Laborplano donis nur hirtajn harojn de Libera Folio je 2017-08-112017-08-11 en vidpunkto Preskaŭ nenio el la Strategia Laborplano de UEA estas realigita. La asocio ne sukcesis eĉ ellabori novan planon. Paweł Fischer-Kotowski demandas sin, ĉu Mark Fettes ankoraŭ havos tempon pruvi sian taŭgecon por la prezidant-posteno.
Enric Baltasar nova prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2017-08-102017-08-10 Malfrue merkrede vespere la komitato de TEJO elektis novan estraron de la asocio por la venonta jaro. Kiel prezidanto estis elektita Enric Baltasar, kies oficiala nomo estas Pau Codina.
La komitato de TEJO kunsidas en Togolando de Libera Folio je 2017-08-072017-08-08 Jam komenciĝis la unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko. En Aneho TEJO elektos novan estraron kaj plu diskutos la problemajn rilatojn kun UEA. La kondiĉoj en la kongresejo estas simplaj.
Sekvaj kongreslandoj: Finnlando kaj Kanado de Libera Folio je 2017-07-292017-07-30 En la fermo de la Univeralaj Kongreso en Seulo sabate matene estis anoncitaj la kongresurbroj de la jaroj 2019 kaj 2020: Lahti en Finnlando kaj Montrealo en Kanado. Jam pli frue estis konate, ke la kongreso en 2018 okazos en Lisbono, Portugalio.
Fina venko de la Esperanto-teamo de Libera Folio je 2017-07-292017-07-29 Unuafoje dum la mallonga historio de la Esperanta kongresa futbolado, la esperantista teamo en Seulo gajnis super teamo de lokanoj.
de Libera Folio je 2017-07-282017-07-28 en movado, UEA, UK2017 La Komitato de UEA malakceptis la buĝeton La estraro volas tranĉi la salajrojn de la oficistoj de UEA venontjare, sed neniu decido pri buĝeto 2018 estis farita. Same oni ne decidis pri nova kotiza sistemo, nek pri nova strategia plano. Tiaj estas la nerezultoj de la dua komitata kunsido en Seulo.
de Libera Folio je 2017-07-282017-07-28 en kulturo, movado, UEA, UK2017 Prozo, teatraĵo kaj eseo sen unua premio La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj en Seulo en vendredo. La unuan premion en la branĉo poezio ricevis Nicolau Dols el Hispanio pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”.
de Libera Folio je 2017-07-272017-07-29 en movado, UEA, UK2017 Centra Oficejo respondis pri nudaj kruroj Kongresanoj demandis la Centran Oficejon pri ĉio ebla, krom pri la laboro de la Centra Oficejo. Osmo Buller rekomendis, ke la proponata buĝeto de UEA ne estu akceptita de la komitato.
de Libera Folio je 2017-07-262017-07-26 en movado Dmitrij Bogatov nun en hejma aresto La esperantista matematikisto Dmitrij Bogatov estis liberigita el arestejo pro sanproblemoj. Li nun restos arestita en sia hejmo en Moskvo ĝis la proceso, kaj lin plu minacas severa puno pro ”alvokoj al terorismo”.
de Libera Folio je 2017-07-242017-07-25 en movado, UEA, UK2017 Mankas konsento pri kotizoj en UEA Post du jaroj da diskutado, daŭre mankas konsento pri tio, kiel aspektu la nova sistemo de kotizoj kaj membrokategorioj de UEA. Ne klaras, ĉu la komitato sukcesos decidi pri tio en Seulo.