50 komentoj

RSS Global Voices Esperanto

  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio
  • La nova registaro de Indonezio puŝas transmigran planon, incitante protestojn en Papuo

RSS La Ondo de Esperanto

  • La Hispana Kongreso finiĝis per omaĝo al Rafaela Urueña
  • La 34a KEKSO
  • BET-59: Konatiĝu kun Ed Robertson

RSS TEJO

  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
  • Iĝu komitatano B
  • Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon! (Dua Alvoko)

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 501 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT