La komitato ne kontraŭis Trezoron

La 103-a Universala Kongreso en Lisbono komenciĝis sabate posttagmeze per komitata kunsido. La elekto de Trezoro Huang Yinbao kiel estrarano estis aprobita, sed la demando pri la elekto de pliaj novaj estraranoj estis prokrastita ĝis vendredo. Ĝis nun aliĝis al la kongreso proksimume 1.500 homoj el 73 landoj.

La komitata kunsido estis rekte elsendita per Facebook. Klaku la bildon por spekti.

La vetero en la ĉefurbo de Portugalio en sabato ŝajnis iom pli milda kaj ventohava ol la pasintsemajna vetero en pluraj aliaj eŭropaj landoj – la temperaturo en sabato estis inter 16 kaj 26 gradoj.

Tio estas sufiĉe agrabla por tiuj kongresanoj, kiuj alveturis el la momente preme varmegaj pli nordaj partoj de la kontinento. Por dimanĉo oni prognozas proksimume la saman veteron. Ekde merkredo tamen atendeblas altiĝo de la temperaturo, kaj por ĵaŭdo oni prognozas 36 gradojn.

La ĉi-jara kongresejo troviĝas en universitato de Lisbono, ĉefe en la jura fakultato kaj la rektorejo. La salono Hodler, kie okazas la komitataj kunsidoj, situas en la rektorejo. Ties pordoj estis baritaj de gardisto, kiu enlasis la komitatanojn nur dek minutojn post kiam la kunsido jam devis komenciĝi.

Al la atendantoj oni diris, ke la salono estas aranĝata. La kunsido fine povis komenciĝi je 14.20, kun dudekminuta malfruo. Krome mankis konektiloj por elektro por tiuj komitatanoj kiuj volis ŝargi sian komputilon dum la kunsido, kio instigis la unuajn kritikajn komentojn.

La salono estas iomete pli malgranda ol kutime por la komitatkunsido, sed tute sufiĉa, ĉar la publiko ne superis 15 kongresanojn. La komitato tamen estis decidopova. Por kvorumo necesas la ĉeesto de minimume duono el la komitatanoj, kaj jam je la unua kontrolo ĉeestis 36 el 66. Tuj poste venis 4-5 pliaj.

La ĉefa decido de la komitato, kiu estus devinta okazi hodiaŭ, nome la elekto de unu plia estrarano, estis prokrastita ĝis vendredo, ĉar la komitatanoj ricevis la liston de kandidatoj nur duonhoron antaŭ la kunsido. La listo de kandidatoj por estrarano pri kongresoj kaj kulturo nun enhavas almenaŭ kvin nomojn, nome Brunetto Casini, Orlando Raola, Amri Wandel, kiuj kandidatiĝis jam pli frue, kaj aldone Fernando Maia el Brazilo kaj Arina Osipova el Rusio.

Krome Michaela Lipari miris, kial ŝia nomo ne aperas sur la listo. Ŝi diris, ke ŝi sendis la kandidatiĝon ĝustatempe kaj ricevis ankaŭ du subtenojn. En diskuto inter komitatanoj klariĝis, ke estis donitaj du retadresoj por kandidatiĝoj, el kiuj unu tamen ne funkciis, kaj la mesaĝoj senditaj al nefunkcianta adreso ankaŭ ne revenis al la sendinto.

Lipari tamen eventuale povos montri, ke la kandidatiĝo ja estis sendita de ŝi, kaj se la pruvo estos akceptita, ankaŭ ŝia nomo povus aperi inter la kandidatoj. La elekta komisono ne volis rekomendi iun el la kandidatoj, sed subtenas ĉiun el ili kaj lasas la elekton al la komitato, kiu eventuale devos voĉdoni plurfoje, ĉar la elektito devas ricevi subtenon de pli ol duono el la eblaj voĉoj. La elekto okazos komence de la vendreda kunsido.

Trezoro Huang Yinbao aperas en Kongresa Libro jam kiel estrarano de UEA, sed dum la komitata kunsido li sidis inter la ordinaraj komitatanoj, ne inter la estraranoj. Tio kaj la siatempaj problemoj rilate la retan voĉdonadon igis komitatanon Renato Corsetti demandi, ĉu Trezoro estas estrarano aŭ ne. Dum la reta voĉdonado Trezoro en marto ja ricevis pli ol duonon el la registritaj voĉoj, sed post la anonco de la rezulto du komitatanoj konstatis, ke iliaj voĉoj ne estis registritaj.

Al Libera Folio prezidanto Mark Fettes en majo diris, ke ne eblas certe scii, ĉu Trezoro Huang Yinbao estis valide elektita kiel estrarano. Nun Fettes precizigis, ke Trezoro efektive estis elektita al la estraro, sed ke la komitato havas rajton konfirmi aŭ malkonfirmi tiun decidon. La komitato tamen ne protestis kontraŭ la elekto, do supozeble dum la sekva kunsido Trezoro jam rajtos sidi kun la aliaj estraranoj.

Krom la kutimaj du kunsidoj, unu en la komenco kaj unu en la fino de la kongresa semajno, la komitato de UEA ĉi-jare kunsidos ankaŭ lunde posttagmeze. Dum tiu ekstra kunsido laŭplane estos pritraktata la plano pri nova kotiz-sistemo, kiu celas resanigi la financan situacion de la asocio. Pro financaj problemoj oni planas draste altigi la kotizojn kaj jam venontjare ĉesi eldoni la paperan Jarlibron.

Aldone dum la kongresa semajno okazos komitataj forumoj, dum kiuj diversaj temoj estos pli detale diskutataj por prepari la grundon por komitataj decidoj.

En sabato la komitato ankaŭ elektis tri novajn honorajn membrojn kaj du novajn membrojn al la honora patrona komitato. Iliaj nomoj estas publikigitaj en la solena malfermo en dimanĉo. Krome estis starigita komisiono pri volontuloj.

La jarraporto kaj financa raporto estis akceptitaj kun relative malmulta diskuto. Diskuton vekis interalie la fakto, ke la kapitalo por dumvivaj membroj ne plu sufiĉas por kovri la kotizojn de dumvivaj membroj.

Mark Fettes iom ŝerce nomis kiel unu kialon tion, ke la dumvivaj membroj vivas tro longe. Inter la aliaj kialoj estis menciita la fakto, ke aliĝas tro malmulte da novaj dumvivaj membroj, ekzemple pasintjare nur dek.

Tamen la komitatanoj ne atentis la eble ĉefan kialon de la malkresko de la kapitalo por dumvivaj membroj, nome ke la financa merkato ne plu donas similan renton kiel oni dum pluraj jardekoj kutimis atendi.

Dimanĉe la kongreson oficiale malfermos la solena inaŭguro. Dimanĉe okazos ankaŭ la nacia vespero. La tuta kongresa programo unuafoje estas oportune legebla ankaŭ per poŝtelefonoj en la retejo de UEA.

Jukka Pietiläinen, Kalle Kniivilä

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Gusik
Gusik
2018-07-28 22:44

Kredeble Arina Osipova ne elektigxos. UEA apenaux bezonas plian nelaborantan estaranon ?