Esperantisto malliberigita en Moskvo de Libera Folio je 2017-04-172017-04-17 en movado La aŭtoritatoj akuzas la 25-jaran matematikiston pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. Li estis arestita interalie por malhelpi ke li veturu al Italio, kie li planis ĉeesti esperantistan renkontiĝon.
Pardonpeto pro libera esprimado de Libera Folio je 2017-04-142017-04-14 La estrara deklaro ĵus aperinta en la revuo Esperanto signifas, ke le revuo ne plu bezonos intervjuotojn, opinias Nikola Rašić: “La estraro mem povas plenigi la intervjuojn per la ĝustaj sintenoj, per la oficialaj veroj… kiuj ne ĝenas fidelajn membrojn kaj kunlaborantojn.”
Amikuma aplikaĵo aperos aprile de Libera Folio je 2017-04-132017-04-13 La teamo de la nova aplikaĵo por trovi proksimajn esperantistojn esperas ekhavi dek mil uzantojn jam dum la unua monato. Amikumu estos lanĉita por la ĝenerala publiko dum aprilo.
Buller reiras al sia politika kariero de Libera Folio je 2017-04-122017-04-12 Osmo Buller, la antaŭa multjara ĝenerala direktoro de UEA, ĵus estis elektita en la municipan konsilantaron de sia hejmvilaĝo Taivalkoski en nordorienta Finnlando. Kvankam politiko nun iĝas lia ĉefa okupiĝo, li ne neglektos la Esperanto-movadon.
TEJO eksigas neaktivajn komitatanojn de Libera Folio je 2017-04-042017-04-04 TEJO ĵus eksigis el sia komitato la reprezentantojn de kvin landaj sekcioj, ĉar ili maltrafis tri voĉdonadojn. La decido ŝajnas kontraŭi la statuton de TEJO.
de Libera Folio je 2017-03-292017-03-29 en movado, TEJO TEJO daŭre sen buĝeto TEJO daŭre ne havas buĝeton por la jaro 2017. La kasisto de la sendependiĝanta asocio eĉ ne ŝajnas bone kompreni, kial necesus havi planon antaŭ ol komenci elspezi monon por diversaj agadoj.
de Libera Folio je 2017-03-242017-03-24 en vidpunkto La malrevolucio Aperis la unua numero de la revuo Esperanto sub la respondeco de la nova redaktora duopo. Paweł Fischer-Kotowski konstatas, ke la nova numero ne draste diferencas de aliaj aperintaj dum la lastaj jaroj – ĝi estas nek katastrofa nek brila.
de Libera Folio je 2017-03-182017-03-24 en movado La Civito eldonis propran Heroldon “Ne estas Heroldo de Esperanto”, tekstas la titolo de la plej nova eldonaĵo de Kultura Centro Esperantista. KCE pasintjare vendis Heroldon al Fabrício Valle, sed nun neatendite aperigis propran informfolion kun la sama aspekto kaj paĝokapo.
de Libera Folio je 2017-03-10 en interreto, movado, UEA UEA ekhavos novan retejon en 2018 En ĵusa konkurso UEA ricevis unu kontentigan proponon pri projekto de nova retejo. La realigo de la propono daŭros unu jaron, laŭ Veronika Poór. Samtempe UEA okupiĝas pri deko da aliaj retejoj.
de Libera Folio je 2017-03-072017-03-07 en kulturo Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko Dum kelkaj semajnoj en 1968 ekzistis artefarita insula ŝtato kies oficiala lingvo estis Esperanto. Laŭplane ĝi devus iĝi turisma celo, sed ĝin rapide detruis la italaj aŭtoritatoj. Nun forpasis ĝia fondinto, Giorgio Rosa.