Biciklado kun mortintoj

La centjara datreveno de la forpaso de Zamenhof estas celebrata ĉie en la mondo. Kvin esperantistoj en Kopenhago faris cele­bradon en tute nekutima maniero: biciklado de unu esperantista memorejo al alia tra la urbo. La gvidinto Jens S. Larsen raportas.

Kvankam malmultaj, la partoprenantoj estis treege kontentaj pri la aranĝo. Eble estas establita nova tradicio: unu printempa biciklado kun ĉiĉeronado en Esperanto kaj alia aŭtuna en la dana lingvo (por komencantoj kaj aliaj interesitoj). La fotojn faris Betty Chatterjee; la vojon eblas sekvi per la mapoj de Google. Jen kio estis dirita ĉe ĉiu haltejo:

1-a halto: Burger King ĉe la angulo de “Strøget” kaj “Rådhuspladsen”

– La kruciĝo de la ĉefa piedira strato kaj la granda urbodoma placo de Kopenhago kompreneble estas tre facile trovebla … sed kiel do rilatas al Esperanto tia duaranga Usona rapidmanĝeja ĉeno kiel Burger King?

Tiel oni nature demandos, se oni nenion scias pri la historio de Esperanto en Kopenhago. Kaj se oni iom scias, oni obĵetos ke estus multe pli bone renkontiĝi antaŭ la domo de la granda gazeto Politiken, ĉar ankaŭ ĝi situas ĉe la urbodoma placo, kaj ja siatempe Politiken estis tiu kiu ekstartigis Esperanton en Danio.

Kaj vera estas tio. Unu el la plej fruaj Esperanto-pioniroj de Danio estis Frederik Skeel-Giörling (1876-1910), lingvoinstruisto en Aalborg. Lin Politiken invitis al Kopenhago en 1907 por gvidi Esperanto-kurson. Ĝi estis grandega sukceso, kaj rapide oni starigis multege da kluboj kaj landan asocion.

Sed Politiken translokiĝis al la urbodoma placo nur en 1912! En la domo de Politiken oni havis ne nur redaktejon, sed ankaŭ librovendejon kaj ekspoziciojn kaj prelegojn kaj vendadon de teatraj kaj tramaj biletoj. Tia speco de kultura centro estis tre avangarda tiutempe.

Tamen, jam tiam estis du ĉefaj gazetoj en Kopenhago: la progresema Politiken kaj la konservativa Berlingske Tidende. Do kiam Politiken ekkonstruis sian domon, ĉe Berlingske oni tuj pensis: “Ups! Se Politiken havas domon kun librovendejo kaj ekspozicioj kaj prelegoj kaj vendado de teatraj kaj tramaj biletoj … tiam ankaŭ ni devas havi tion!” Sed ili ne volis nomi ĝin simple “la domo de Berlingske Tidende” – devis esti ŝike kaj moderne, kaj la rezulto estis B.T.-Centralen. Ĝis 1977 tiu centrejo situis ĝuste ĉi tie, kie nun rezidas Burger King.

Sed kiel B.T.-Centralen do rilatis al Esperanto? Nu, la unua posedanto de ĝia librovendejo estis Louise Blicher. Ŝi kaj ŝia edzo ambaŭ estis fervoraj esperantistoj. Tuj post la unua mondmilito en 1917 ŝi organizis en B.T.-Centralen ekspozicion kaj serion da prelegoj pri Esperanto, kaj ili estis sufiĉe granda sukceso. Tamen tute ne rezultis tia re-ekstartigo kiel el la kursoj de Politiken; inter 1919 kaj 1926 la danaj esperantistoj eĉ ne havis propran revuon! Tio akre kontrastas al Germanio, kie Esperanto vere prosperis dum la 20-aj jaroj.

Sed kial do Esperanto estis tiel prospera antaŭ la unua mondmilito kaj tiel neprospera post la milito? La respondon al ambaŭ tiuj demandoj oni fakte povas respuri al unu sama persono, kaj lin ni nun iras iom rigardi. Estas tiel mallonge ke indas iri piede.

2-a halto: La busto de Vilhelm Thomsen en “Frue Plads”

Vilhelm Thomsen (1842–1929) estis siatempe la plej elstara lingvisto de Danio – iuj eĉ volis diri ke de la tuta mondo! Hodiaŭ antaŭ precize 115 jaroj li estis rektoro de la universitato kaj tial devis fari festparoladon okaze de la naskiĝtago de la reĝo.

