Ukrainiaj esperantistoj kunvenis ĉe la fronto

Dum la unua semajnfino de junio en Slovjansk en orienta Ukrainio okazis malgranda Esperanto-renkontiĝo, kiun sukcesis partopreni ankaŭ unu esperantisto veninta el la alia flanko de la apuda milita frontlinio. Pavel Korotenko sendis raporton.

Partoprenantoj de la renkontiĝo ĉe la monaĥejo de Svjatohirsk.

Jen ĝi finfine okazis – turisma Esperanto-kunveno en Slovjansko, kiun partoprenis 9 homoj el diversaj urboj de Ukrainio, inter tiuj kompreneble Pavel Korotenko el Slovjansko. La nomon de samideano, kiu sukcesis aliĝi al ni veninte el la okupita Donecko, ni prefere ne menciu publike.

Fakte ni sukcesis fari ĉion planitan: ni vizitis la monaĥejon en Svjatohirsko, ceramikaĵan bazaron kaj salajn lagojn. Malgraŭ la ne tro varma vetero, kuraĝaj esperantistoj testis ties kuracajn kapablojn proprakorpe.

Ni ankaŭ partoprenis rondan tablon en la centra urba biblioteko, kie ni renkontiĝis kaj interparolis kun lokaj esperantistoj, anoj de la Esperanto-klubo funkciinta en Slovjansko dum la 1980-j jaroj.

Krom tio, nia grupo transdonis al la biblioteko kelkajn librojn, speciale kolektitajn por la slovjanskanoj. Inter aliaj tie estis tute freŝa eldono:  la libro de la svedia ĵurnalisto Kalle Kniivilä, Homoj de Putin, tradukita al la ukraina lingvo el Esperanto fare de kievanoj.

Mapo de la aktuala milita situacio en orienta Ukrainio. (Bildo: www.mil.gov.ua)

Kunvenante en Slovjansko ni ne povis preterpasi la temon de la rusia-ukrainia milito. La programo de la renkontiĝo enhavis la eblon ekskursi al lokoj de aktivaj bataloj, kie nun estas memorsignoj de murditaj ukrainiaj herooj.

La kunveno montris interesan tendencon: krokodili ukrainlingve. Ĉiu sperta esperantisto scias, ke ajna Esperanto-renkontiĝo inkluzivas iom da krokodilado – ĝuste por tio ekzistas la institucio de verdaj policistoj. Do, ni, dank’ al nia patriota policisto, lingvopekis ukraine. Konsiderante la cirkonstancojn, d-ro Zamenhof nin pardonus.

La tri tagoj pasis rapide, sed rakonto pri ĉiuj epizodoj estus tro longa, ĉar ili abundis. Estas espero, ke la promesoj de la partoprenintoj reveni al Slovjansko igos la renkontiĝon bona ĉiujara tradicio.

Pavel Korotenko muzikas.

Grandan dankon al ĉiuj venintaj ĉi-somere. Apartan dankon al la homoj kaj organizaĵoj, kiuj kunhelpis aranĝi la eventon: estro de la departemento pri kulturo kaj turismo de la Slovjanska urba administracio, Marina Olijnik, laboruloj de la centra urba biblioteko, loka aktivulino Natalja Bondarenko (ekskursa centro Svjatohirja) kaj ĉiuj, kiuj age aŭ vorte nin subtenis.

Resume, en Slovjansko unuafoje okazis Esperanto-renkontigo dum la periodo de sendependa Ukrainio. (La lasta renkontiĝo tie okazis fine de la 1980-j jaroj.) Pri la kunveno aperis publikaĵoj en lokaj retejoj, gazetoj kaj televido; krome ni konatigis kun la koncepto de la Esperanto-movado la aktivulojn de tutukrainia junulara projekto de vojaĝ-blogistoj, Viŝivanij ŝljaĥ (tiun blogvojaĝon interaktive spektas miloj da ukrainiaj kaj eksterlandaj junuloj).

Intervjuo por loka televido.

Por statistiko: unu novulo debute partoprenis en komuna Esperanto-aranĝo; du spertulinoj renkontiĝis post 27 jaroj; vizitis Slovjanskon unuafoje tri esperantistoj; la kvanto de la lokanoj, kiuj eksciis pri Esperanto aŭ eĉ ekmemoris kelkajn vortojn, estas dume, ve, ne kalkulita.

Pavel Korotenko

Noto de la redakcio: “Verdaj policanoj”, kiuj ĉasas kaj ŝerce punas krokodilantojn, estis tradicia ero en sovetiaj Esperanto-renkontiĝoj, kie praktike neniam estis eksterlandaj partoprenantoj, kaj la tento krokodili tial estis granda.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Andreas J. PENK
2017-06-09 13:44

Kia trafa donaco! La tute sen-partia verko »Homoj de Putin«. Bonega spritaĵo! Verŝajne pro la Ukrajna leĝo de la 9a de Aprilo 2015, kiu malpermesas eĉ la plej malgrandan laŭdon de la komunismo, Sovetunio kaj Ruslando. Sed laŭdi ulojn kiel Stepan BANDERAn, krimulo, kiu kunlaboris kun la Germanaj faŝistoj, estas permesata.

