UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO de Libera Folio je 2016-07-302016-12-20 en movado, UEA En la vendreda kunsido la komitato de UEA aprobis la sendependigon de la junulara sekcio. Pri aliaj ŝanĝoj proponitaj en la reformo de la statuto la komitato decidos nur venontjare. Statutŝanĝoj ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la membraro. Pro la grandega prokrasto mankis tempo por trakti la buĝeton por 2017.
Kaosa komitato ne fintraktis la statuton de Libera Folio je 2016-07-262017-07-28 La komitato de UEA en sia lunda kunsido devis pritrakti la proponon de nova statuto por la asocio. La tempo tamen ne sufiĉis kaj parto de la komitatanoj forlasis la longigitan kunsidon, tiel ke validaj voĉdonoj ne plu eblis. La komitato revenos al la temo vendrede.
EU post la eliro de Britio – ĉu ŝanco por Esperanto? de Libera Folio je 2016-07-222017-04-26 Federico Gobbo, profesoro pri interlingvistiko, planlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino, ne kredas ke la atendata eliro de Britio el Eŭropa Unio kondukos al gravaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU. Li tamen esperas, ke pli da homoj serioze ekinteresiĝos pri Esperanto pro ĝi.
Nova akademia verko pri Esperanto de Libera Folio je 2016-07-182016-12-15 Kial Esperanto gajnis la batalon kontraŭ aliaj internaciaj lingvoj kaj perdis la militon kontraŭ la angla? Tiun demandon provas respondi Roberto Garvía en sia ĵus aperinta akademia verko “Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language” (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la lukto por internacia lingvo).
Telegramo furoras inter Duolinguloj de Libera Folio je 2016-06-262016-12-15 Telegram estas nova mesaĝilo, kiu nun furoras speciale inter tiuj, kiuj lernis Esperanton per Duolingo. La ĉefa ĉambro Esperantujo jam havas 575 membrojn kaj ĉiam estas vigla diskuto de komencantoj… [Legu plu]
de Libera Folio je 2016-06-212016-12-15 en movado Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto Fabrício Valle, la eksa redaktoro de revuo Esperanto, aĉetis Heroldon de Esperanto. Por ke la gazeto estu profita, necesos triobligi la abontantaron, li rakontas. Sed li esperas eĉ sesobligi ĝin dum 2017, kaj jam en 2018 aperigi sian renovigitan gazeton sur 24 paĝoj dufoje monate. Laŭ li la nova Heroldo estos sendependa, profesia, kaj sekvos ĵurnalismajn principojn.
de Libera Folio je 2016-05-282017-01-02 en interreto Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso Antaŭ unu jaro, la 28-an de majo 2015, estis lanĉita la kurso de Esperanto en la populara lingvolerna retejo Duolingo. La populareco de la kurso superis ĉiujn atendojn: dum la unua jaro jam 402.000 homoj ekstudis Esperanton per Duolingo.
de Libera Folio je 2016-05-272016-12-15 en kulturo Nova Pomego estos eĉ pli korekta Jam dum kvarona jarcento Bertilo Wennergren okupiĝas pri sia ĉefverko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Aŭ PoMEGo, kiel oni kutime nomas ĝin. Ĵus aperis renovigita reta versio kun kelkaj gravaj ŝanĝoj – en intervjuo de Libera Folio Bertilo Wennergren rakontas, kiaj.
de Libera Folio je 2016-05-242017-05-22 en kulturo Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero. La Zamenhof-centro… [Legu plu]
de Libera Folio je 2016-03-142016-12-15 en movado, UEA La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto Attila Kaszás estos la nova redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto. La revuo laŭ li efike servu la komunumon kaj proponu ion “same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo”. Laboro pri la reta informado ne apartenos al liaj taskoj, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.