La busto de Thomsen, kune kun tiuj de aliaj famaj profesoroj, troviĝas antaŭ la malnovaj universitataj konstruaĵoj en la urbocento. La naskiĝtaga festo okazis en la ĉefpreĝejo tuj vid-al-vide, kaj ĝi estis enorme solena. Ĉeestis ne nur ĉiuj profesoroj kaj studentoj, sed ankaŭ la ĉefepiskopo, la kortega marŝalo kaj tri princaj moŝtoj en propraj altaj personoj. Kaj pri kio do parolis la monde plej eminenta lingvisto tiumomente?

Li parolis pri la internacia lingva problemo de la scienco post kiam latino iĝis ne uzata. Thomsen antaŭvidis tri eblajn solvojn: Unue, oni povus reenkonduki latinon, sed tion li opiniis ne ebla. Due, oni povus akordiĝi pri unu nacia lingvo, kaj Thomsen opiniis ke tiam estu la angla. Sed, li diris, oni konsideru ankaŭ la trian eblecon, nome konstrui tute novan kaj facile lerneblan neŭtralan lingvon. Kaj se oni havu neŭtralan lingvon, tiu apenaŭ povus esti iu krom Esperanto!

Do, matene la 17-an de aprilo 1902 Esperanto estis nenio tre grava. Se iu kun memrespekto parolis pri ĝi, estis por ridindigi ĝin. Vespere la 17-an de Aprilo 1902, male, Esperanto jam estis io tute serioze diskutebla – sole nur pro la aŭtoritato de Vilhelm Thomsen en lingvaj aferoj. Nedubeble, do, Thomsen estas granda heroo en la Dana Esperanto-historio.

Sed samtempe li estas granda fripono! Li nome ne kredis ke oni povus aŭ devus identigi sin kun la internacia lingvo, tiel ke oni komencus esprimi sentojn en ĝi; tio estu tasko sole de la gepatra nacia lingvo. Hodiaŭ ni scias ke tio estas sensencaĵo, ĉar multege da danoj facile esprimas siajn sentojn en la angla, kaj ne malmultaj povas tion fari ankaŭ, ekzemple, en la turka aŭ la sveda. Sed tiu­tempe multege da homoj pensis simile kiel Thomsen, kaj ili certe multas ankoraŭ hodiaŭ.

Se estus nur pro Vilhelm Thomsen mem, ne estus tiel grave, ĉar li poste ne okupiĝis pri la demando de internacia lingvo. Sed lia parolado inspiris lian proksiman kunlaboranton Otto Jespersen (1860‑1943). La ĉefideo de Jespersen estis progreso en la lingvo. Li opiniis ke la malnovaj lingvoj, precipe latino, estis pli maltaŭgaj por esprimi pensojn ol la pli novaj lingvoj, precipe la angla. Li do opiniis ke iuj lingvoj objektive estas pli bonaj ol aliaj – kaj li opiniis ke oni povas plibonigi la unuopajn lingvojn per konscia lingvoplanado.

Jespersen opiniis Esperanton pli bona ol la naciaj lingvoj, kaj la esperantistoj kompreneble entuzi­asmis pro tio. Sed la ĝojo daŭris mallonge, ĉar en 1908 Jespersen estis logita en internacian grupon kiu volis “plibonigi” Esperanton. Tamen ne multaj sekvis lin, ĉar tutmonde la espe­rantistoj mildadire ne ŝatis la ideon devi relerni sian lingvon!

La unua mondmilito venis kiel ŝoko, sed post la milito la du grupoj ja devis provi konvinki unu la alian pri tio kiu pravas. Ni nun vizitos la esperantiston kiu plej multe diskutis kun Jespersen dum la intermilita tempo. Ŝi estas entombigita en la urboparto Østerbro, proksime al la Usona ambasadejo, en la tombejo “Garnisons”.

3-a halto: La tombo de Margrethe Noll (Garnisons A-158a)

Sur la tomboŝtono de Margrethe Noll (1874-1962) oni povas legi ke ŝi estis la “patrino de la Dana Esperanto-movado”. Ŝi lernis la lingvon en la kurso de Politiken kaj estis gvida figuro en la movado dum la pliparto de sia vivo. Kiam eksplodis la unua mondmilito en 1914, ŝi helpis vojaĝigi la familion Zamen­hof hejmen al Varsovio. Ili estis en Germanio survoje al la Universala Kongreso en Parizo; necesis revojaĝi tra la neŭtralaj landoj Danio kaj Svedio, ĉar la limo inter Germanio kaj Rusio estis fermita.

Ke Jespersen aliĝis al la reformo, kompreneble estis granda perdo al la Esperanto-movado, precipe la dana. Ankaŭ en Danio la reformita lingvo allogis nur treege malmultajn homojn, sed inter la espe­rantistoj disvastiĝis enorme multe da malcerteco. Ke tia aŭtoritato kiel Jespersen favoris reformon, estis sufiĉe malbone, sed neniu alia je lia scienca nivelo emis entute diskuti la demandon de neŭtrala internacia lingvo.

