TEJO daŭre sen buĝeto sed baldaŭ sendependa

Grava ero en la konflikto inter TEJO kaj UEA eble baldaŭ solviĝos, se la nova statuto de TEJO fine estos oficiale registrita. Tamen la sendependiĝanta TEJO daŭre ne havas buĝeton por 2017.

Akriĝintaj problemoj en la rilatoj inter la gvidantoj de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝia sendependiĝanta junulara sekcio TEJO lastatempe estis ĉe la pinto de la tagordo en ambaŭ asocioj.

La estraro de TEJO dum komitata kunsido fine de aprilo daŭre ne povis prezenti financan raporton pri la jaro 2016, nek buĝeton por la jaro 2017. Laŭ la estraro la problemo estis kaŭzita de nefunkcianta kunlaboro kun la Centra Oficejo de UEA. Ankaŭ la fakto, ke la nova statuto de TEJO daŭre ne estas oficiale registrita en Nederlando, laŭ TEJO estas sekvo de sabotado flanke de la Centra Oficejo.

La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sekve havis kun si longan liston de postuloj, kiam li kelkajn tagojn post la komitata kunsido de TEJO veturis al la Centra Oficejo por partopreni la estrarkunsidon de UEA kiel reprezentanto de TEJO.

La unua postulo en la listo de TEJO estis, ke la nova statuto de TEJO, kiu estis aprobita en julio 2016, fine estu oficiale registrita en Nederlando. Nur post tio la statuto jure povos ekvalidi.

Post la estrarkunsido de UEA fine de aprilo la prezidanto de la asocio, Mark Fettes, mallonge respondis al demando de Libera Folio pri la temo:

Mark Fettes. Foto: UEA

– Ja ekzistas malsamaj perspektivoj pri la efektiva kunlaboro inter TEJO kaj UEA en la lastaj monatoj, kaj ni dum la kunsido amplekse kaj detale traktis la ĉefajn konkretajn plendojn de TEJO. La paroloj pri “sabotado” estas misgvidaj, evidente, ĉar ĉiuj agantoj de UEA, inkluzive de la Ĝenerala Direktoro, celas kunlaboron surbaze de reciproka respekto kaj klaraj komunaj interkonsentoj. Kie mankas tia interkonsento, ni laboras por krei ĝin.

De tiam pasis ses semajnoj, sed daŭre la unua postulo de TEJO ne estas plenumita. Responde al nova demando de Libera Folio, Mark Fettes tamen diras, ke tio baldaŭ okazos.

– Ni antauvidas ke la finaj paŝoj al registro de la nova Statuto efektiviĝos en la venontaj tagoj.

Michael Boris Mandirola.

Ankaŭ la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, estas iom optimisma pri la evoluo de la rilatoj de TEJO kaj UEA:

– Dum la estrara kunsido de UEA okazis pluraj diskutoj kaj estis trovitaj kelkaj etaj interkonsentoj. La estraro de UEA esprimis emon solvi la problemojn, kaj ni tre ĝojus baldaŭ vidi rezultojn de tiu emo, inkluzive la registriĝon de la statuto, kiu estas “tre proksima” laŭ la estraro de UEA.

La listo de postuloj, kiujn TEJO direktas al UEA, tamen ne elĉerpiĝas per tiu unua punkto. Krom ke la nova statuto estu oficiale registrita, TEJO postulas interalie, ke:

  • La estraranoj kaj stabanoj de TEJO havu aliron al la membrara datumbazo.
  • La rajto de la prezidanto kaj vicprezidanto de TEJO unuope subskribi dokumentojn nome de TEJO estu oficiale registrita.
  • La kasisto ekhavu aliron al la aktuala kontolibro de TEJO kaj la eblon mem elspezi monon el rimedoj de TEJO.

Aldone TEJO volas, ke la prezidanto, la ĝenerala sekretario kaj la kasisto regule ricevu aktualajn informojn pri la spezoj kaj membraro de TEJO. Pri la eventuala plenumo de ĉiuj ĉi postuloj flanke de UEA mankas konkretaj promesoj.

Responde al demando de Libera Folio Mark Fettes aludas, ke temas ankaŭ pri protekto de personaj datumoj de la membroj:

– Daŭras diskutoj por pliklarigi kaj plibonigi la kunlaboron kun TEJO sur diversaj kampoj – ekzemple, ni kunlaboras por krei ĝisdatan politikon pri datumprotektado en UEA/TEJO kiu konformas al la nova Ĝenerala Datumprotekta Reglamento de EU.

Kiel ajn, almenaŭ la unua postulo de TEJO supozeble baldaŭ estos plenumita, kaj post la registriĝo de la nova statuto la asocio iĝos jure sendependa.

Tamen la sendependa asocio daŭre ne havas buĝeton por la nun aktuala agadjaro, nek eĉ bilancon pri la jaro, kiu finiĝis antaŭ pli ol kvin monatoj.

