Rekorda minuso de 86.700 eŭroj ĉe UEA

La pasinta jaro finiĝis kun minuso de pli ol 86.700 eŭroj en la kontoj de UEA. La estraro atendas malbonan financan rezulton ankaŭ en 2017, sed esperas je subvencioj kaj donacoj.

Foto: TaxRebate.org.uk

La estrara raporto de UEA, kies konciza versio ĵus estis publikigita en la junia numero de revuo Esperanto, malkaŝas grandan truon en la financoj de la asocio. La ciferoj montras deficiton de 48.700 eŭroj, kiu en si mem estas multe malpli bona rezulto ol buĝetite.

La buĝeto de 2016 jam antaŭvidis deficiton de 39.775 eŭroj, ĉar estis atendeble, ke la kongreso en Nitro iĝos malgranda kaj sekve la financa rezulto de la jaro malbona.

Kiam Nitro estis elektita kiel kongresurbo, la estraro de UEA kredis, ke la kongreso iĝos tre granda kaj finance sukcesa, sed okazis tute male. La malgrandeco de la kongreso kreskigis la deficiton de UEA je  minimume 30.000 eŭroj.

Por plenigi la aperintan truon oni devis tute malplenigi ne nur la rezervon de kongresaj enspezoj, kolektitaj dum pli bonaj jaroj, sed ankaŭ la tiel nomatan “20-procentan rezervon”.

El heredaĵoj kaj donacoj, kiujn UEA ricevas, 80 procentoj iras al la kapitalo de la asocio kaj 20 procentoj al la rezerva konto. El tiu rezervo oni povas kompletigi enspezojn en jaroj, kiam estas bezono por tio.

Tiuj kompletigoj, prenitaj el ŝparita mono, estis ĉi-jare sume 38.000 eŭroj, do sen ili la deficito estus rekorda – pli ol 86.700 eŭroj.

Per tio la rezervoj uzeblaj por plibeligi la spezokonton estis tute malplenigitaj, kaj jam ne disponeblos por malpliigi la deficiton, kiu atendeblas en 2017.

La financaj problemoj de la asocio tute ne estas menciitaj en la teksta parto de la estrara raporto, publikigita en la revuo. Tamen en la pli ampleksa reta versio la estraro ja mencias la aferon:

La signifa malkresko de la membraro, la malgranda UK kaj la malbona monmerkato havis fortan influon al la enspezo-flanko. La ŝparoj ĉe la elspezo-flanko, kune kun iom da ŝparitaj rimedoj el 2015, helpis malpligrandigi la deficiton, kiu tamen restis pli granda ol antaŭvidite en la buĝeto. La negativaj faktoroj kredeble havos similan influon al la financoj en 2017.

Ĉar jam ne disponeblos “ŝparitaj rimedoj”, efektive antaŭvideblas ke la deficito ĉi-jare estos klare pli alta.

Responde al demando de Libera Folio, la prezidanto de UEA, Mark Fettes, klarigis ke la estraro laboros por limigi la elspezojn kaj kreskigi la enspezojn.

Mark Fettes. Foto: UEA

– En la unu kategorio troviĝas ekzemple la investo en nova administra datumbazo kaj nova retejo, kiuj kune ŝparos multe da administra laboro pri kotizoj kaj ĝiroj. En la dua kategorio troviĝas kotizoj (ni planas reformon de la membrosistemo interalie por enkonduki retan membrecon), servoj (krom UK, kies rezultoj en la lastaj jaroj ĝenerale estis pozitivaj, ni planas renovigon de la Libroservo kaj plivigligon de nia Eldona Fako).

Krome Mark Fettes esperas, ke subvencioj kaj donacoj povos kontribui al la financa bonfarto de la asocio.

– Ni uzos nian novan retejon interalie por pli moderne kaj efike varbi subtenon por difinitaj agadoj kaj aktivuloj.

La buĝeto de UEA por 2017 antaŭvidas deficiton de nur 9.450 eŭroj. Tamen la buĝeto antaŭvidas ankaŭ, ke proksimume 20 procentoj de la enspezoj venu el subvencioj, sed ne klaras, pri kiaj subvencioj temas.

Loes Demmendaal, la antaŭa estrarano de UEA pri financoj, en komitata diskuto atentigis, ke se la subvencioj ne realiĝos, la deficito en 2017 povus atingi 100.000 eŭrojn, kaj demandis, kion la estraro faros por eviti tion.