Ĉiuokaze, la diferenco inter la reformemuloj kaj la tradiciuloj ne tiom temis pri la lingvaj detaloj, sed pri tio ĉu oni rajtu identigi sin kun la lingvo. Margrethe Noll altgrade identigis sin kun Espe­ranto, kaj ŝi obstine informadis pri ĝi al ĉiu kiu emis aŭskulti. Jespersen, male, ne volis koni ian iden­tiĝon, kaj tiam ja estas malfacile impresi konvinke, kiom ajn da scienca aŭtoritato oni cetere havas.

Kaj en 1928 Jespersen rezignis. Li ne revenis al Esperanto, kaj li ne rezignis pri la ideo de neŭtrala internacia lingvo, sed li publikigis sian propran proponon de reformo de la reformo de Esperanto – kaj tio ja praktike egalis al konfeso ke li eraris la tutan tempon antaŭe.

La prospera sinteno do estis tiu de Noll. Ŝi neniam faris unu grandan heroaĵon, sed ŝi antaŭ ĉiuj simbolis tiun nesubigeblan persiston kiun la movado tiutempe bezonegis. Iom post iom estis allogataj agemaj homoj, kaj la organizaĵo kreskis. En 1934 oni eĉ spertis duobliĝon de la landa membronombro en unu sola jaro – ĝuste kiam la germana Esperanto-movado komencis sperti gravajn malfacilaĵojn.

Dum la plua vivo de Noll Esperanto trankvile kreskadis en Danio. Eĉ la okupado 1940–1945 estis nur malgranda ĝeno, ĉar kvankam la nazioj malpermesis Esperanton en Germanio kaj multaj aliaj landoj, en Danio kaj Norvegio ili lasis la asociojn daŭrigi sian laboron. Noll mortis kiel feliĉa esperantisto.

Sed kial Esperanto en Danio komencis stagni post ŝia morto? Por respondi tiun demandon ni devas rigardi ne nur la duonan jarcenton post ŝia tempo, sed ankaŭ la antaŭajn jarcentojn. Ĉu vi sciis ke la unua profesia lingvisto de la mondo estis dano? Kaj ĉu vi sciis ke li ellaboris projekton de inter­nacia lingvo, kiun li neniam publikigis? Lian tombon ni nun vizitos. Ĝi estas en la tombejo “Assistens” en urboparto “Nørrebro”. Atentu la aŭtojn transirante la straton, kaj la piedirantojn sur la pado laŭ la lagoj!

4-a halto: La tombo de Rasmus Rask (Assistens E-901)

Rasmus Rask (1787–1832) estis inteligenta knabo de la insulo Fueno. Li estis eksterordinare lingvo­lerta, kaj tion rimarkis liaj instruistoj en la gimnazio de Odense. Kiam li venis al Kopenhago por studi ĉe la universitato, li do kunportis belajn rekomendojn. Estis tre bela tempo en Danio tiam, ĉar la reĝo ĉion decidis. Post siaj ekzamenoj Rask do iris al la reĝo kaj demandis:

– Diru, reĝo, ĉu mi ne povas fariĝi la unua profesoro de lingvistiko en la mondo ĉe via universitato?

– Ĝuste nun ni ne havas liberan profesoran postenon, – respondis la reĝo – sed vi ja povas fari vojaĝeton al Hindio kaj vidi ĉu estas vere, kiel oni diras, ke ĉiuj lingvoj originas de tie. Tiam ni tre favore rigardos vian peton.

Tiam Rask ja devis iri al Hindio. Li iris surtere tra Svedio, Rusio kaj Persio, tiel ke li povis studi ĉiujn lingvojn survoje, kaj li revenis per ŝipo.

Sed dum la vojaĝo Rask ja devis ne nur studi la lingvojn, li ankaŭ bezonis ilin por paroli kun homoj. En Sankt-Peterburgo, ĉefurbo de Rusio, loĝis homoj el ĉiuj partoj de la granda rusa imperio, krom eminentuloj el la pliparto de Eŭropaj landoj – kaj Rask devis paroli kun ĉiaspecaj homoj. Iam li devis en unu tago ĵongli inter ses malsamaj lingvoj, kaj tio estis iom multe, eĉ al lingva geniulo kiel Rask. Tial li ekhavis la ideon ke estus agrable se ĉiuj homoj havus almenaŭ unu saman komunan lingvon apud la gepatra.

