Ĵurnala paĝo tute en Esperanto vekis hispanojn

Kelkaj loĝantoj de la urbo Teruel certe frotis siajn okulojn sabate la 24-an de junio. Tuta paĝo en la loka ĵurnalo aperis nur en Esperanto. La sama ĵurnalo aperigis ampleksajn raportojn pri la 76-a Hispana Kongreso de Esperanto. Tio eblis pro intensaj kontaktoj de la organizantoj de la kongreso kun la loka socio, rakontas Tonjo del Barrio.

La apero de la gazeta paĝo tute en Esperanto okazis kadre de la Hispana Kongreso de Esperanto, kies 76-a eldono okazis en Teruelo (Teruel). Tiu ĉi estas la plej malgranda provinca ĉefurbo de Hispanio, kun ĉirkaŭ 35 000 loĝantoj, en la regiono Aragono.

Por tia urbo, alveno de pli ol 150 homoj el preskaŭ 20 landoj estis ja novaĵo, kaj la urbo sufiĉe bone apogis la eventon, interalie per la bapto de spaco de la urbo per la nomo “Placo de Esperanto”, kies inaŭguron dum la kongreso ĉeestis la skabeno pri kulturo. Krome, nia kongreso koincidis kun la 800-a datreveno de legendo tre konata en Hispanio, nome tiu pri la Geamantoj de Teruelo.

La eĥo en la lokaj komunikiloj estis tre forta, precipe en la radio, kaj en la du ĉefaj ĵurnaloj, Diario de Teruel kaj la ĉefa aragona ĵurnalo Heraldo de Aragón (eldonata en Zaragozo).

Diario de Teruel publikigis novaĵojn pri la kongreso jam ekde la antaŭkongresaj aktivadoj, inkluzive de prezentado en Madrido, en la socia sidejo “Casa de Aragón”. Eĉ post la fino de la kongreso aperis raportoj.

En la tago de la inaŭguro, la ĵurnalo intervjuis  Alberto Granados, la ĉeforganizinton de la evento, kaj min, mallonge pri la kongreso, kaj pli amplekse la poeton Miguel Fernández, pri la esperanta literaturo.

Miguel prezentis en la kongreso la tradukon de du imponaj libroj, respektive pri la aragona kinoreĝisoro Luis Buñuel kaj pri la travivaĵoj en ekzilo (konkrete en francaj koncentrejoj post la hispana interna milito) de la esperantista pioniro Jaume Grau, kaj li krome prezentis specialan version, verkitan por la okazo, de poemo al la Geamantoj de Teruelo, deklamitan en la maŭzoleo starigita je ilia memoro. Do, verŝajne por la ĵurnalisto liaj informoj montriĝis interesaj.

La granda surprizo okazis kiam la ĵurnalisto informis nin ke li proponis al sia ĉefo publikigi la intervjuon en Esperanto, kaj ke tiu akceptis. Krome li petis min mem verki opini-artikolon, ankaŭ en Esperanto, kiu aperu en la sama paĝo. La versio en la hispana aperu nur en la reto.

La propono estis altirega, sed postulis streĉon. Mi mem devis verki artikolon (titolitan “Alia universalismo”) de difinita amplekso en apenaŭ paro da horoj, inter la tagmanĝo kaj la solena inaŭguro, kaj krome trovi iun kiu traduku la intervjuon post la pretigo fare de la ĵurnalisto, kaj antaŭ la fermo de la eldono. Tiun ni devis trovi inter hispanoj ne ĉeestantaj la kongreson, kaj tiun mi trovis … en Bruselo, nome Francisco Javier Moleón, kun la grava apogo por reviziado de István Ertl el Luksemburgio.

Fine, ĉio okazis glate, kaj en la sabata eldono ni trovis: titolon en la ĉefpaĝo, kun foto de Alberto Granados, du tutajn paĝojn en la interno, kun ampleksa informo kaj multaj fotoj de la inaŭguro kaj la kongresanoj, kaj la tutan dorsopaĝon en Esperanto, kun la intervjuo de Miguel Fernández. Certe, teruelano devas loĝi en kavo por ne scii pri la kongreso de Esperanto.

José Antonio del Barrio

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Dieter Rooke
2017-07-04 9:09

En la artikolo legeblas peko kontrau la legho de Tonjo : Gramatiko !

Mike JONES
2017-07-04 16:46

'kavo' estu 'kaverno'

Gecxjo
Gecxjo
2017-07-05 5:43

BRILE!!! Varmajn gratulojn!

dennis keefe
dennis keefe
2017-07-05 7:39

Mi plene konsentas kun Gejxjo. La rezultoj de la landa kongreso de Hispanio estas elstaraj ĉar ili rekte kaj grandpaŝe eniris en la lokajn amaskomunikilojn: pluraj radioprogramoj, pluraj gazeto-artikoloj kun MULTAJ paĝoj. Krome, nova ZEO, placo en la urbo Teruelo! La valoro de tia vasta anoncado pri Esperanto estas ege alta laŭ merkatika vidpunkto. Ni ĉiuj povas lerni de ili, kaj profiti ĝuste de tiaj favoraj situacioj, speciale per la starigo de postkongresaj kursoj.

Se nun oni anoncus kurson pri Esperanto en Teruelo, estus probable multege da novaj gelernantoj. La lastan fojon kiam mi publike instruis Esperanton en Hispanio, en la urbeto Cullera, Enric Baltasar kiel organizanto altiris dudekon da novaj lernantoj de Esperanto por la BEK-Kurso. Se Enric kaj mi farus simile en Teruelo, ĝuste nun kiam la vorto Esperanto favore pintas en la menso de preskaŭ ĉiuj lokanoj de Teruelo, estus certe multoble pli da novaj gelernantoj por ia ajn kurso de Esperanto.

Nun kaj en la venontaj jaroj estas bonaj momentoj por pensi pri pluraj modeloj de post-Kongresa kurso por ne-Esperantistoj. Ne nur ĉe landaj kongresoj sed ankaŭ ĉe internaciaj. Kaj eĉ unuhora postkongresa leciono povas sufiĉi se ĝi poste estigas kunligon kun retaj kursoj kiel tiu de Duolingo.

Pri la altira forto de Esperanto-kulturo en Hispanio, rigardu tion kion Miguel Fernadez faris per siaj verko kaj poemoj. Estas multe da regionoj de Hispanio kiuj reagos simile favore al nia kulturo, kaj speciale per la verkado de Fernandez, kiu estas granda ŝatanto de la verkaro de Federico Garcia Lorca, grava verkisto de Hispanio.

La kerno de esperantaj verkistoj de la Ibera Skolo estas tiel vigla kaj tiel profunda, ke oni povas pensi pri LONGDAŬRAJ KURSOJ PRI LITERATURO en Hispanio. Ankaŭ estas homoj kiel Doktoro Duncan Charters, tre bona hispanisto, kiu kapablas instrui tiajn kursojn. Multaj ebloj en la literatura kampo en Hispanio. Kaj kiam Eŭropo frostas, Hispanio agrable varmetas.

Imagu.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-07-08 23:19
Respondo al  dennis keefe

Mi ĉeestis la hispanan kongreson kaj mi povas konfirmi ke la literatura flanko estis tre bone kaj amplekse prizorgata.

Gecxjo
Gecxjo
2017-07-10 10:01
Respondo al  dennis keefe

"Gejxjo" pardonu, sed mia nomo estas Geĉjo (Gecxjo laŭ -x sistemo), karesnomo de Gennadij. 😉
En nuna skepticismo pri Esperanto — aperigo de E-teksto estas granda atingo! Vere!