– Kaze de nericevo de sufiĉe da subvencioj, ni devos tranĉi ĉe aliaj elspezoj aŭ alimaniere kreskigi niajn enspezojn por ekvilibra buĝeto, respondis ĝenerala sekretario Martin Schäffer.

Li ne precizigis, kiujn elspezojn UEA povus tranĉi, sed la plej granda unuopa elspezo de UEA estas la salajroj de la oficistoj.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-05-31 1:28

UEA estas malhelpata de artikolo 52 de sia statuto, laŭ kiu iuj gravaj enspezoj “ne estas kalkulataj kiel kurantaj enspezoj, sed formas la Asocian Kapitalon”. Tiuj enspezoj ne aperas en la spezoj, sed jes en la bilanco. Sekve, UEA povas ŝajne samtempe perdi monon (laŭ la spezoj) kaj riĉiĝi (laŭ la bilanco).

La celo de tiu artikolo ŝajne estis malhelpi ke oni tuj elspezu tiujn grandajn enspezojn, sed ĝi kaŝas la veran financan situacion de UEA. Laŭ mi, tiu artikolo estas forigenda.

La informoj kiujn mi nun havas ne permesas al mi scii kiel aspektus la rezultoj de UEA en 2016 se oni kalkulus ilin laŭ la normala maniero.

Dieter Rooke
2017-05-31 10:54
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kara Ives Bellefeuille,
La nia UEA bedaurinde ne plu estas normala ascocio, pro la kresko de malkresko de la membraro , En filmintervjuo prezidanto M. fettes informis pri nur 3000 membroj de UEA!

Lau mia vido – la E- movado grave krizas.

Felipe Queiroz
Felipe Queiroz
2017-06-02 19:05
Respondo al  Dieter Rooke

Mi iom malkonsentas ke la E-movado grave krizas. Tute male, ĝi kreskegas. Okazas ke ĝi kreskas trans la muroj de la tradiciaj asocioj kaj instancoj de la movado, t.e: Duolingo, Livemocha (antaŭe), poŝtelefonaj, ktp ktp. Kaj tiuj novaj freŝbakitaj geesperantistoj, kiuj ne havis ekkontakton kun esperanto per tradiciaj kluboj, ktp, tute ne vidas kialon por aniĝi al landaj asocioj, junularaj asocioj, UEA, ktp ktp.

Mi akompanis aferon interesan ĉi tie en Brazilo, ĉe BEJO: se la venonta Brazila Kongreso okazos en nordoriento iujare, nordorientanoj amase aniĝas BEJO-n por profiti rabaton de la kongreso. Se la tuj posta kongreso okazos en la sudo, sudanoj ĉi foje aniĝas BEJO-n, kaj la nordorientanoj ne plu aniĝas. ktp ktp laŭ la regiono. Mi sciis ke ĉe TEJO afero simila okazas, sed kompreneble aliskale.

Nu, do, se antaŭtempe la asocioj estis kelkfoje la ununura ŝanco por havo kontakton kun eksterlandanoj, hodiaŭ grupo en Facebook estas pli efika. Do, estas identokrizo ĉe niaj asocioj…

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-06-02 21:50
Respondo al  Felipe Queiroz

🙂 Kara Felipe, eble ni interŝanĝu la du ‘mark’oj.
Dum la unua minuse ‘festet’us, la dua fakte pluse dancas sur sia …’mont’o, kaj la riĉiĝa bilanco promesita de ‘Folio’, voĉo de la arbo!, ne tendencas esti en ‘bitkojn’oj, eĉ kiam pro malhelpo de artikolo 52. Ĉiuj “artikoloj” ne estus konsekvence “forigendaj”.
Kara Felipe, ne glitu trumpetistatigotutata. Vi rezistu. Buĝe’tej’u malsabotiĝe, malpeze. Lernu la radikoj internaciaj, se vi ne ankoraŭ konas ili ĉiuj, tiel mi, pruntu ili el la Angla, Greka, Rusa, Japana, Cxina, Hispana…, ne gravas, ili devas jam esti internaciaj, oni bezonas, bezonas, ‘viki’bezonas internascienci urĝe, rekorde.

Dieter Rooke
2017-06-03 10:21
Respondo al  Noël SIMONET

Kara Noel SIMONET via kontribuo estas por mi volapukajho , ghi ne rilatas al la temo UEA deficito.

La enorma deficito de UEA kaj malkresko de membraro estas signoj de krizo .

La progreso de interreto ne povas anstatauigi veran, fizikan renkontighon .

En Brazilo multaj E-istoj ne havas monon por vojaghi- la distancoj en Brazilio estas tre longaj.