Tio ne estis nova ideo. 5 + 5 = 10; sed oni ja ne povas vidi per la vorto “kvin” ke ĝi signifas “5”, tion oni devas scii antaŭe. Kiel do, se oni povus fari lingvon el matematiko? Tiel oni havus lingvon per kiu eblus diri nur veraĵojn. Falsaĵoj simple sonus strange – kiel “5 + 5 = 9” – kaj oni ne povus konvinki iun pri io nevera.

Jam longe antaŭ Rask multaj provis fari tian matematikan lingvon. Neniu el ili sukcesis. Rask ankaŭ opiniis ke tio estas tute malĝusta maniero procedi. La germana kaj la rusa ja pruntis multege da vortoj el la franca kaj latino – kial ne uzi tion kiel bazon de la vortaro de nova lingvo? La grama­tiko nur estu laŭeble simpla kaj regula, sen revoj malebligi erarojn. Alivorte, Rask volis ke la inter­nacia lingvo estu natura lingvo. Li sekvis la samajn principojn kiel Zamenhof farante Esperanton.

Pri internacia lingvo Rask okupiĝis en liberaj horoj dum sia hindia vojaĝo, kredeble precipe dum la ŝipvojaĝo hejmen. Sed li estis ia strangulo, ĉar veninte hejmen li flankenlasis sian projekton kaj anstataŭe plenanime ĵetis sin en la debaton pri – dana ortografio! Rask havis grandan aŭtoritaton en lingvaj aferoj, kaj multaj sekvis lin. Fakte, dum pli ol jarcento preskaŭ ĉiuj danaj lingvistoj uzis alian ortografion ol la oficialan. Tio finiĝis en 1948, kiam okazis oficiala ortografia reformo, kiu alprenis la plimulton el la proponoj de Rask.

Kaj la danaj lingvistoj skribis ne nur kiel Rask, sed ankaŭ pri Rask. Dum longa tempo estis tradicio ke ĉiu dana lingvisto kun ia renomo skribu ion pri Rask. Tiel faris ankaŭ Otto Jespersen, en 1918. Sed sciu kio estas stranga: En sia libreto pri Rask Jespersen ne mencias eĉ per unu vorto lian lingvo­projekton! Oni ja kredus ke utilus al Jespersen uzi la aŭtoritaton de Rask por subteni la argumenton pri neŭtrala internacia lingvo, sed tion li ne faris.

Sed kial do? Nu, ankaŭ Vilhelm Thomsen neniam menciis tion, kaj Jespersen tre admiris Thomsen. Eble ili ambaŭ timis ke la prestiĝo de Rask suferus pli multe ol gajnus la afero de internacia lingvo, se la projekto estus pli vaste konigata. Alia kaŭzo povas esti banala lingva detalo: Rask uzis specialan kromsignon super kelkaj literoj (simile al ĉĝĥĵŝŭ en Esperanto), dum Jespersen en siaj reform­proponoj ĉiam insistis pri sensupersigna alfabeto.

Tiuj du aferoj eble ludis rolon, tamen Jespersen estis ne nur lingvisto, sed ankaŭ konvinkita social­demokrato. Kaj kiel lingvokonscia socialdemokrato li tute certe havis rolmodelon, kiu hazarde ankaŭ estas entombigita en ĉi tiu tombejo. Tiun rolmodelon ni nun iras viziti. Ŝlosu la biciklojn kaj lasu ilin ĉi tie, ĉar nur sur kelkaj el la tombejaj padoj oni rajtas bicikli.

5-a halto: La tombo de Frederik Dreier (Assistens C-206)

Frederik Dreier (1827–1853) kuŝas ĉi tie kun siaj patrino kaj onklino. Li estis medicina studento kaj mortis tiel juna ke li neniam fariĝis kuracisto. Tamen li sukcesis impresi siajn samtempulojn per kelkaj tre revoluciaj ideoj. En Danio li estas la unua kiu nomis sin socialisto.

En la tempo de Dreier la industria revolucio apenaŭ tuŝis Danion ankoraŭ, sed li klopodegis por starigi laboristan movadon. Li provis fari sindikatojn el klerigaj asocioj, li agitadis por fondi laboristan partion, li eldonis semajnan revuon kiu estu la ĝermo de laborista gazetaro, kaj li fondis kooperativan vendejon. Sed li estis tro frua, nenio el ĉio tio postvivis lin.

Kiam la socialdemokratio venis al Danio en la 1870-aj jaroj, ankoraŭ vivis la memoro pri Dreier. Li estas la Dano inter la “utopiaj socialistoj”, antaŭulo de la marksismo. Tial li ludas tute specialan rolon por danaj socialdemokratoj kaj entute maldekstruloj. Jam la fama literatura kritikisto Georg Brandes (1842-1927) proponis eldonigi ĉiujn liajn postlasitajn manuskriptojn, – sed lian plenan verkaron oni sukcesis eldoni nur en 2003!

