Esperantistoj kampanjas por liberigi Bogatov

Komence de aprilo en Moskvo estis arestita Dmitrij Bogatov, esperantisto, komputisto kaj matematikisto. Oni akuzas lin pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. La 19-an kaj 20-an de junio ankaŭ esperantistoj partoprenos kampanjon por lia liberigo.

La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Li estis kaptita de la polico la 6-an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”. Laŭ liaj advokatoj pri la alvoko kulpas ne li, sed alia persono, kiu uzis lian elirnodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto.

De tiam Dmitrij Bogatov restas malliberigita. En majo la homrajta organizaĵo Memorial rekonis lin kiel politikan prizonulon. La 19-an kaj 20-an de junio okazas internacia kampanjo por lia liberigo, kiun partoprenos almenaŭ kelkaj esperantistoj.

La kampanjo havas retejon ankaŭ en Esperanto, kaj ĝuste la 19-an kaj 20-an de junio la celo estas, ke eksterlandaj subtenantoj fotu sin kun afiŝo subtena al Bogatov ĉe rusiaj reprezentejoj, kaj poste afiŝu la fotojn en la reto kun la etikedo #freeBogatov.

Libera Folio petis ke Irina Gonĉarova, la kunordiganto de MASI, respondu al kelkaj demandoj lige kun la kampanjo.

Libera Folio: Kial laŭ vi gravas, ke esperantistoj partoprenu en la kampanjo?

Irina Gonĉarova: – La afero de Bogatov estas afero de nova generacio, afero de gejunuloj. Nun en la politika vivo de Rusio ĝi estas sekvata de multaj homoj. Ĉiuj liberemaj aŭ neŭtralaj amaskomunikiloj atentas ĝin – en gazetartikoloj, radioelsendoj, jutubkanaloj, blogoj, sociaj retoj ktp. Kaj ĉie aŭ preskaŭ ĉie estas mencio ke Dmitrij estas esperantisto. Foje venas specialaj demandoj ĉu pri li, ĉu al lia edzino Tatjana Fjodorova pri kio estas Esperanto, kial la junaj geedzoj elektis ĝin lerni kaj tiel plu, kaj Tatjana respondas, ke estas facile lernebla lingvo, pli justa ol la angla, la lingvo, kiu ebligas pli facilan komunikadon inter homoj – samkiel interreto.

– Ĉiuj tiuj paroloj kaj mencioj envenas tute nature, sen ajna fanatika trudo de esperantistoj, la temo aperas nur ĉar oni pri tio demandas. Tia natureco estas, laŭ mi, tre valora, ĝi neniel ŝajnas propagando de Esperanto. Aliflanke, se estas menciata internacia esperantista komunumo, venas la demando: kie do estas viaj samideanoj? Speciale nun – kiam la politikaj aktivuloj ekis organizadi agojn subtene al Dmitrij en aliaj landoj. Sur tiu fono apero de esperantistoj estas ne nur tre natura, sed ankaŭ tre dezirinda.

Kiaj ĝis nun estis la reagoj al la aferoj inter esperantistoj en Rusio kaj alilande?

Dmitrij Bogatov en la juĝejo. Foto: Polina Nemirovskaja

– Malgraŭ ke en lastaj jaroj pli kaj pli da homoj venas al Esperanto-kursoj pro la noblaj idealoj de Esperanto, por pleja parto tio estas abstraktaĵoj. Jes, kelkaj membroj de la Moskva Esperanto-Asocio MASI ĉeestadis la juĝprocesojn de Dmitrij – por esprimi al li, sidanta en la kaĝo, sian homan subtenon. Sed ĉu veran solidarecon? Ĉu iu pretas por liberiga agado? Dume ŝajnas, ke ne. Pri pli aĝa generacio eĉ ne temas. Neniu pretas enplektiĝi en politikon, neniu pretas riski … Kaj laŭ mi gravas, ke decidoj pri protestaj agoj estu absolute memstaraj, estas privata afero de ĉiu homo.

– Mi admiras la rapidegan politikan maturiĝon de Tatjana, ŝiajn kuraĝon kaj senlacan diversflankan agadon por liberigi la edzon. Mi mem ĉeestis preskaŭ ĉiujn ĵuĝprocesojn, estis kun la protestantaj gejunuloj ĉe la Administrejo de la Prezidento dum la serio de unuopaj manifestacioj la 30-an de majo kaj korespondas kun Dmitrij per la socia interretmesaĝejo “Politika prizonulo”. Jen ĉio, pri kio mi povas raporti. Estas nia kulpo, ke ni maltro informas alilandajn esperantistojn pri la afero de Bogatov. Se oni ne scias – al kio oni reagu?

Kion vi esperas atingi per la kampanjo?