Ĉu vi scias, ke kortumo en Lvivo kondamnis junulojn al du jaroj kaj ses monatoj malliberigo pro »komunisma propagando« en la komerca kontaktoj-portalo Facebook? Vivu la libereco de opiniesprimo en Ukrajno! Sed oni atentu, kian libron oni for-donacas.

https://rimarkojmiajenesperanto.wordpress.com/2017/05/13/ukrajno-du-kaj-duona-jaroj-pro-opiniesprimoj-favore-al-komunismo/

Gecxjo
Gecxjo
2017-06-13 6:00

“dank’ al nia patriota policisto, lingvopekis ukraine.” — Kaj KIE estas Esperanto? Flankofono?
Eh, tiom bonaj homoj ‘pereas’ pro tropatriotisma tokso ;-(

Dieter Rooke
2017-06-14 11:07
Respondo al  Gecxjo

En Slovjansk la ukrajnaj patriotoj ( herooj) murdis samlandanojn- samlingvanojn .

Mi hontas pri la Esperanto renkontigho en tia urbo – aparte min shokas la manko de vorto “paco ” en la raporto de ” E-isto” Pavel Korotenko

Gecxjo
Gecxjo
2017-06-16 8:17
Respondo al  Dieter Rooke

Vidu, mi konas Paŭlo Korotenko – bona homo, artisto, gitarludisto. T.n. ‘patriota haladzo’ estas tre toksa, kaj homoj povas trafi je ĝia efiko. Povas esti, ke ankaŭ mi povas influiĝi, kial do ne? Kaj ESPERANTISMO ne estas protekto, ho ve. Historio montris multajn ekzemplojn.
Sed min atentigis tute alia fenomeno – espoj ne parolas esperante! Oni provas pravigi tiun konduton, ke intersamlingvanoj kial paroli espe? Ĉu tio estas pro pigro aŭ ferbetona konvinko?

Dieter Rooke
2017-06-16 8:56
Respondo al  Gecxjo

Kara Gecxjo , Ni esperantistoj devus rezisti la patriotan haladzon , kaj certe ne laudi murdistojn, heroojn .Tion faris la -bona homo, Paulo Korotenko , artisto, gitarludisto.
Esperantisto diras: bonan tagon- ghis revido el la poemo ” Desperanto”

Gecxjo
Gecxjo
2017-06-16 10:13
Respondo al  Dieter Rooke

Certe, endas ami sian landon, esti patrioto.
“Ne estu fiera, ke amas sian landon, fieru, ke amas tutan Teron. Tero estas unu lando, kaj ĉiuj homoj estas siaj civitanoj.” Baha-Ulla.

Dieter Rooke
2017-06-18 9:03
Respondo al  Gecxjo

Kara Gecxjo ,

Evidente vi ne komprenis la parolojn de Baha- Ulla. Ni Esperantistoj fieru pri la tuta mondo – ghi estas unu lando – sen la muroj de miljaroj!

Se vi amus la patriotan ukrainion – vi ech laudus la patriotojn murdistojn
, kiel la “S-ano” Paulo Korotenko

Gecxjo
Gecxjo
2017-06-23 6:58
Respondo al  Dieter Rooke

Dieter, unue, mi citis. Mi petus Vi relegi. Kaj kompreni je kio estas alvokata. Ĝuste al tuttera homaro sen limoj kaj antaŭjuĝoj.
Kaj citaĵo estas ege kongrua al aspiroj de esperantistoj, ĉu? 😉

Alia afero, ke ĝis nun ni estas dividitaj, lak per landlimoj, per moroj, antaŭjuĝoj. Rapide solvi ne eblas! Oni provis en Eŭropo – enlasis milionoj el Aziaj landoj kie brulas milito (kiu estas bruligintoj? 😉 ) kaj kia estas rezulto?
Do necesas fosi nian sulkon, sisteme, persiste. Kaj konigi homojn pri instruoj de Baha-Ulla!

Dieter Rooke
2017-06-23 14:39
Respondo al  Gecxjo

Kara Gec( X) jo , Ech trifoje mi relegis la mesaghon de baha-ulla. La haladzo de pariotismo evidente trafis la patrioton gitarludiston– lau via opinio bona homo – Paulo Korotenko. Li ech audacis laudi la ” ukrainajn heroojn ” .

Bv. mem atenti la instruon de Baha-ulla .
La sulko de Esperanto estas kota, feka , makulita , kiel de chiuj popoloj . Inter la bruligintoj de militoj sendube ankau estas Esperantistoj , mi suspektas ankau vin.

Gecxjo
Gecxjo
2017-07-10 9:57
Respondo al  Dieter Rooke

“mi suspektas ankau vin.” — dankon pri tiu alta suspekto, des pli ke tiu homo (mi) eĉ ne militservis pro granda miopeco 😉
Ial Vi estas tre negative agordita, kvankam eĉ ne konas min. Eble pro tio, ke mi estas en Rusio? 😉

Igorj
Igorj
2017-07-06 12:58

”…la temon de la rusia-ukrainia milito”.

Cxu tia milito estas? Cxu Porosxenko oficiale anoncis , ke Ukrainio trovigxas en stato de milito kontraux Rusio? Cxu,ekzemple, germana aux franca registaro opinias, ke estas rusia-ukrainia milito?

Kvar milionoj ukrainiaj civitanoj trovigxas nun en Rusio, el ili plimulto estas gastlaborantoj, rusiajn rublojn ili prilaboras. Ne necesas ajn vizaoj por viziti Rusion kaj Ukrainion por civitanoj de ambaux sxtatoj. Ukrainio transportas rusian gason en Okcidentan Euxropon kaj ricevas pro tio grandan monon.

Ukrainio militas kontraux parto de siaj propraj civitanoj, kiuj ne volas vivi en la sxtato, kie fasxisto Bandera estas heroo, kies nomon portas stratoj de ukrainiaj urboj.