Se oni tralegas la verkojn de Dreier, oni ekkomprenas ke la “oficiala” socialdemokrata historio pri li estas sufiĉe elektema. Nome, la tuta filozofio de Dreier estis lingve bazita, kaj tion oni ne vaste sciis antaŭe. Sed krom tio Dreier estis komplete malnaciema. Li fajfis pri tio ĉu la dana lingvo pluvivos. Li opiniis ke la danoj iom post iom kutimiĝados uzi la germanan, unue en suda Jutlando, poste tutlande, ĉar ja estas produktata multe pli da multe pli valora literaturo en la grandaj lingvoj ol en la malgrandaj.

Sed kompreneble Dreier ne haltas tie. Same kiel la dialektoj formortos favore al la regna lingvo, kaj la dana formortos favore al la germana, tiel la grandaj lingvoj formortos favore al unu universala lingvo tutmonda. Kaj tiu universala lingvo estos ia lingvigita matematiko – ĝi ne estos natura lingvo, sed lingvo pli kapabla ol la naturaj. Sammaniere li opiniis ke la dana objektive estas pli bona lingvo ol la gronlanda, kaj la germana pli bona lingvo ol la dana.

Dreier do opiniis, precize kiel Jespersen poste, ke estas progreso en la lingvo (kvankam Jespersen preferis la anglan anstataŭ la germanan). Jespersen entute mirinde similas al Dreier, ne nur enhave, sed ankaŭ en la maniero esprimi sin. Ekzemple Dreier parolas tre laŭde pri la projekto de Rask, kaj Jespersen tre laŭdas Esperanton – sed se estas progreso en la lingvo, tio ja ne sufiĉas.

Dreier kaj Jespersen ankaŭ havas la saman estetikon. Samkiel formortos la naciaj lingvoj, laŭ Dreier, formortos ankaŭ poezio kaj entute beletro. Tamen, se tio havis sencon kiel pens-instiga provoko en la tempo de Dreier, en la tempo de Jespersen ĝi jam estis iom malnoviĝinta.

Jespersen opiniis ke beletro en internacia planlingvo estas miskompreno – kaj lia tre naciema, pli aĝa kolego Vilhelm Thomsen ja permesis al li opinii tion! Jespersen neniam rivelis kiom profunde influis lin Dreier, certe ĉar tio malfavore impresus ne nur al Vilhelm Thomsen, sed ankaŭ al la Marksisme inspiritaj socialdemokratoj.

Sed kvankam beletro laŭdifine estas mensogo kaj manipulado, ni ne povas malhavi ĝin. Belo ne estas malgrava, kvankam ĝi estas subjektiva. Tion komprenis Margrethe Noll, sed unu alia el la fruaj Danaj esperantistinoj komprenis tion eĉ pli bone. Ankaŭ ŝia tombo estas en ĉi tiu tombejo, kaj ĝin ni vizitos nun.

6-a halto: La tombo de Marie Schrøder (Assistens F-715)

Marie Schrøder (1882–1909) kuŝas ĉi tie apud siaj gepatroj. Same kiel Dreier ŝi mortis tre juna, sed multon efektivigis dum sia mallonga vivo. Tamen estas iom malfacile diri precize kion la Esperanto-movado ŝuldas al ŝi, ĉar ŝi ne estis homo kiu enfokusigis sin mem. Ŝi volis krei belon, ne nur esti bela – kvankam ĉiuj opiniis ŝin tre bela.

Almenaŭ tiel multe ni scias, ke ŝia frato Harald estis ĵurnalisto ĉe Politiken kaj lernis Esperanton. Somere en 1907 la gazeto sendis lin tra Eŭropo por provi kiel bone oni elturniĝas per Esperanto en eksterlanda vojaĝo. (Poste oni ŝajne nenion aŭdas pri li.) Tuj post la artikoloj de Harald la kursoj de Politiken estis starigitaj, kaj por povi uzi la lingvon praktike poste, la kursanoj fondis Konversacian Esperanto-Klubon (KEK), kie Marie Schrøder estis estrarano.

KEK estis kaj tre laborema kaj tre festema klubo. Tre ofte estis koncertoj kaj baloj. Jam en 1908 KEK organizis sian unuan internacian kunvenon. Ĝi estis “post-postkongreso” de la Universala Kongreso, kiu tiujare okazis en Dresdeno, Germanio. Dum tiu kunveno en Kopenhago okazis sekreta kunveno inter Zamenhof kaj Jespersen. La intenco estis revenigi Jespersen al Esperanto. Oni bedaŭrinde ne sukcesis, kvankam Jespersen tre ŝatis Zamenhof kiel personon.