– Sincere dirante, persone mi ne kredas, ke la kampanjo povas iel influi al la verdikto. Ĝi dependos de multaj aliaj faktoroj, hazardaj koincidoj, la situacio en la lando en la tago de juĝado kaj tiel plu. Niaj protestaj agoj sur tiu fono estas, bedaŭrinde, tro malgravaj por iel influi. Amaskomunikiloj “aŭdeblas” nekompareble pli, sed ĉu sufiĉe por ke la ĵuĝo atentu ilin? Mi ĝojus erari … Kial do ni protestas, se tio nenion ŝanĝos? Mi ne konas la motivojn de la aliaj. Mi povas respondi nur pri mi mem. Simple – ne eblas ne. Mi mem bezonas tion – laŭ mia propra konscienco. Kaj se paroli pri Esperantujo – jen eblo montri esperantistan solidarecon al alilandanoj, ĉefe al multegaj rusiaj gejunuloj kaj interretuzantoj atentantaj la Bogatov-aferon, montri same nature, kiel Dmitrij kaj Tatjana mencias Esperanton.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Igorj
Igorj
2017-06-22 15:20

Mi estas esperantisto de la jaro 1989. Klarigu al mi, laux kiuj konkrete “noblaj idealoj de Esperanto” mi devas subteni revoluciistojn gxenerale kaj Bogatov-on aparte? Cxu esperantisto nepre devas esti opoziciulo k malamiko de registaro de lia lando?
Se Bogatov estas senkulpa, dum la jugxproceso liaj advokatoj tion pruvos.
Kial mi devas fidi al Goncxarova pli multe, ol al rusiaj policistoj?

Gecxjo
Gecxjo
2017-06-23 7:13
Respondo al  Igorj

Igorj, provu iom pli profunde ekscii prie! “subteni revoluciistojn” — pri kiuj ‘revoluciistoj’ temas? Mi ankaŭ profunde opinias, ke “revolucio” alportas kaosojn kaj suferojn (nu Vi mem bone scias Historion), sed ĉi foje – iu eluzis ‘ekzitnodon’ de TOR kaj publikigadis en tre specialigita retejo provokajn tekstoj, kiujn eble legis ne pli ol 5-8 personoj.
“Kompetentaj organoj” facile ‘elkalkulis’ lin kaj nun “alkudrigas” krimaferon kaj pos si – novajn steletojn, postenojn kaj ŝajnigon de laboro.
Da similaj “aferoj” oni jam fabrikis pli ol… Mi supozas, ke ankaŭ Vi tion scias.
Mi iom skeptike rilatas al protestoj, des pli espoj – ja espoj estas el influpovo treege malfortaj (kiel oni renomis straton “Esperanto”, oni publike kraĉis je ordinaraj homoj kaj faris kiel ili volis, kraĉinte je ĉiuj normoj kaj leĝoj).
Mi esperas, ke la afero “disfalos” kaj el tio fariĝos sono el puo…

korvo
korvo
2017-06-23 22:20
Respondo al  Gecxjo

Estas kvazaŭ iu murdas en via ĝardeno, sed vi estas kondamnita pro la krimo ĉar ĝi okazis en via ĝardeno.

Gecxjo
Gecxjo
2017-06-26 9:15
Respondo al  korvo

Jes, iugrade estas tiel…

Igorj
Igorj
2017-07-07 17:23
Respondo al  Gecxjo

Do, vi jam sagxege verdiktis pri cxio: pri Bogatov (memmanifestita anarkiisto), pri rusia polico, pri la judxproceso, kiu ankoraux ne komencigxis… Sed mi dezirus atendi verdikton de la oficiala juĝisto. Cxu specialistoj pri “noblaj idealoj de Esperanto” permesos al mi tion?

Gecxjo
Gecxjo
2017-07-10 9:52
Respondo al  Igorj

Certe Vi estas prava pri tio, ke tute ne endus verdikti anstataŭ oficiala juĝisto.
Tamen mi ŝatus havi propran opinion prie. Almenaŭ de tiuj informeroj kiuj aperis en diversaj fontoj.
Ial tio koincidis, ke li estas espo, povas esti alia ano… Kaj kiel “laboras” ‘kompetentaj organoj’ mi havas imagon de kelkaj okazintaĵoj pri komputilistoj.

gapanto
gapanto
2017-06-24 11:06

La titolo de la artikolo devintus esti pli preciza: “Kelkaj esperantistoj kampanjas por liberigi Bogatov”.

Gecxjo
Gecxjo
2017-06-26 9:18
Respondo al  gapanto

Do Vi distanciĝas, por ne enmiksiĝi? 😉 Certe ne ĉiuj espoj ‘enŝoviĝis’pro diversaj cirkonstancoj. Des pli, nuna esperantistaro ne estas homogena…