Lige kun la estrara kunsido de TEJO, okazinta en Italio de la 2-a ĝis la 5-a de junio, la kasisto de la asocio, Cédric Marchal, en la komitata diskutlisto de TEJO anoncis, ke li jam certe ne sukcesos prepari tiujn gravegajn financajn dokumentojn antaŭ la fino de sia mandatperiodo:

Cédric Marchal. (Foto: TEJO)

– Mi bedaŭre devas informi vin ke mi ne povos pretigi ilin ĝis la fino de mia mandato. Mi ja nun havas malmulte da disponebla tempo por Esperanto ĝis IJK inkluzive, kaj estis kelkaj malfacilaĵoj kiuj draste komplikigis ĝis nun. La bilancon 2016 vi esperinde baldaŭ havos de la Centra Oficejo.

Kiel jure sendependa asocio sukcesos agadi sen ajna konkreta plano por sia propra ekonomio ne klaras.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Emanuelo
2017-06-07 11:03

Kiel mi diris en Twitter, tiu novaĵo alvokas du reakciojn ĉe mi:
* Ĉio ne glate iras en la sendependiga procezo de TEJO. Sed tio laŭ mi tute normalas, TEJO kaj UEA paŝas siajn unuajn paŝojn kiel sendependiĝantaj asocioj, kaj poste kiel sendependaj asocioj. Ili serĉu kiel labori kune, kaj tio petas kaj petos ankoraŭ tempon. Pro tio, mi pretas esti indulgema. Fakte, tiuj problemoj estas ekzakte kial la sendependeco gravas por TEJO: ĉiam ŝilditaj de la granda frato, la junularo estas malresponsigita. Alfrontante mem la defiojn de responseco, la TEJO-anoj iĝos pli bonaj plenkreskulaj Esperantistoj poste. Tiuj problemoj estas lecionoj, kaj se, kiel ĉiuj lecionoj, ili havas koston, tiu kosto estas malpli granda ol la profito alportota.
* Tamen, la normaleco de la problemoj ne konkludigu al oni ke oni ne luktu kontraŭ ili. Mi scias ke malfacilas esti estrarano, kaj ke la vivo estas tiel, ke neantaŭviditaj (kaj neantaŭvideblaj) ŝanĝiĝoj foje okazas, taŭzante ĉiujn oniajn planojn. Tamen, estraraneco estas ofico, ne titolo. Anstataŭ simple agnoski la fakto ke iu estrarano ne povas labori por TEJO dum monatoj, la estraro serĉus solvojn (kiel nomumi iu en aŭ ekster la estraro por plenumi la taskojn dumtempe neplenumeblaj de iu estrarano). Probable ne mankas la antaŭaj kasistoj de TEJO kiuj ĝojus helpi, por la nuna problemo, ekzemple. Kaj buĝeto ne estas malgrava afero. Mi ŝatas TEJOn kaj subtenas ĝian sendependon. Sed oni laboru serioze po ne doni al la oponantoj argumentojn!

Andreas J. PENK
2017-06-09 15:03
Respondo al  Emanuelo

Ĉu normale? Kiom longe la TEJO-estraro lamentis pri sia sendependiĝo, tiom longe ĝi havis la devon prepari sian sendependiĝon. Sed evidente ĝi nur postulis sen mem prepari la aferon. Tia ne estas »normala« konduto de estraro de asocio, estas male pruvo de tuta senkapablo. Ili havis tempon, eĉ jarojn, sed nun ĝi ankoraŭ ne estas sufiĉe preparita. Ĝi fuŝas koncerne la propran librotenadon, ĝi fuŝis (fuŝas) koncerne la subvenciojn fare de la Eŭropa Unio. La TEJO-estraro ne bezonas tempon, la TEJO-estraro bezonas prudenton.

Emanuelo
2017-06-16 8:55
Respondo al  Andreas J. PENK

Vi bildigas ekzakte kion mi diris. Ja TEJO ne bone preparis tiun sendependiĝon. TEJO estas malresponsigita de la fakto ke ĝi estas dependa organizaĵo! Estante sendependa, ĝi pli kaj pli responsiĝos, kaj tiaj problemoj malaperos. Se oni atendu ke TEJO-estraroj estus tute responsaj antaŭ ol akcepti la sendependiĝon de la asocio, oni atendos porĉiame. El la vivo mem de sendependa asocio la TEJO-estraro lernos iĝi responsa. Estas la nura vojo, ne ekzistas aliaj.

Andreas J. PENK
2017-06-09 14:11

Ĉu eblas, ke la estraro de TEJO estas nur infanĝardeno? Kiam mi volas esti sendependa asocio, tiam mi ankaŭ responsas pri la registrado de mia propra asocio. Mi, nur mi, neniu alia! Tiel almenaŭ en Germanujo. La asocio, kiun mi iam gvidis kiel direktoro, ofertis seminariojn pri rajtoj kaj devoj de asocioj laŭ Germana leĝo. Niaj docentoj estis fakuloj el altlernejoj, ministrejoj kaj praktika laboro. Verŝajne ili ĉiuj estus kapskui pri tia konduto fare de TEJO-estraro. Mia propono: TEJO decidu likvidi sin mem, por ke ekzistas loko por nova asocio de junaj esperantistoj. TEJO intertempe estas fuŝajo, sed certe ne pro la membroj.