La “postpostkongreso” entute ne estis granda sukceso. La vetero estis venta kaj pluva, kaj multaj el tiuj kiuj alvojaĝis el Germanio, interalie Zamenhof, marmalsaniĝis en la pramo. Malgraŭ tio Zamenhof tre aprezis la klopodojn de Marie Schrøder, ĉar kiam oni kolektis monon por la tomboŝtono, li estis la plej malavara kontribuanto.

Apud la multaj sukcesoj de KEK estis fakte same multe da fiaskaj klopodoj, sed estas karakterize ke oni ne lasis sin malkuraĝiĝi de tio. En 1908 oni ankaŭ fondis landan asocion, la nunan Danan Esperanto-Asocion. Poste en la sama jaro oni organizis turneon, kie la landa prezidanto kun profesia operkantisto prelegis kaj koncertis en unu urbo post alia tra tuta Danio. Sen Marie Schrøder ĉio tio tute ne ekflorus tiel rapide.

Bela, modesta, iniciatema, kuraĝa kaj laborema – krom ke Marie Schrøder certe ne estis senmorta, ŝi preskaŭ impresas kiel superhomo. Ĉu ŝi tute ne havis ombrajn flankojn? Nu, estis Esperantistoj en Kopenhago antaŭ KEK, kaj ili povis senti sin iom flankenpuŝitaj de ŝia enorma energio. Du-tri el ili sekvis Jespersen en la reformon. Sed krom tio ŝi simple ne ĝisvivis disvolvi ĉiujn siajn flankojn, ankaŭ ne la malpli flatajn.

Kio do okazas, se Esperantisto simila al Marie Schrøder havas vivon de normala longeco? La plej bona ekzemplo de tio fakte ankaŭ estas entombigita ĉi tie en Kopenhago. Sed nun ni devas fari iom longan bicikladon, ĉar li kuŝas en la antaŭurbo Rødovre.

7-a halto: La tombo de Ivo Lapenna (Rødovre O-928)

Malkiel Vilhelm Thomsen en la komenco, Ivo Lapenna (1909–1987) tute unusence estas heroo de la Esperanta historio. Notu la mortodaton: la 15-a de Decembro 1987, la naskiĝdatreveno de Zamen­hof en la centa jaro de Esperanto.

Lapenna kuŝas ĉi tie apud siaj bogepatroj. Lia bopatrino Kirsten Zacho (1913–1975) ankaŭ estis iom simila al Marie Schrøder. Ŝi estis la motoro de speciala Esperantista kulturklubo, kiu havis imponan aktivecon dum la 1950-aj kaj 60-aj jaroj.

Lapenna naskiĝis en tiu parto de Aŭstrio-Hungario kiu post la unua mondmilito fariĝis Jugoslavio. Dum la intermilita tempo li helpis defendi politikajn akuzitojn en la kortumoj. Dum la 2-a mondmilito li estis partizano. Post la milito li estis unu el la plej eminentaj juristoj en la reĝimo de Tito, sed li forlasis Jugoslavion ĉar li ne volis subteni diktaturon. Li fine fariĝis specialisto pri kompara Jugoslavia kaj Soveta juro ĉe London School of Economics, kredeble la plej renoma instituto de sociaj sciencoj entute.

Lapenna lernis Esperanton en 1928 kaj 10 jarojn poste li fariĝis estrarano de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Post la milito necesis ĝisfunde reformi UEA-n, kaj la rolo de Lapenna en tiu procezo meritigis al li la epiteton sur lia tomboŝtono: “La konstruinto de la moderna Esperanto-movado”. Lia plej granda ekstera sukceso estis en 1954, kiam li fondis la rilatojn inter UEA kaj Unesko. Tio postulis enorman antaŭlaboron. En la 1960-aj jaroj oni provis interesigi la Unuiĝintajn Naciojn (UN) pri la lingva demando. Tio bedaŭrinde ne estis sukcesa. “Evidente la tempo ne estas matura,” oni diris.

Tiam oni ja devis provi maturigi la tempon. Lapenna estis inter la unuaj kiuj parolis pri lingva diskriminacio kaj lingva imperiismo en la 1960-aj jaroj – post la fiasko en UN. Tiujn esprimojn oni simple ne uzis antaŭe, ankaŭ ne ekster la Esperanto-movado. Sed la movado ne estis matura por tio. En 1974 Lapenna eliris el UEA kaj brue ĵetfermis la pordon post si.

En Sovetio kaj orienta Eŭropo ĝis 1953 Esperanto estis same malpermesita kiel en Germanio sub Hitler, sed post la morto de Stalin la movado tie komencis revigliĝi. Lapenna mem opiniis ke lastinstance KGB decidis forpuŝi lin. Estas kredeble io en tio, ĉar en totalismaj ŝtatoj ĉio principe devas esti sub ŝtata kontrolo – nur estas necerte kiagrade KGB celis Lapenna persone. Oni neniam sukcesis ĝisfunde esplori tiun aferon, kaj dubindas ĉu oni iam sukcesos.

Tamen tio signifas multe malpli ol oni povus kredi. La sorto de Esperanto estas decidata ne en la malpli feliĉaj landoj de la mondo, sed en la feliĉaj – ĉar se la mondo povas esti feliĉa sen Esperanto, kiom do Esperanto valoras? Tiun demandon oni ne povis starigi en la tempo de Lapenna, ĉar tiam oni ankoraŭ ne komencis mezuri feliĉon, almenaŭ ne tiun de tutaj landoj.

Danion oni ja kutime konsideras tre feliĉa lando. Tial aparte gravas kion danaj esperantistoj faras por maturigi la tempon por Esperanto. Kaj tial aparte gravas ke danaj esperantistoj konu la historion de la internacia lingvo, tiel ke ni scios ne nur kiujn tradiciojn ni volas konservi, sed ankaŭ kiujn ni volas anstataŭigi – kaj per kio ni volas anstataŭigi ilin.

Kelkaj Esperantaj tradicioj estas jarcentojn pli aĝaj ol Esperanto mem. Prenu ion tian kiel la fanta­ziaĵojn de Dreier pri lingvo perfekta. Tiu ideo aĝis jam kelkajn jarcentojn kiam Dreier aliĝis al ĝi. Zamenhof opiniis mem ke li kreis perfektan lingvon en Esperanto. Tion saman opiniis Lapenna, kvankam li moderigis ĝin al “relative perfekta”.

Sed kiel ni ankaŭ vidis ĉe Dreier, la ideo de perfekta artefarita lingvo nedisigeble rilatas kun kultura rasismo. Eble estas iom malfacile kompreni kio malĝustas se oni rigardas la Gronlandan lingvon kiel malpli valoran ol la danan. Eble kelkaj iomete maltrankviliĝas se oni asertas ke la feroa estas malpli valora ol la dana. Sed se iu aŭdacas aserti ke la dana lingvo estas malpli valora ol la germana, tiam mi ĵuras al vi ke subite multegaj homoj tute klare ekkomprenas la principon!

Ĉio tio, tamen, kompreneble estas nur teorio. Praktike Esperanto estas unu granda kontraŭrasisma projekto kaj ĉiam estis. Sed se teorio kaj praktiko malharmonias, homoj povas senti tion. Kaj se ili ne scias kion fari por reakiri tiun harmonion, tiam ili iom post iom malaktiviĝas. Do jen kial la Esperanto-movado havis tiel malmulte da allogkapablo en feliĉaj landoj dum la lasta duona jarcento.

Ni do dividas kun Dreier tradicion kiun ni devas anstataŭigi. Ŝajnas ke Rask havas ion kion ni povas utiligi. Facile ne estos, ĉar se oni volas anstataŭigi tradicion, necesas maturigi la tempon por tio. Sed iom post iom fariĝas pli kaj pli klare kio estas farenda.

Scii tion ni tamen ne povus sen la kontribuoj de ĉiuj kiujn ni vizitis hodiaŭ – la heroojn, la friponojn kaj tiujn inter ili. Ankaŭ vi ne subtaksu vian kontribuon. Vi devas nur memori ke ĝi estas parto de ĉeno – kaj se tiu ĉeno ne estas tiu de duaranga Usona rapidmanĝejaro, tio estas pli ol en ordo.

Jens S. Larsen

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sebastiano
Sebastiano
2017-06-09 14:37

Mi legis kun ghuo tiun urbobicikladon, kvankam kelkaj historiaj detaloj shajnas al mi iom misprezentitaj kaj la temaj ligoj inter la stacioj foje iom malfortaj. Sed antau chio: Tre bela iniciato! Esperanto tiel ricevas konkretan fundamentighon en la propra chiutaga chirkauajho kaj historian radikighon.

Ni antau kelkaj jaroj havis en nia urbo diversajn urbopromenojn al Esperantajhoj. Sed ili estis limigitaj pro la limigitaj piediraj distancoj. Per biciklo ni povus fari novan provon.

Mi iam provis fari interagan mapon de Berlinaj E-lokoj kun diversaj temaj grupigoj: http://dicta.bplaced.net/zeux/mapo/berlina_mapo_iframe.html

Jens Stengaard Larsen
2017-06-10 19:36
Respondo al  Sebastiano

Tiu mapo estas tre bona ideo, laŭ mi. Ni tamen bezonas pli da Esperanto en la publika spaco de la reala vivo, nur nur interrete.

krabro
krabro
2017-06-09 23:24

La ideo, sxajne, aperis sametempe en kelkaj kapoj. Gxuste dum la Zamenhof-memortago cxi-jare nia junulara E-klubo organizis “festacion” laux la lokoj de memoro de famaj esperantistoj de Odessa.

Jens Stengaard Larsen
2017-06-10 19:46
Respondo al  krabro

Betty Chatterjee jam 1-2 fojojn antaŭe piede gvidis “en la spuroj de Zamenhof” tra la centro de Kopenhago, kaj antaŭ kelkaj semajnoj la nuna prezidanto de KEK gvidis ĝin, ĉar Betty devis viziti Brition. Mia ideo estis nur aldoni la bicikladon kaj la plivastigon al neEsperantistoj kiuj influis la evoluon de Esperanto aŭ ĝenerale la pensadon pri internacia lingvo.

dennis keefe
dennis keefe
2017-06-12 14:11

Resumo:

Se vi instruas Esperanton al lokaj plenkreskuloj, eble mia komento interesos vin. Se ne, mia komentado estos teda, kaj ne leginda.

Komentado:

Longa, sed tre bone verkita kaj kreive aranĝita artikolo de ĉirkaŭ 4000 vortoj. Mi pensas, ke pro tio, ke la enhavo rekte rilatas ĉefe LOKAN agadon de lokaj aktivuloj, ĉi tiu artikolo povus esti bona por legado kaj, speciale, prisdiskutado en LOKAJ kluboj. Fakte, kiam mi reestos en Hispanio, mi volas uzi ĉi tiun artikolon kiel legaĵon por pridiskutado en mia post-BEK kurso.

La enhavo de Biciklantoj kun Mortintoj rekte tuŝas la vivojn de plenkreskuloj. Ĝi kaj multaj aliaj artikoloj de Almanako, Monato, Ondo de Esperanto kaj Liberafolio, kune kun temoj el Vikipedio kaj el aliaj fontoj povas servi kiel bazo por kursoj kiuj respektas kaj ĉerpas ideojn de la riĉaj vivspertoj de niaj lokaj Esperantistoj. Fortaj lokaj kluboj de Esperanto bezonas ne ĉiam paroli pri gramatiko kaj morfologio, sed ankaŭ pri la bunta vivo de spertoj. La ĉiĉeronado de Jens estas unu el tiaj priparolindaj spertoj.

Mi esperas, ke la lokaj kursogvidantoj trovos rolon por tia, novstila kurso por post-komencantoj. Novaj ideoj kreiĝos en la lokaj kluboj per tiaj ideoj kaj per INTERPAROLADO pri ideoj, ne per re-re-rediskutado de ĉu si aŭ ŝi, ĉu ano aŭ ulo, ĉu li estos fiŝkaptinta aŭ li estis fiŝkaptonta. Unu prioritato de ILEI povas esti lerni kiel krei tiajn plenkreskulajn, ne infanajn, kursojn.

Dieter Rooke
2017-06-16 9:42
Respondo al  dennis keefe

La titolo ja estas tro shoka . “Biciklado kun mortintoj ”
Por mi estus ege pli interesa – legi pri agado de nuntempaj Esperantistoj en danlando .
mankas en la listo de mortintoj la fama dana lingvisto “Blinkenberg ” chu li en Montevideo 1954 pledis kontrau au por Esperanto?

Dieter Rooke
2017-06-16 22:29

Dankon pro la tuja respondo. Efektive s-ro Blinkenberg ankau aperas en la fivortaro: knedu min sinjorino.

Birthe Lapenna – chu shi estis inter la mortintoj ? Antau multaj jaroj mi renkontis shin en KCE.

Jens Stengaard Larsen
2017-06-16 22:38
Respondo al  Dieter Rooke

Ŝi daŭre vivas.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-06-21 0:27

81-jara kaj mense vigla

Sebastiano
Sebastiano
2017-06-21 11:18
Respondo al  Dieter Rooke

Jes, la titolo estas eble iom tro shoka. Feliche Kalle kutime ja elektas malpli makabrajn titolojn. 🙂

Bruselo
Bruselo
2017-06-22 23:45
Respondo al  dennis keefe

Eble lige al la temo vidu ankaŭ sur vikipedio ‘Lingva pejzaĝo’ -> https://eo.wikipedia.org/wiki/Lingva_pejza%C4%9Do