Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

La Centra Oficejo restos en Roterdamo

de Libera Folio je 2018-07-292018-08-01 en movado

La demando pri la situo de la Centra Oficejo regule reaperadas, ĉar iuj asertas, ke UEA povus atingi gravajn ŝparojn, se la oficejo troviĝus en malpli kosta lando. La estraro tamen almenaŭ momente ne planas tian drastan ŝanĝon.

La komitato ne kontraŭis Trezoron

de Libera Folio je 2018-07-282018-07-30

La 103-a Universala Kongreso en Lisbono komenciĝis sabate posttagmeze per komitata kunsido. La elekto de Trezoro Huang Yinbao kiel estrarano estis aprobita, sed la demando pri la elekto de pliaj novaj estraranoj estis prokrastita ĝis vendredo. Ĝis nun aliĝis al la kongreso proksimume 1.500 homoj el 73 landoj.

Kalle Kniivilä forlasos Liberan Folion

de Libera Folio je 2018-07-272019-04-27

La multjara redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä, pro profesiaj kialoj forlasos sian postenon komence de septembro. Lige kun tio, la teamo de Libera Folio serĉas novajn kunlaborantojn.

Hej Google! Ĉu vi ekkomprenas Esperanton?

de Libera Folio je 2018-07-252018-07-25

La granda usona lingvoteknologia entrepreno Lionbridge pagas por voĉlegado de frazoj en Esperanto. UEA kunlaboras pri la projekto, kiu celas plibonigi aŭtomatan parolrekonon en Esperanto. Tio supozeble estas bezonata por novaj servoj de Google.

UEA uzis 33.000 eŭrojn por nova retejo

de Libera Folio je 2018-07-192018-07-19

Ĝis nun UEA elspezis proksimume 33.000 eŭrojn por reteja renovigo, kiu estis deklarita ĉefa prioritato de la asocio antaŭ kvin jaroj. La ankoraŭ ne ekzistanta retejo devos anstataŭi la Jarlibron, pri kies nuligo decidos la komitato de UEA post tri semajnoj.

de Libera Folio je 2018-07-142018-07-14 en movado, UEA

Lisbono promesas plene portugalan kongreson

Multo, eble eĉ ĉio, estos iel specife lisbona kaj portugala dum la baldaŭa Universala Kongreso, asertas LKK-ano António Martins-Tuválkin en intervjuo de Libera Folio. Li ankaŭ konsilas, kiun pordon de la flughaveno elekti por eviti trompemajn taksiistojn.

de Libera Folio je 2018-07-032018-07-03 en interreto

Baldaŭ dek jaroj da anglalingva blogado pri Esperanto

Ekde januaro 2009 la usona lingvoinstrua firmao Transparent Language regule aperigas anglalingvajn tekstojn pri Esperanto en sia retejo. De du jaroj la firmao, kies servojn uzas interalie la usona ministerio pri defendo, krome proponas bonkvalitan kurson pri Esperanto.

de Libera Folio je 2018-06-272018-06-27 en interreto, movado, UEA

Esperanto furoras en renkontiĝejo de Duolingo

Esperanto jam iĝis la 6-a plej aktiva lingvo en la nova sistemo de Duolingo por fizikaj renkontiĝoj de lernantoj. UEA helpas funkciigi la sistemon en Esperanto, kiu aldoniĝos al la jamaj du lingvoj, la angla kaj la hispana.

de Libera Folio je 2018-06-202018-06-20 en movado

Esperantistoj vivtenas aktivulojn en Afriko

La proksimume sesdek mecenatoj de la asocio Esperanto Plus kolektas kaj sendas monon por vivteni kvar Esperanto-aktivulojn en Afriko. ”Ĉiu subtenato agas laŭ siaj kapabloj kaj povoj”, rakontas Niko Gaufillet, unu el la plusuloj.

de Libera Folio je 2018-06-132018-06-13 en movado, TEJO

TEJO pripensas siajn politikajn poziciojn

Same kiel UEA, ankaŭ ĝia nun sendependa junulara sekcio TEJO estas laŭstatute politike neŭtrala. Tamen la gvidantoj de TEJO nun ekdiskutas, kiajn politikajn poziciojn la asocio alprenu.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 57 Paĝo 58 Paĝo 59 … Paĝo 75

Lastaj komentoj

  • Maese J Sebastian Quintero S pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “@redakcioNun la poema havas tradukon al la Asturia lingvo #AsturianuAgora'l poema tien torna al asturianu 🙂” apr 29, 21:27
  • Jouko Lindstedt pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “En kelkaj lingvoj pli ol en aliaj oni havas la tradicion, ke eĉ fiksformajn klasikaĵojn oni tradukas en libera verso…” apr 29, 13:59
  • Szabolcs István pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “En kelkaj lingvoj mi ricevis la tradukon en tiel nomata libera verso-formo. Mi ne komprenas la kialon, sed la solvo…” apr 29, 12:37
  • Szabolcs István pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “mi konsentas, mi devintus ellasi la tutan frazon , ne temas pri konkuro ktp.temas pri kunekzistado 2. malmodeste tamen mi…” apr 29, 11:58
  • Szabolcs István pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “Estimataj Legantoj, Mi staras je via dispono je mia retadreso szabolcs.istvan@gmail.com, ankaŭ je aliaj mesaĝiloj kiel Viber, WhatsApp, LinkedIn, Fejsbuka…” apr 29, 11:50

Lastaj 50 komentoj

RSS Global Voices Esperanto

  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio
  • La nova registaro de Indonezio puŝas transmigran planon, incitante protestojn en Papuo

RSS La Ondo de Esperanto

  • BET-59: Konatiĝu kun Ed Robertson
  • Denove en la Paraiba Valo
  • La maja oferto: La mirinda sorĉisto de Oz

RSS TEJO

  • Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon! (Dua Alvoko)
  • La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025
  • KER-ekzamenoj dum IJK 2025 en Indonezio: ricevu subtenon de TEJO

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 499 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT