EU-komisionano faris paroladon en Esperanto

La litova ano de la Eŭropa Komisiono, Vytenis Andriukaitis, ĉeestis la Germanan Esperanto-Kongreson en Freiburg kaj faris paroladon pri Zamenhof en Esperanto.

Vytenis Andriukaitis. Foto: Andrius Ufartas

La Eŭropa Komisiono (EK) estas kvazaŭ la registaro de Eŭropa Unio. Ĝiaj anoj estas nomumitaj de la membroŝtatoj kaj aprobitaj de la Eŭropa Parlamento. Kiel ano de EK, Vytenis Andriukaitis estas unu el tre malmultaj esperantistoj en tiel alta posteno, kaj lia ĉeesto dum esperantista aranĝo tial estas signifa afero por la publika bildo de la movado.

Andriukaitis naskiĝis en 1951 en Siberio, kien liaj gepatroj estis deportitaj en 1941, post la sovetia anekso de Litovio. La familio povis reveni al Litovio fine de la 1950-aj jaroj. Post sia diplomiĝo ĉe la medicina instituto en Kaŭno meze de la 1970-aj jaroj li sekrete ekaktivis en la malpermesita socialdemokratia movado de Litovio. Proksimume samtempe li memstare lernis Esperanton.

Andriukaitis estis elektita al la parlamento de Litovio en 1990 kaj estas unu el la kunsubskribintoj de la dokumento pri la restarigo de la sendependeco de Litovio samjare. En 2012 li iĝis ministro pri sano, kaj en 2014 EU-komisionano kun respondeco pri sano kaj nutraĵa sekureco.

Pasintjare, lige kun la Universala Kongreso en Nitro, en loka universitato okazis altnivela kongreso pri perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio. Vytenis Andriukaitis honoris la konferencon per sia ĉeesto kaj faris paroladon en Esperanto. Lia tuta parolado tiam aperis en Esperanto kaj la angla en la oficiala retejo de la Eŭropa Komisiono.

Fine de majo la aranĝantoj de la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso povis diskonigi, ke Andriukaitis ĉeestos la aranĝon kaj faros paroladon sabate la 3-an de junio. Tiel efektive okazis, kaj poste la teksto de la parolado denove estis publikigita en la retejo de la Eŭropa Komisiono.

En sia parolado, titolita “Zamenhof – antaŭulo de homaj rajtoj”, Andriukaitis memorigis pri la ligoj de la iniciatinto de Esperanto kun Litovio, sed precipe li emfazis la strebadon de Zamenhof al interpopola paco:

La kerna inspiro de la vivlaboro de Zamenhof estis anstataŭigi konflikton kaj militon per paco, harmonio kaj kunlaboro. La lingvo kiun li iniciatis, Esperanto, estis nur ilo, kvankam grava ilo, por atingi tiun celon. En 1915 Zamenhof publikigis sian Alvokon al la Diplomatoj en kiu li ellaboris kelkajn principojn por ke la paco kiu sekvos la Unuan Mondmiliton ne estu nur portempa batalhalto, sed daŭripova paco.

Andriukaitis memorigis, ke Zamenhof jam en 1915 subtenis la starigon de “Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo”, antaŭvidante la eŭropan integriĝon kiu komenciĝis nur post la dua mondmilito.

La ĉeeston de Andriukaitis en la Germana Esperanto-Kongreso rimarkis interalie la regiona gazeto Badische Zeitung, kiu tamen menciis, ke la litovia komisionano nuntempe klare pli flue parolas la anglan ol Esperanton.

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Dieter Rooke
2017-06-08 10:09

La angla ja nepre estas lingvo internacia ! – por germanaj jhurnalistoj

Stefano Keller
2017-06-08 13:08

Internacia lingvopolitika konferenco: “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, Nitro, Slovakio, 28-29 julio 2016. Parolado de Vytenis Andriukaitis, Eŭropa Komisionano – tradukita en kelkajn lingvojn: http://www.linguistic-rights.org/eo/Perspektivoj_de_lingva_komunikado_en_EU_Vytenis_Andriukaitis_Europa_Komisionano_Nitro_Slovakio_28_julio_2016.html

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2017-06-15 22:45

La nesubskribita verkinto de chi tiu artikolo supozeble ne ceestis en la kongreso. ALikaze li scius ke la komisionao ne estis gasto de Germana E-Kongreso sed de EEU, kiu organizis kadre de Germana E-kongreso Europan konferencon “Zemnehof kiel antauulo de homaj rajtoj”. La komisiono Andriukaitis akceptis la inviton de prezidanto de EEU Sean O Riain veni al la menciita konferenco kaj fari enkondukan paroladon. Krom li en la konferenco parolis Ulrich Brandenburg, Jozef reinvart kaj Zlatko Tišljar.

pistike65
pistike65
2017-06-15 22:56
Respondo al  Zlatko Tišljar

Bedaurinde, ne nur Libera Folio sed ankau la revuo Politico maltrafis tiun nuancon: “…Andriukaitis was a speaker at the German Esperanto Conference”.