2-4 mil kilometraj!

dennis keefe
2017-06-04 4:55

La analizo de financaj kontoj ne estas facila afero, do prefere ne kulpigu iun ajn. Povas ekzisti pluraj fakaj vidpunktoj pri kio estas “vera” bilanco, kaj “vera” profito-malprofita stato de iu firmao aŭ, en nia kazo, asocio. Organizo povas samtempe havi profiton en unu jaro, kaj en tiu sama periodo bankroti. Tiu paradokso kutime klarigeblas nur de fakuloj.

Tio, kio gravas en librotenado (mi dirus, en kontiko) ne estas la komparo de unu analizo-metodo kun alia metodo (kio verŝajne estas la kazo en ĉi tiu artikolo), sed la komparo per la SAMA (aŭ samaj) analizo-metodo tra la jaroj, eĉ jardekoj.

Mi esperas, ke iam ni havos profesian analizon faritan de financisto aŭ de kontikisto por helpi al ni kompreni malfacile kompreneblan kontiko-aferon. Necesas meti la monan analizon en perspektivo, kaj tia perspektivo devas inkluzivi longan analizo-periodon, ne tiun de nur unu aŭ du jaroj.

PS: Mi nun komprenas kial en la nova, ege plibonigita retejo de Liberafolio (Mi gratulas!!!), kial nur malmulte da homoj uzas sian foton por akompani komentojn. Mi mem ĵus metis mian foton, kaj por tion fari mi devis trairi iom laberintan proceduron en kiu mi komencis per GRAVATAR, poste devige aliĝis al WORDPRESS, kaj poste refoje al GRAVATAR — kaj la tuto en la angla lingvo! Se iu el niaj lertaj Esperantistoj kreos esperantan filmeton pri kiamaniere SIMPLE fari ĉion ĉi, kaj meti ĝin en jutubo aŭ en facile atingebla retejo, tio estos boneta servo al ni Esperantistoj. Fotoj de komentantoj povas helpi iel plibonigi eĉ tekstan komunikadon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-06-05 21:32
Respondo al  dennis keefe

Oni bankrotas kiam oni ne povas ĝustatempe pagi siajn ŝuldojn.

Oni povas esti absolute senmona kaj tamen ne bankroti, se oni ne havas ŝuldojn. Oni povas esti milionulo kaj tamen bankroti, se oni havas ŝuldojn kiujn oni ne povas pagi.

Same, oni povas havi grandajn enspezojn kaj tamen bankroti, se tiuj enspezoj ne sufiĉas por pagi la ŝuldojn.

pistike65
pistike65
2017-06-04 21:56

Laŭ ne nepre bona kutimo, pluraj diskutas pri la artikolo, ne ĉi tie, sed ĉe Facebook.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-06-05 21:00
Respondo al  Libera Folio

En Lille en 2015, UEA ricevis ĉ. 35 eŭrojn por ĉiu aliĝo (preskaŭ 100 000 eŭrojn por 2700 aliĝoj). Se UEA ricevis proksimume same multe por ĉiu aliĝo en Nitra en 2016, tiam oni atendis 2285 aliĝojn (la buĝeto prognozis 80 000 eŭrojn entute).

Fakte, estis nur 1252 aliĝoj en Nitra. La diferenco estas iom pli ol mil aliĝoj, kaj tio signifas ke UEA ricevis pro la aliĝoj 35 000 eŭrojn malpli ol ĝi prognozis.

Tio kongruas kun la aserto ke, pro la kongreso en Nitra, la perdo de UEA en 2016 kreskis je 30 000 eŭroj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-06-08 5:09

Aperis la financa raporto por 2016, kaj la asertoj de Libera Folio estis tute ĝustaj: perdo de 49 000 eŭroj, kaj 38 000 eŭroj prenitaj el rezervoj, sume 87 000 eŭroj. Kaj la diferenco inter la planitaj enspezoj pro la UK kaj la rezulto, sen kalkuli la monon prenitan el la rezervo, estis 39 000 eŭroj, do eĉ pli ol Libera Folio diris.

Tamen estis unu eraro. La rezervo por la UK ne estas tute malplena: restas 12,38 eŭroj. 😉

Malgraŭ ĉio ĉi, UEA tamen riĉiĝis je 60 000 eŭroj (kresko de la kapitaloj). La kaŭzo estas artikolo 52 de la statuto, kiel mi skribis antaŭe, pro kiu la spezoj de UEA ne prezentas la veran financan situacion de la asocio.